— Cu vi memoras — li ekparolis fine, — en kiu vilago ni volis gasti tiun certan nokton? Mi deziras resendi la noktosurtuton de la gastejmastro. La kompatindulo eble bezonus gin.

— Donu tion al mi, hejmenveturante mi preteriros la gastejon. La vilago nomigas La Rochell. Mi neniam forgesos gin. Tio estas certa.

— Bonvolu diri, kial vi ne volas pardoni min. Gi estas vere malafabla kondutmaniero fare de juna fraulino.

— Mi ne povas pardoni, car mi ne koleras, Henry. Cu vi permesas, ke mi nomu vin tiel, ankau en la foresto de Holler?

— Pli volonte mi donacus mian familian nomon al vi… hm… cu vi ne pensas tiel? Mi opinias, ke estas malvarme. Au… — Lia lorda mosto estis eksterodinare konfuzita. Sed tiu konfuzo iom post iom solvigis, kiam Evelyn metis siaj manojn sur liajn sultrojn. Poste ili rigardis en la okulojn de unu la alia scivoleme, longe…

15

Eddy Rancing estis laplej bonsanca. Unuavice li seriozigis. Krome oni festis lin, kiel la genian savangelon de la atako kontrau la oazo Mahrbuk. La firmao Barcos-Moravecz pagis kvin mil pundojn por la historio, en kiu Eddy rakontis al la tuta mondo, ke li povis danki sian vivon nur al la milde aromita busakvo Dandy. „Gi estas nemalhavebla en la dezerto!” Sinjoro Rancing aparte aprecis ankau la altan nutrovaloron de la „vitamina pasto Dandy”.

Li restis en Afriko, kiel sekretario de Bannister.

Li bone faris tion!

Car sur la stratoj de Londono ofte vekis la atenton de homoj elegante vestita, blankhara sinjoro, kiu konstante kunportis dutuban caspafilon, kaj sajnis, ke li sercas iun inter la piedirantoj. Tiu sinjoro sercis Eddy Rancing-on.

Tiu sinjoro estis Arturo Rancing. Li fugis el Mugli am See dum tempesta nokto, postlasinte siajn pakajojn, kaj de tiam Greta ciam reatendas lin, en la societo de siaj katoj.

16

Ili ciuj estis kune en la logejo de lordo Bannister, kiu alvenis hejmen kun sia edzino el sia nuptovojago antau ne pli ol dudek kvar horoj. Ceestis ankau la rehabilita leutenanto Brandes kaj sinjorino Weston. Fine si povis senti sin tute felica dum siaj maljunaj tagoj. Sed mankis nek sinjoro Bradford, kun sia aprecata autoritato kaj jugkapablo.

Unuavice ili ciuj konstatis, ke Evelyn estas la plej bela virino de la mondo, lordo Bannister vidis sian edzinon ec unu gradon pli bela, rilate tiun konstaton.

Ili rakontis nove-denove ciujn detaloj de la mirinda aventuro, dume ili estis gajaj kaj malgajaj, sed esence tre felicaj.

— Kiel strange — diris sinjorino Weston, — kiom multe da etaj cirkonstancoj devis koincidi, ke cio ci okazu tiel, kiel gi okazis.

— Kaj kiucele? Kie trovigas la filozofo, kiu respondus tion? — demandis leutenanto Brandes reveme.

— Mi estas kuracisto — respondis Bannister kaj rigardis al Evelyn. — Sed ni havas eminentan filozofon en nia familio, kiu certe povus respondi tiun demandon.

Sinjoro Bradford opiniis, ke la aludo koncernas lin, kaj li ekparolis malrapide, enprofundiginte tel:

— Nia vivo estas tia, kiel vesto de somera kostumo: mallonga kaj sencela.

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату