da eblo aУskulti la pastran paroladon. la pastro tiom iritiGis, ke li malsuprenkuris de la ambono kun la kruco en la mano al la benko, proksimigis la krucon al la vizaGoj de l' 'idiotoj' kaj per la pugno devigis ilin rigardi la krucon. li perforte forТiris la tukojn desur la vangoj, la viТtukojn desur la kapo kaj devigis ilin kisi la krucon. sed la idiotoj tiel ekkriegis pro siaj 'dentdoloro kaj kapdoloro', ke fine oni devis ilin elСeti el la preGejo.

Jozefo mora turnis sin al la junaj infanoj. li alvokis ilin kun sia metala voGo kaj terurigis ilin.

— Kompatu, kompatu viajn junajn infanojn, kiujn vi edukas en honto kaj moko, malТatatajn de Giuj, persekutatajn de Giuj! havigu al ili Тirmon sub la kruco! petis la eksjudo.

Sed la junaj infanoj premis sin al siaj gepatroj, kaj murmurado portis sin de orelo al orelo, de patro al filo, de patrino al filino, unu vorto, unu flustro: 'sma Israel!' Kaj tiu vorto posedis kvazau sorcpovon. Koroj ektremis. Audigis voco de prageneracioj, flagregantaj fajroj ekstaris antau la okuloj: brulantaj homkorpoj, grandaj timaj okuloj, tremantaj lastaj vortoj 'sma Israel!'

Kaj ili staris, junaj kaj maljunaj, infanoj kaj aguloj, teren klinante la kapojn, kaj murmuris kun nehoma voco:

— sma Israel!

Mutigita kaj terurita de tiu voco estis Jozefo Mora. Lia koro ektremis, kaj lia sango ekadis sian propran vocon, kaj li kunmurmuris:

— Тma Israel!

En la angulo de l' pregejo staris Pastilla. Li terurigis pro la fremdo kaj grando, kiun li vidis. Li admiris la infanojn, obstine starantajn kun teren klinitaj kapoj kaj senmovaj manoj. Nenia movo, neniu rigardo al la etendita kruco, kiun la pastro tenis en la mano kaj kiu portas en si savon por ili por tiu kaj la postmorta mondoj. Li ne komprenis, kial ili ne volas alpreni la kredon, kiu faras finon al ciuj iliaj suferoj kaj estas la sola kaj vera kredo. Kial? Kial?

Li ekrigardis la komerciston el Kastilio kaj lian filinon. Lia koro tremis. Al li sajnis, ke si etendos la manon al la kruco. Sed ne! Ankau si klinas teren la kapon kiel la aliaj, kaj staras obstina, murmurante ion tra la lipoj. Kaj si estas ja tiom kristaneca, tiel dieca, nobla kaj pia. Cu si ne aspektas, kiel la Sankta Madono? Cu si ne aspektas, kiel tiu soleca sankta virgulino, al kiu dio alvenas por kunigi kun si?

Nur nun li rimarkis sian kapon, kiel si klinis sin teren, kaj la doloron, la senfinan, nehoman doloron, kusantan cirkau sia infana buso. La doloro de l' mondo malsuprenlumas de sia vizago. En siaj okuloj kusas malgojo. Sur sian altan klaran frunton ja disversigis la pieco mem. Li ekhavis la senton genufleksi antau si, levi al si la manojn kaj pregi al si: 'Sankta Maria, Senkulpa Casteco, Vi — klareco de animoj, Vi — kiu portas la dolorojn de l' mondo, kompatu! Kompatu!'

Ekde la unua rigardo, kiam li sin ekvidis, li pensis pentri lau si la Sanktan Maria-n, tiom simila si estis al Dipatrino. Tiu Virgulino, al kiu Dio rivelis sin, certe havis tiajn malgojajn okulojn kaj tiun nehoman doloron cirkau la buso. Sur sian vizagon certe disversigis tiu krio, la silenta krio de niaj suferoj kaj la senfina kompato.

Antau tiu vizago homoj genufleksos. Al tiu vizago homoj levos siajn manojn kaj pregos. Tiuj okuloj versos en la homajn korojn eldolorigintan noblecon kaj koran doloron, kaj silentan puran amon al cio, al cio, senfinan pardonon kaj profundan kompatemon tiel, kiel si versis gin en lian koron...

Li estis veneciano gisoste. Li malamis Romon kun gia triumfa, sata, regema vizago. Li malamis gian arton, kaj plej multe li malamis la junan dion Rafael-on, kiu superregis la kristanan mondon per la beleco de siaj virinkorpoj, per la sateco de nuda, malrica patrinamo. Ho, Venecio, urbo flugilumita per velsipoj de ciuj riveroj kaj maroj! Ho, Venecio, kiu aspektas kiel vizio de Dio, enkorpiginta en la blankan marmoron! Ho, Venecio, kies pregejoj kaj palacoj sajnas havi flugilojn kaj svebi en aero!

Sed plej multe li apoteozis la veneciajn pentristojn. Liaj majstroj estis Tintoreto, Gorgoni kaj Belini. Kaj cefe St. Angeliko, kies Madonojn li vidis en Florenco. Tiu, kiu malsuprenvenigas cielajn figurojn kaj vestas ilin per infana senhelpeco.

Sed Romo estis superregata de la juna dio Rafaelo, kiu trakuris la teron, kiel fulmo. La tuta kristana mondo genufleksis kaj pregis al liaj Madonoj, kiujn li pentris lau sia amatino, filino de bakisto. Li sklavigis kaj alforgis al sia peniko kaj paletro ciujn artistojn, kiuj sekvis post li. Ciu Madono devis esti simila al la amatino de Rafaelo, la filino de l' roma bakisto. Se ne, la bildo ne havis sancon esti akceptita en pregejon, kaj gia majstro mortis de malsato.

