965. Superfluo

965.01 Spesmilo superflua poson ne siras.

966. Malpermeso

966.01 Frukto malpermesita estas plej bongusta.

966.02 Kio vendigas kasite, vendigas plej profite.

966.03 Kion lego malpermesas, tio placi ne cesas.

967. Provo

967.01 Tro alta postulo acetanton ne sargas.

967.02 Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.

967.03 Marcando aceti ne devigas.

967.04 Ciu provas, kion li povas.

967.05 Ne ciu aspiranto devas esti prenanto.

967.06 Demando ne kostas, demando ne devigas.

968. Memoro

968.01 Enskribu en vian memoron.

969. Mateno

969.01 Horo matena estas horo bena.

969.02 Vespero lacigas, mateno fresigas.

969.03 Matena horo estas plena de oro.

969.04 Kiu frue levigas, facile ricigas.

969.05 Post nokta ripozo helpas la muzo.

969.06 Post dorma trankvilo venas bona konsilo.

970. Mateno

970.01 Ce la tagigo.

971. Embaraso

971.01 Esti en granda embaraso.

971.02 Esti en situacio sen eliro.

971.03 Sidi en amaso da embaraso.

971.04 Li estas en klopodoj de l' kapo gis piedoj.

972. Malhelpo

972.01 Jeti bastonon en la radon.

972.02 Meti trabojn sur la vojon.

973. Petolo

973.01 Troa petolo estas dangera por la kolo.

974. Entrepreno

974.01 Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.

975. Laboro

975.01 Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.

976. Malapero

976.01 Malaperis kiel vaporo.

976.02 Kaptu lin kiel forflugintan venton.

976.03 Notu en la kamentubo.

977. Gustulo

977.01 Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.

977.02 Multe da fiancoj, sed la gusta ne venas.

Вы читаете Proverbaro Esperanta
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×