978. Famo, Sano
978.01 Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.
979.
979.01 Gi estu por vi al sano!
979.02 Trinki pro ies sano.
980. Samkvaliteco
980.01 Kia greno, tia pano.
980.02 De semo putra venas frukto ne nutra.
980.03 Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
980.04 Kia patrino, tia filino.
980.05 Hundo bonrasa estas bona por caso.
981. Kolekto
981.01 El multaj milonoj farigas milionoj.
981.02 Se gut' al guto aligas, maro farigas.
981.03 Se ciu speson donos, malriculo malsaton ne konos.
981.04 El malgrandaj akveroj farigas grandaj riveroj.
982. Akordo
982.01 Kio taugas por somero, ne taugas por vintro.
982.02 Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
982.03 Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
983. Evito
983.01 Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.
983.02 Pli bone ne fari, ol erari.
984. Evito
984.01 Neevitebla malbono.
985. Kolero
985.01 Elversi sur iun sian koleron.
986. Kolero
986.01 Kolera kiel cento da diabloj.
986.02 Kolera kiel rabia hundo.
987. Serpento
987.01 Dorloti serpenton sur sia brusto.
987.02 Vi varmigos serpenton, gi al vi enpikos la denton.
988. Konateco
988.01 Konateco ne estas hereda.
988.02 Okaza komplimento ne iras al testamento.
989. Nesciado
989.01 Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
989.02 Mi hejme sidis, nenion vidis.
990. Intereso
990.01 Mi ne volas tion ci scii.
990.02 Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
991. Taksado
991.01 Konigas birdo lau flugo kaj homo lau ago.
991.02 Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsagulon per lia rido.