Weston, kaj se jes, kion komunan havas la lordo al la tuta afero? Se la virino tamen estas spionino, li senvualigos sin kaj siajn kompanojn. Gi estos grandega sensacio! Se si ne estas spionino, tiam li nur simple vizitos la oazon Mahrbuk, kion li rajtas fari. Tiel ne okazos honto. Cu informi la policon? Tute ne! Redaktoro unu rikoltas laurojn, poste povas veni la sinjoroj kun la protokolo.
Car aparta gard-angelo protektas vagantajn redaktorojn, li renkontis tacmenton da spahioj en la dezerto, ce la ruinoj de la antikva, latina urbo. Jen rigardu la oficiron de la nigruloj! Li ja estas leutenanto Villiers, kiun li konas bone! Ili estis postenigitasj al la redakcio de la cefkomandejo dum la milito kontrau Riff…
— Alo, Holler! — salutis la leutenanto lin. — Vi aspektas tiel, kiel vera bedueno en la plej nova revuo de Folies-Bergere.
— Bonan tagon, Villiers! Kion vi sercas en tiu latina urbo, kie jam de mil jaroj ne funkcias lokaloj kaj ne sonas la jazmuziko?
— Patrolo, kamarado! Kvardek ok hora servo. Kien vi vojagas?
— En la oazon Mahrbuk. Mi nun ferias, kaj mi vizitas cien, kie mi havas nenian aferon.
— Atendu! La reprezentanto de la angla gazetaro estus honore eskortata. Ni povas kunvojagis gis vespero. Mi akompanos vin al la dezerta puto.
Vesperigis. Sed la leutenanto ne revenis. Poste la tacmento da spahioj akompanis Holler-on plu, rajdante cevalmortige, car la oficiro bone komprenis la morsajn signalojn.
Dume ili trovis Eddy Rancing-on. Tial kelkaj araboj kaj la lakeo de lordo Bannister reveturigis lin en Marokon, kaj la spahioj, gvidate de la trolaciginta Holler, galopis al Mahrbuk plenrapide.
Ili alvenis gustatempe.
Gordon, la kuracisto kaj Corned-Beef farigis viktimoj de la unua pafaro. Oni katenis Adams-on kaj la aliajn. Rainer ankorau estis tiel malbonodora, ke oni ne povis pridemandi lin. Li diris rezigne, kiam oni pojnokatenis lin:
— Ankorau neniam plenumigis mia deziro tiel rapide. La tutan tagon mi avidis pri tio, ke mi restu ankoraufoje sur ombroplena loko dum longa tempo. Mi pensas tiel, ke mi ne havos kauzon plendi en la futuro.
Okazis tiel.
La lordo la unuan fojon en sia vivo diris sincere tion, kion li jam tiom mulre diris sen ciu konvinkigo:
— Mi gojas kara Holler vidi vin!
La redaktoro turnadis siajn okulojn kaj li stertoris:
Akiru al mi ion acidan por mangi… Kiel ondiranta kamelo!.. Mi ofte sentis tiel, ke mi mergigos inter la du giboj — kaj li stertoris per tomba voco:
— Kukumon!
Dume la oficiro ekkontaktis kun la cefkomandejo. La cefkomandejo parolis kun la angla ambasadejo. Ankau senranga soldato Munster kaj lordo Bannister telefonis.
Poste ili ekiris reen en Marokon. Avane la lordo kun sia fracjo, Evelyn kun sia valizeto kaj Holler, kiu intertempe provizis sin per sufice da kukumoj. Li jam sciis tion, ke li denove trovis iun de la mirindaj sensacioj per sia kutima bonsanco. La lordo promesis, ke post nelonge li informos la redaktoron pri cio, kio estas publikigebla, kaj li donis sian manon, ke Holler estos la unua, kiu skribos tion.
Okazis tiel, kaj la populareco de Holler nekredeble altigis.
Ili denove estis en la salono de la vilao de la lordo. La domon cirkauis spahioj, kvazau hazarde promenantaj tie. Dauris la pridemando de la rabistoj. La telefonmesagoj sekvis unu la alian, kaj milita prokuroro vizitis ankau Evelyn-on. La rolo de la knabino unue klarigis, poste si estis kronita per aparta aureolo. Sed Evelyn sidis lace kaj malesperiginte en la salono de la lordo, meblita lau la stilo de lia Londona domo, kie ec kameno, nekutima en Afriko, pliigis la Europan iluzion de lia logejo. Evelyn estis laca kaj malgaja.
