escepte la Zoharo-n, judoj el Romo kaj aliaj italaj urboj sekrete transsendis siajn librojn al Ferara kaj Arabena por kasi ilin ce la maranoj, por ke la paroloj de juda libro ne pereu sur la itala tero.

Dum la regado de Paulo IV-a cio ci finigis. Lau sekreta ordono, oni kaptis la maranojn en la havenurbo Ankona kaj jetis ilin en la torturkelojn de la inkvizicio. Multaj el ili estis civitanoj de Turkujo, alvenintaj por mallonga tempo komerci kun Ankona. Parto lastminute rifugis en aliajn malgrandajn duklandojn de Italujo, kie la papa potenco ne efikis. Sed la plimulton oni torturis gis morto en la keloj de l' inkvizicio; multajn oni ekzilis sur insulojn, kaj dudek ses maranojn oni publike bruligis.

Tio estis preskau la unua fajro, kiun la inkvizicio flamigis sur la itala tero, kaj gi vekis angoregon tiel ce judoj, kiel ce maranoj.

En la domo de reb Josef Pinsi au la komercisto (el Kastilio), kiel oni nomis lin en la geto, kunvenadis la maranoj por sekrete pregi kaj interkonsiligi. Ankau la judoj partoprenis tiujn kunvenojn, car kvankam oni ankorau ne malpermesis al ili la observadon de judaismo, tamen oni fermis ciujn sinagogojn, lasante nur unu nefermita. Do, la judoj kaj maranoj ekaplikis la malnovan rimedon, kiel ili kutime faris en Hispanujo kaj Portugalujo, kaj kunvenadis en kasitaj keloj por celebri diservojn kaj arangi konsultadojn.

Josef Pinsi estis la roma reprezentanto de Donna Gracia Mendesa, kiu tiutempe estis jam rifuginta el Ferara kun sia bofilo Josef Nasi kaj kvincent maranoj au judoj en Konstantinnopl-on al la sultano, kie si savis sin kaj sian havajon el la ungoj de l' inkvizicio. Granda parto de sia havajo estis arestita de la franca rego, de la papo kaj aliaj etaj statoj, al kiuj si pruntedonis monon. Sed si ankorau daurigis sekretan negocadon kun la havenurboj de Italujo, kien si sendadis siajn sipojn kun varoj el Konstantinoplo al siaj agentoj, kiujn si cie havis. Тiaj agentoj estis samtempe la ambasadoroj de l' maranoj. Dank' al ili si ricevadis de cie sciigojn pri la maranoj, kaj la agentoj helpis la maranojn forkuri el lokoj, kie oni persekutadis iliin, en la landojn de l' sultano.

— En la profunda trabumita kelo, kie ni unuafoje renkontis la pentriston, arigis nun la judoj de Romo. Estis vespero post varmega somertago. Romo dormis ce la bordoj de Tibro post la peza seka tago. Malhelaj estis la nigraj kurbaj stratetoj de l' geto, giaj altaj mutaj domoj staris kiel gigantaj ombroj. Tra la stratetoj de l' geto sur la muroj de l' dometoj glitis solecaj ombroj, kiuj malaperis tra sekreta enirejo en la kelon de Josef Pinsi.

La kelo estis nun lumigita: la sola luma celo en tuta Romo. En grandaj argentaj kandelabroj brulis oleo- mecoj. Apud la mallumaj muroj grupigadis ombroj de junaj kaj maljunaj homoj, parolantaj sekretojn. Iliaj nigraj vestoj kaj kapkovrajoj jetis terurantajn ombrojn sur la murojn de l' kelo. Sed tuj cio silentigis. La judoj arigis en unu grupon kaj eksilentis.

Pordo malfermigis, kaj la kelon eniris la maljuna blinda judo. Kvankam liaj okuloj estis malvivaj, tamen ili brilis el la largaj okulkavoj kun tia vigleco, kvazai ili vidus ne la vanecon de tiu ci mondo, sed lumon de vero kaj mondon de justeco. Lin kondukis la knabino, la filino de la kastilia komercisto. Тia nomo estis Jefta. Тi tamen ne estis filino de l' komercisto. Тi estis la nepino de la blinda maljunulo. Lia nomo estis Jakov Medigo, lau la familia nomo de la Abarbaneloj. Li konsideris sin membro de la familio Abarbanel, kaj li estis rekonata de la hispanaj judoj En Romo kiel ilia gvidanto. Lia familio pereis pro multa vagado tra la mondo. Multaj el ili estis kaptitaj de korsaroj kaj venditaj kiel sklavoj. Multaj infanoj estis perforte kristanigataj, kaj el la tuta familiio restis nur la maljunulo kun sia nepino, kiu vivis ce Josef Pinsi, la agento de la rica Mendesa. Kun la maljunulo envenis du senditoj, venintaj al la judoj en Romo: unu, kiu rifugis el Ankona, kaj la alia sendita el Konstantinoplo. Li nome estis sendita de la sultano Suliman al la papo koncerne la regatojn de Turkujo; sed li estis ankau la sendita de la riculino Donna Mendesa kun sekreta komisio al la judoj en Romo.

En la kelo ekregis silento. Estis audebla la kraketado de l' mecoj en la oletubetoj. Kvazau glaciigintaj restis la ombroj sur la muroj, senmovaj kiel la judoj en la kelo. La maljuna reb Jakov sidigis en profundan segon, kaj konforme al la kutimo de la hispanaj judoj kaj maranoj, ciuj unu post la alia aliris al sia gvidanto kaj kisis lian manon. La maljunulo metis sian manon sur iliajn kapojn kaj benis ilin, murmurante ion. Poste Josef Pinsi, la mastro de l' kelo, en iu sekreta loko frapis la muron, elstarantan en la straton. Ekstere, cirkau la domo, ce la stratanguloj staris gardantoj, junaj maranoj, kiuj atentis, cu ne vidigas inspektistoj de la inkvizicio. Ili respondis al li per interkonsentitaj signoj, ke cio estas trankvila. Li elsovis kasitan kurtenon, kaj vidigis torsranko. La kunvenintoj komencis pregi la vesperan pregon.

Pregis por ili kantoro, lau kiu ciuj mallaute ripetadis vorton post porto. Post 'Тmona Esra' la maljunulo etendis la manon, kiel signon, ke la kunvenintoj eksilentu. En la kelo ekregis silento, kaj la sendito el Ankona starigis, aliris al la torsranko kaj komencis rakonti en kastilia lingvo pri tio, kio okazis en Ankona. Li rakontis, kiel oni subite iun sabatan vesperon atakis ciujn sinagogojn en la urbo kaj trenis ciujn maranojn, virinojn kaj infanojn, en la kelojn de la inkvizicio, kie oni turmentis ilin per ciuspecaj torturoj, oni ligis ilin al la radoj kaj rompmasinoj. Multajn oni torturis gis morto. Multaj ne povis elteni la turmentojn kaj akceptis la kristanan kredon. Oni katenis kaj ekzilis ilin sur la insulon Malta. Sed dudek ses maranoj kun la maljuna virino Donna Majora obstine persistis la kredon de siaj prapatroj. Kun eklezia kantado kaj ekleziaj flagoj oni kondukis ilin al la brulstipoj, starigitaj por ili sur la urba placo. La maljuna virino Djnna Majora kuragigis kaj fortigis la maranojn en ilia kredo per 'Тma Israel', kaj ili ciuj bruligis.

Sankta silento regis en la kelo. Ciu lasis la kapon sur la bruston kaj pensis esti preta, kiam veno9s lia tempo.

Subite la maljuna reb Jakov levigis de sia sego, etendis sian manon, kvazau li vidus iun, kaj ekkriis kun tremanta voco:

— Sanktaj martiroj por la nomo de Dio! Sanktaj martiroj por la Nomo de Dio! Sanktaj martiroj!

Kaj la kunvenintoj respondis:

— Sanktaj martiroj!

kaj el dekoj da busoj subite elsirigis la vortoj:

— Isgadal veiskadas!

Kaj ciuj respondis al ili:

— Isgadal veiskadas!

Kiam la kunvenintoj trankviliigis, ekstaris la sendito el Konstantinoplo kaj ekparolis:

— Pri la kaptitaj maranoj, kiujn oni ekzilis sur Malta-n, mi povas sciigi vin, ke ili ciuj trovigas sub la protekto de la granda justa sultano Suliman alta estu lia gloro! — kaj ili publike servas la unikan vivantan Dion, kaj neniu malhelpas ilin.

— Kiamaniere? Kiamaniere? — Demandis vocoj.

— La nobla sinjorino Donna Graia Mendesa, kiu estas juvelo de nia popolo, kaj sia bofilo, la nobla duko Don Josef Nasi, venis al la sultano kaj jetis sin al liaj piedoj, petante indulgon por siaj fratoj. La sultano vidis iliajn larmojn kaj auskultis ilian peton. Do, ili sendis siajn sipojn al la insulo Malta kaj venigis siajn maranojn en la cefurbon de lia granda regno.

— Eterne laudata estu la nomo de Dio! Levis la maljunulo siajn manojn al la cielo.

La kunvenintoj respondis al li:

— Amen!

— Kaj mi estas sendita de la nobla sinjorino Donna Grazia Mendesa kaj duko Josef Nasi por averti vin, ke neniu ankru sipon en Ankona. Neniu vendu tie varojn! Inter la duko de Arbana — kiu estas malamiko de la papo kaj amiko de la maranoj — kaj la judoj el la sultanaj landoj estas farita eterna interligo. Ekde hodiau ciuj sipoj, irantaj el oriento, evitu la havenojn de Ankona, sed albordigu en Arbana. Pekaro, la haveno de Arbana, farigu la celpunkto de l' juda komerco. Tie ombru la veloj de l' sipoj el oriento, kaj en ilia ombro la maranoj ripozu en paco.

Post li starigis la maljuna reb jakov kaj etendis la manojn al la kunvenintoj:

— Idoj de Izrael, turmentataj kaj nobligitaj! Auskultu Dion, vian Dion! En la nomo de l' martiroj, en nomo de la versita juda sango kaj bruligitaj judaj ostoj mi deklaras fajran 'Рejrem' super Ankona, la sanga lando de niaj malamikoj. Malbenita estu tiu, kiu ankros sipon en la haveno de l' papo. Malbenita estu tiu, kiu etendos panon al sia malamiko, helpos lian komercon, pliricigos lian havajon. Dezertigita kaj ekstermita farigu Ankona — Ьerem! Рerem!

Kaj murmurado fluis inter la kunvenintoj:

— Рerem! Рerem!

— Ne dormas la gardisto de Izraelo! — Levis la maljunulo siajn manojn. -Dio kompatas la restintojn inter Izraelo, kaj Li sendis al ni savanton kaj sirmanton en la persono de sultano Suliman. Dio fortigu lin super liajn malamikojn! Ho, ne plu versigos juda sango en Italujo. Ne plu flagros judaj ostoj sur la brulstipoj. Dio ne deturnas sian favoron de ni tage, nek nokte. En ciu generacio Li sendas al ni savanton. Ni laud Dion pro la favoro, kiun Li faras al ni.

Вы читаете La sorcistino el Kastilio
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату