992. Scio
992.01 Se mi scius, kion mi ne scias, ciuj saguloj min envius.
992.02 Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapison.
992.03 Sagulo scias ion, sed neniu scias cion.
992.04 Post la falo oni farigas singarda.
993. Scio
993.01 Se vi pri cio informigos, vi baldau maljunigos.
993.02 De tro multa scio krevas la kranio.
994. Kompreno
994.01 Li estas kompetenta, kiel besto pri argento.
994.02 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
995. Sperto
995.01 Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
995.02 Li ne enlasas puson en sian buson.
995.03 Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
995.04 Li estas frotita kaj polurita.
995.05 Li pasis akvon kaj fajron kaj marcojn kaj marojn.
995.06 Ne el unu forno li mangis jam panon.
995.07 Pasero sperta ne bezonas averton.
995.08 Li havas la kapon sur la gusta loko.
995.09 Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
995.10 Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin casis.
996. Diskreteco
996.01 Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
997. Festo
997.01 Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
997.02 Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
998. Scio
998.01 Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.
999. Prudento
999.01 Saga scias, kion li diras, — malsaga diras, kion li scias.
999.02 Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
1000. Perditajo
1000.01 Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
1000.02 Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni gin perdis, ni ploras.
1000.03 Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
1000.04 Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
1001. Fremdo
1001.01 Ne sovu la nazon en fremdan vazon.
1001.02 Restu tajloro ce via laboro.
1001.03 Infanoj kaj fisoj vocon ne havas.
1001.04 Ekster via ofico estas ekster via vico.
1001.05 Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.
1002. Estimo
1002.01 Konu nin, satu nin!
1002.02 Jen kiaj ni estas!
1003.
1003.01 Scion akiru, sed ne cion eldiru.
1003.02 La lipoj ne montru, kion mangis la buso.
1003.03 Balaajon el korto eksteren ne elportu.