1033. Avideco
1033.01 Kion vi ne perdis, tion ne sercu.
1034. Sercado
1034.01 Fiso sercas profundon, homo sercas abundon.
1034.02 Fiso sercas dronon, homo sercas bonon.
1035. Escepto, Regulo
1035.01 Ne ekzistas regulo sen escepto.
1036. Delonge
1036.01 Depost tempo nememorebla.
1037. Malgrando
1037.01 De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
1037.02 Pro najleto bagatela pereis cevalo plej bela.
1037.03 Pro karta preno perdigis bieno.
1038. Lego
1038.01 Lau ciuj legoj de la arto.
1039. Silento
1039.01 La lumo por vero ofte estas dangero.
1039.02 Sciu funde, sed tenu profunde.
1040. Se
1040.01 Se ne estus 'se' kaj 'tamen', mi al cio dirus amen.
1040.02 Kiu ne atentas la 'se', tiu sentas la 've'.
1040.03 Se ne la 'se' malfelica, mi estus nun homo plej rica.
1040.04 Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
1040.05 Se la cielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
1040.06 Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
1041. Libero
1041.01 Tute libera, kiel birdo aera.
1041.02 Birdo petolas, kiom gi volas.
1042. Publikajo
1042.01 Por regna speso ne ekzistas forgeso.
1042.02 Mono publika estu fortika.
1043. Jugo
1043.01 Ne rapidu insulti, volu auskulti.
1043.02 Sajnon ne fidu, jugi ne rapidu.
1043.03 Kiu audis unuan, ankau audu la duan.
1044. Sameco
1044.01 Samaj kondicoj, samaj supersticoj.
1044.02 Kia sufloro, tia aktoro.
1044.03 Komenca inklino dauras gis la fino.
1044.04 Knaba gusto kun forto dauras gis la morto.
1044.05 Kie ajn rano iras, gi ciam marcon sopiras.
1045. Detruo
1045.01 Ec signo ne restis, kie urbo estis.
1045.02 Detruita gis la fundo de l' fundamento.
1046. Falpusigo
1046.01 Stono de falpusigo.