Sed Pastilla, kiel ciuj aliaj junaj artistoj, tiam jam portis en si la proteston kontrau la estreco de Rafaelo. Ne! — Li pensis — La virino, kiun Dio elektis, por ke si nasku la doloron de l' mondo, posedis ne nur perfektan homan belecon, sed ankau ion alian, kio, dum ni rigardas gin, forigas de ni la ci-mondan amon kaj kondukas nin en pli altan, nehoman, nekompreneblan senliman amon...

Kaj tion esprimis la vizago de l' juda virgulino, la filino de la kastilia komercisto. En sia vizago li vidis tiun nekompreneblan belecon, kiu malkasas antau ni la misterojn de alia mondo, kaj kiun belecon li sercis. Al tiu vizago homoj pregos, pregos kun tute aliaj intencoj, kun castaj koroj, ne kun malgrandanimaj deziroj, ne pri iom da homa povra felico, kiel oni pregas al la Madonoj de Rafaelo, sed alie, tute alie. Senigitaj de cia persona deziro, de cia eta felico, homoj pregos pri pli alta felico, pri pli alta redempto. Sed kiamaniere? Kiamaniere li — bona kristano — prenos filinon de nekredanto kaj faros sin simila al Dipatrino? Kiamaniere bonaj kristanoj genufleksos antau vizago, pentrita lau filino de nekredanto?

Sed tuj vivigis en li la legendo de Kristo, kaj li demandis sin: cu Dio mem ne elektis por Si filinon el tiu gento? Cu Тi mem, la Eterna Casteco, la Dipatrino, ne apartenis al tiu nacio? Tio estas ja la nekomprenebla, alta kaj mistika, kio kusas en tiu popolo, kiun kaj nur tiun elektis Dio, por ke el gi venu la redempto de l' mondo, kaj nur inter giaj filinoj li trovis tiun, kiu portas la belecon, tiel longe de li sercatan.

Li atendis la patron kaj filinon antau la pregeja pordo, kaj kiam la komercisto el Kastilio eliris kun sia filino, la pentristo genufleksis antau si:

— Ho, Madono, portanta vizagon, kiu plantas piecon kaj noblecon en homajn korojn! Vi ne rajtas kasi vian vizagon antau vi mem. Dio donis gin al vi, por ke vi igu homojn pli belaj kaj pli noblaj. Mi volas pentri lau vi bildon de l' Sankta Dipatrino por la monaЬejo 'La Sankta Koro'. Homoj vidos vian vizagon, genufleksos antau gi kaj pregos al gi kun casta koro. Ho, Madono, lasu min krei la verkon de Dio por la gloro kaj majesto de Lia nomo.

La junulino silentis kaj teren klinis la kapon, kiel si faris tion en la pregejo dum la prediko de l' pastro. Pro timo kaj respekto si elauskultis lin kaj poste per etaj pasoj si ekiris post sian patron — Kun teren klinita kapo si ekiris sian vojon.

La pentristo restis unupiede genufleksanta sur sia loko.

III.

La 'Рejrem'.

En la jaro 1556 la inkvizicio en Ankona bruligis, lau la ordono de la reprezentanto de Jesuo Kristo, lau la ordono de l' papo, dudek ses maranojn. La aliajn, kiuj konsentis observi la kristanismon, oni katenis kaj ekzilis sur la solecan insulon Malta. La fajro de la inkvizicio en Ankona deprimis la judoijn en la tuta mondo, precipe la judojn de Italujo.

Dum multaj jaroj la maranoj de Portugalujo kaj Hispanujo forkuradis el siaj sangaj kaj fajraj hejmoj en la liberemajn statojn de Italujo, kie tiutempe regis spirito de klereco, instruiteco kaj humaneco. La papoj Klemenso IV-a, Paulo III-a kaj Julio III-a permesis al la maranoj, forkurintaj de la sanga inkvizicio, publike reveni al judaismo, realpreni siajn judajn nomojn kaj vivi sian judan vivon. En la libera respubliko Venecio oni akceptis ilin kun malfermitaj brakoj. Tie ili starigis komercajn interrilatojn kun siaj fratoj, trovigantaj en la sultanaj landoj, kaj kunhelpis la disvolvigadon kaj ricigadon de la respubliko. Venecion enviis la duklandoj Ferara kaj Arabena, kiuj, dezirante allogi al siaj statoj la veneciajn maranojn, per kies helpo ili povus disvolvi sian havenurbon kaj la komercon kun oriento, certigis al la maranoj pli multe da rajtoj kaj permesis al ili konstruadi sinagogojn, judajn presejojn (Tio estis tiutempe la plej granda pruvo de religia toleremo) kaj eduki la infanojn lau la spirito de l' judaismo.

En la kortegoj de Ferara, la eta paradizo sur la tero, kies dukoj arigis cirkau si poetojn kaj pentristojn, oni pli multe diskutadis pri Virgilo kaj Dante ol pri regnaj aferoj, kaj tie la maranoj ludis gravan rolon. Ili estis ministroj de komerco kaj financoj kaj okupis la plej gravajn postenojn en la socia kaj regna vivo. En la jaro 1553, kiam Paulo III-a, lau denunco de l' eksjudiginta pastro Jozefo Mora, publike bruligis sur strato de Romo ciujn judajn librojn,

Вы читаете La sorcistino el Kastilio
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×