1088. Mensogo
1088.01 Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon gis la morto.
1089. Mensogo
1089.01 Mensoganto devas havi bonan memoron.
1089.02 Por glate mensogi, oni spriton bezonas.
1090. Mensogo
1090.01 Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.
1091. Memoro
1091.01 Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
1092. Beleco
1092.01 Bela vizago, sed ne bela la sago.
1093. Bono
1093.01 Kio bone aspektas, tion ciu elektas.
1093.02 Kvalito bona ne bezonas admonon.
1094. Vizago
1094.01 Kio en koro sidas, la vizago perfidas.
1095. Allogo
1095.01 Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
1096. Gracio
1096.01 Li saltas gracie, kiel urso ebria.
1097. Mensogo
1097.01 Mensogo malproksimen ne kondukas.
1098. Ebrieco
1098.01 Ebriulon kaj malsagulon oni ne jugas.
1098.02 Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.
1099. Senlaboreco
1099.01 Senlaboreco dormon alportas.
1099.02 Kiu tro ripozas, baldau almozas.
1099.03 Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.
1099.04 Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
1099.05 Kiu svitas, tiu profitas.
1099.06 Akvon senmovan kovras putrajo.
1100. Nekasebleco
1100.01 Arbaro audas, kampo vidas.
1101.
1101.01 Unu orienten, alia okcidenten.
1102. Malatento
1102.01 En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.