Neniu sciis, pri kio la maljuna reb Jakov pensis. Sed ili komprenis, ke io grava okazis. Kaj ili levis kun li la manojn al la cielo kaj laudis Dion.

Sekvintan matenon konsternigis la judoj en Romo kaj ciuj Rom-anoj pro la novajo, kiu disvastigis tra la urbo: la sultano sendis al la papo delegiton, kiu en nomo de lia sultana mosto deklaris la maranojn civitanoj de Turkujo. pro

ciu marano, kiun oni torturos en la keloj de la Inkvizicio, la sultano igos torturi kristanon. Pro ciu marano, kiu estos bruligita sur autodafeo en Italujo, la sultano mortbruligos kristanon en sia regno.

Kaj la keloj de la inkvizicio malfermigis. Kaj ciuj maranoj, turkaj regnanoj, estis liberigitaj je la cagreno de l' papo.

IV.

En fajro kaj akvo.

Sur la trono de Kristo en Romo sidis la maljuna, okdekjara tirano Nion Pietro Karafa, sub la nomo Paulo la kvara. Estante ankorau kardinalo, dum la regado de Paulo la tria, li bruligis la judajn librojn en Romo. Sed Paulo la kvara estis sidigita sur la tronon de Kristo, por ke per la veneno de sia fanatismo kaj per la forto de la inkviziciaj torturadoj li konservu la papan potencon, kiu eksanceligis sub la tiel forta influo de l' herezuloj: Luther en Germanujo kaj Kalvin en Genevo. Paulo IV, estante tro senforta por venki la protestantan movadon, kiu komencis disvastigi en Germanujo, ekcelis la sagojn de sia kolero kontrau la nekredantoj en sia propra regno: kontrau la judojn, maurojn kaj maranojn.

En sia monaЬa celo, arangita kiel celo de jezuita fariseo, super la supraj celoj de l' Vatikano, sidis sur sia malmola benko la altkreska, peze melankolia papo. Lia vizago estis kvazau uragananta maro, plena de tempestaj sulkoj. La longaj haroj de la densa blanka hirta barbo movigis rigide, kvazau dratoj. Sed el inter la ondoj de Sulkoj elrigardis desub la densaj brovoj du bluaj infanaj okuloj, estingitaj, senmovaj kiel estingitaj fajrostonoj.

— De kiam la Sego de Petro estas regata de la sultano de nekredantoj? La papo demandis la mallautan, trankvilan kardinalon Aleksandro-n Fornese, kiu gvidis la eksteran politikon de Vatikano.

— La judo Josef Nasi akiris grandan influon en la kortego de l' sultano. Li estas sultana konsilanto, kaj ni devas gajni lian amikecon. La fajro en Ankona kostis al ni la komercon kun Oriento, — Trankvile respondis la kardinalo.

— Cu la sultano diktos al la anstatauanto de Kristo, kiel li agu kun herezuloj kaj malamikoj de Kristo? — Demandis la papo.

— Romo estas ne nur la cefa sidejo de la eklezio, sed ankau la rezidejo de la roma regno. Aliaj regnoj de Italujo ricigis per la komerco kun Oriento dank' al la judoj. Venecio, Ferarra, Arbana gajnis la amikecon de la judaj konsilantoj de l' sultano. Ec Hispanujo, la cefmalamiko de la judoj, sercas la amikecon de la juda ministro Josef Nasi. Gi ordonis al sia ambasadoro en Konstantinoplo sekrete intertrakti kun Josef Nasi — Tiel oni komunikas al ni el Porto.

Audinte la vorton 'Hispanujo', la papo konfuzigis. Lia vizago rugigis, kaj liaj okuloj perdis sian kvietecon, car kiom ajn li malamis la judojn kaj maranojn, ankorau pli li malamegis la hispanojn, kiuj militis kontrau li.

— Mi pruvos al la sultano de ciuj islamanoj, al la judoj, hispanoj kaj ciuj aliaj herezuloj, ke en Romo sidas ankorau la anstatauanto de Kristo, Diris la papo starigante. -Iru kaj alvoku mian kuzon, la gubernatoron de Romo.

Vespere, kiam la kardinalo Fornese ceestis la festenon de la fama hispana kurtizano Imperia, kiun si arangis okaze de tio, ke sia afrika papago ellernis deklami verson el poeziajo de Virgilo, en la vilaon, kiu staris sur la bordo de Tibro, dum danco, prezentata de junaj nudaj knabinoj, venis viro kun maskita vizago kaj postulis vidi kardinalon Fornese. Kiam la kardinalo demandis, kion li deziras, li flustris en la orelon de l' kardinalo:

— La papo donis sekretan ordonon al la gubernatoron de Romo ekbruligi la judan geton en ciuj kvar anguloj kaj zorgi, ke neniu judo savigu el la fajro.

La kardinalo paligis kaj demandis:

— Kiel vi eksciis tion?

— Mi estas el la kortego de la venecia kardinalo, — Respondis la viro.

La kardinalo plu ne demandis. Li sciis, ke la venecia kardinalo estas la plej bone informita viro en Romo. La venecia kardinalo estis ne nur reprezentanto de la eklezio, sed antau cio reprezentanto de la venecia respubliko. Li sciis, ke la veneciaj spionoj, kiuj servis ce la kardinalo, pli rapide ekscias, kio okazas en la papa kortego, ol la kardinaloj. Kaj li sciis, ke li povas fidi lin.

— Junulo, mi ne scias, kiu vi estas, sed vi multe meritas por la Eklezio pro via misio, — Li diris. -Mi esprimas al vi mian dankon.

La junulo respondis:

— Bonfaro pro bonfaro. Mi deziras, ke vi kompense komuniku al mi ciun dangeron, minacantan al la roma geto flanke de l' Vatikano.

— Kion? Cu amiko de judoj?

— Ne, amiko de la eklezio.

La junulo demetis la vizagmaskon, kaj la kardinalo ekvidis la pentriston Pastilla.

— Pastilla, la penetristo el Venecio! — Miris la kardinalo. -Kion do vi sercas en la geto?

— Mi perdis tie mian koron, — Respondis la pentristo.

— Kaj la okulo ciam gardas tie, kie la koro ripozas, — Ridetis la kardinalo.

Ne helpis la koketado de la bela safirokula Imperia al lia Eminenco, ke li restu gis la momento, kiam oni metos sian papagon en oran kagon, kaj li faru al la papago la honoron auskulti la deklamadon de verso el la poemo de Virgilo. Li komprenis, ke la vivo de dekmiloj da homoj estas pli grava ol papago. Tamen li tion ne faris dekmil homoj, nek pro la honoro de la kristana kredo, sed pro la interesoj de la eklezio.

Post duonhoro li kusis ce la piedoj de l' papo en ties dormocambro kaj petegis lin:

— Sankta Patro, la Eklezio estas en dangero. El Germanujo ni ricevas sciigojn, ke la herezaj teorioj de Luther disvastigas tra la lando, kiel pesto. Ankau Anglujo disigas de ni. En Francujo disvastigas la herezaj pensoj. Tie oni publike bruligis en la urboj la bulaojn de l' papo. La Sego de Petro sanceligas. La reformantoj gajnas pli kaj pli da adeptoj. Nun, se oni plie audos en la mondo, ke vi ordonis bruligi dekmilojn da homoj (oni ja scios, ke la Vatikano faris tion — kaj la senditoj de judoj sidas cie, en ciuj kortegoj trovigas judaj kuracistoj kaj financistoj), oni utiligos tion kontrau la Eklezio, kaj tio donos materialon al la herezuloj kaj reformistoj daurigi iliajn atakojn kontrau la eklezio, kaj ili forsiros de l' Krista Trono popolojn kaj landojn.

La papo kuntiris la okulojn kaj fermis ilin, kvazau li ekdormetus, kaj silentis.

Ce la pordo, en angulo, staris la gubernatoro de Romo kun la ordono en la manoj kaj atendis la komision de la Sankta Patro.

— Kion la judoj pagis al vi pro tio? — Fine la Sankta Patro demandis la kardinalon.

La kardinalo silentis momenton. Li levigis de sia loko, signis krucon kaj diris:

— Dio atestu, ke mi faras tion sole por la bono de la Eklezio. Elpensu kontrau la judoj ciajn ajn suferojn kaj turmentojn, sed faru gin tiel, ke neniu sciu, ke tio ci devenas de la sankta eklezio. La judoj farigis potenco en la kortego de l' sultano. Regoj kaj dukoj sercas ilian amikecon. Ili disvastigis tra la tuta mondo kaj povas multe helpi al niaj malamikoj.

— Regoj kaj dukoj povas serci la amikecon de l' judo en la sultana kortego, sed ne la papo de la katolika kredo. Kun la malamikoj de Kristo mi volas havi nenion komunan, — Energie diris la papo.

Fine ekparolis la gubernatoro de Romo:

— Sankta Patro, se vi ne povas puni ilin per fajro, punu per akvo.

— Al kio vi pensas? — Demandis la papo.

La gubernatoro rigardis la kardinalon. La papo signis al li per la mano, kaj la kardinalo eliris el la papa dormocambro, lasinte solaj la Sanktan Patron kaj la gubernatoron.

— La akvoj de l' Tibro ciujare elbordigas kaj inundas la geton, — Diris la gubernatoro. -Kaj kiam vi devigis la judojn konstrui pli alten la murojn de ilia geto, ili tion tiel ruze utiligis, ke ili fortikigis la bordojn de l' Tibro kaj starigis altajn digojn, por ke la akvo de l' Tibro ne inundu en la geton. En septembro ni ree esperas la elbordigon de l' Tibro. Ordonu, kaj ni sekrete forigos la digojn de l' Tibro, kaj kiam la akvo inundos, gi en la geton fluegos kaj

Вы читаете La sorcistino el Kastilio
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×