Si travivis kiom da suferoj. Kaj nun…
— Malbenita historio… — diris la lordo malgaje.
— Kia historio? — flaradis Holler.
— Nenia, nenia… — diris Bannister. — Perdigis mia razilkompleto, malgranda, ornamita kaseto… Tio tre malgajigas min… Gi kutimas stari sur la kameno, kaj…
Lia etendita mano haltis en la aero, kiel li montris al la kameno per instinkta gesto, kaj ankau lia buso estis senmove malfermita. Ilia rigardo sekvis la direkton de lia etendita brako, rigidiginta en la aero.
Sur la kornico de la kameno kauris la „Meditanta Budho” sur ceramika kaseto, kun klinita kapo.
Evelin kaj Brandes ekiris al gi kvazau hipnotitaj.
Ili staris
– Gi ja estas via razilo, sir! — kriis Holler. Ni trovis gin apud la malfermita necesujo, kie tiu junulo kusis. Videble li faris bonan luncadon el via tuaeltkompleto. Via necesujo savis lian vivon, kaj poste li savis nin ciujn per la poslampo. La lakeo veturigis la junulon ci tien, kaj kompreneble li kunportis cion hejmen, escepte tion, kion tiu sinjoro ne kunsumis lau la menukarto. Mi rimarkas, ke mi garantis nur la alunon.
Sed neniu atentis Holler-on. La ses brilantaj okuloj fiksigis al Budho. Gi savis ilin ciujn!
Sed kion atendu orienta profeto rekompence, se li faras miraklon? Cu dankemon? Lau parabolo nek en sia propra domo. Ili akceptis, ke gi faris miraklon al ili, poste…
Poste ili plenforte jetis gin teren, ke gi disrompigis!
La sorto de Budho plenumigis. Gi kusis tie en pecetoj!
Kiel la maljuna, agonianta bagnano songis tion, la diamanto ruligis el la kapo de la disromiginta idolo. Post iom da frotado, la algluiginta argilo falis de sur gi, kaj gi fajreris en sia plena fabela pompo, kaj la tri homoj gapis gin per la sama pia, hipnotita rigardo, kiel iam Jim Hogan admiris la diamanton, kiam duko Radzovill transdonis gin al li per sinjora gesto.
Duon tagon dauris la urgaj telefonadoj inter Maroko-Parizo, Londono-Parizo-Maroko. La Franca-Angla strikta milita kunlaboro faris la aferon samtiel vivnecesa por Parizo, kiel gi estis treege grava por Londono. Rezulte de la interparoladoj la milita kuracisto deklaris legianon, nomatan Munster sentauga al militservo pro vundigo, kaj li tuj ekssoldatigis. Ankorau tiun tagon li flugis en Londonon, portante flavan koverton en sia aktujo, kiu estis fermita per kvin sigeloj.
La Francaj jurnaloj sur la titolpago skribis pri fraulino Weston, en tre gloriga formo. Fraulino Weston savis nesubstituigeble gravan, militan dokumenton riskante sian vivon, kaj dum la Franca polico persekutis sin, la fraulino sendifekte transdonis tiun skribajon al la instanco, en la plej kompetentajn manojn. Lau la konfesoj de fraulino Weston kaj Wilmington, intertempe mortinta, evidentigis ankau la senkulpeco de leutenanto Brandes, suspektata pri spionado.
Tiam Wilmington, murdita en sia propra logejo, farigis viktimo de intrigo. Same konfesis ankau la dangera, jam longe sercata spiono, nomata Adams, kaptita en la dezerto. Fraulino Weston pruvis helpe de atestantoj kaj per autentikaj dokumentoj, ke si estis en la logejo de Wilmington, kiu igis viktimo, por trovi sian rajtan heredajon. La Angla milita tribunalo kunsidis por pritrakti la aferon de leutenanto Brandes, kiu memvole denuncis sin, kaj tiu proceso antauvideble finigos per la plena rehabilito de la suspektato.
Evelyn kaj la lordo staradis iom senkonsile en iu friska angulo de la parko. Ili jam longe staris tie, parolante pri ciuspecaj, indiferentaj aferoj, sed dume ili pensis pri tute alia afero.
Pri unu la alia.
Fine la lordo senraukigis sian gorgon kaj ekparolis jene:
— Cu vi pardonas min?
— Mi ne povas fari tion.
„Hm… mi bele rericevis gin” — pensis la lordo, kaj li ne povis kion respondi.