Gi sidis sur la kaseto, kun profunde klinita kapo, kvazau gi hontus la tutan aferon. Ili renkontigis ce la fino de la vojo. En Saharo.
Vi ricevis gin, Eddy Rancing. Vi ne vane suferis! Jen prenu! Nun gi estas la via. Trinku gin!
Car li sciis, ke tiu estas la vera! La diamanto estas en ties kapo, gi estas senduba, kial; nun ne gravas tio, sed estas sendube! Li devus bateti ties kapon al io, kaj la diamanto falus el gi.
Kaj Eddy Rancing komencis ridegi. Post ruligo li sternigis dorse en la polvo de la dezerto, kun disetenditaj brakoj kaj ridegis, plengorge, kun terura vizago, sulkiginta je mil faltoj, li ridegis…
Budho sidis sur la malgranda kaseto, en la senlima dezerto, kaj meditis…
Post noktomezo, kiam la polvo de Sharo farigas glacimalvarma, rapide efluvinte ciun gian varmon, Eddy Rancing rekonsciigis ankorau lastfoje. La morto ne estas senpaga ci tie. En la malvarma dezerto cesas la rapida elvaporigo de la korpo, kaj la restintaj likvajoj de la organismo denove komencas cirkuli iomete. Tiuj vekas ankorau lastfoje la konscion por percepti la teruran realon. Li malfermis siajn okulojn.
Budho sidis antau li. Kun klinita kapo, senmove. Kvazau gi gardus super la morto. Eddy jam ne zorgis pri tio. Li sovis sian manon en la valizeton. Konveksa grandiga spegulo por razado, kombilo, moderna reflektor-poslampo, libro… razosapo… Botelo.
Botelo!
Eddy desraubis ties obturilon. Li sentis mildan mentolan odoron. Li tuj eltrinkis gian enhavon. Li neniam trinkis pli agrablan trinkajon en sia vivo, ol tiun iomete tepidan, du kaj duo decilitran dentakvon lau Barcos- Moravecz. La firmao Barcos-Moravecz tute ne songis pri tio, ke ilia produktajo, la „milde aromita dentakvo Dandy” akiris la palmajon de antau tiom da bonegaj kokteloj, boleoj, campanoj el la vidpunto de Eddy.
Li denove refortigis kaj side levigis. La dentakvo kvazau estus cirkulinta plu per lia sango. Kaj la milde mentola gusto vere estas refresiga. Budho jam estis en lia mano por disromi gin. Poste li pripensis sin. Dum gi ne estas en sekureco, la diamanto restu sur sia loko. Venis en lian kapon la oazo Mahrbuk, Evelyn, kaj fine la rabistoj pri la diamanto. Jes ja… Jes ja… la banditoj nun atakos la oazon! Liaj kompanoj estas sensuspektaj. La morto estas survoje al ili… Sed kion li povus fari?
Hoho! Tre multe! Li ne vane flirtis kun la filino de lumtur-gardisto. La aferoj retaksigas en la dezerto. Li jam rimarkis tion post la trovo de la tualetartikoloj. Oni neniam povas scii, kiam li utiligos tion, kion li ellernis.
Saltinte la poslampon, li metis la spegulon antau gin, kaj kiel li iam alproprigis tion de la filino de la severa Harrington, jen li kovris, jen malkovris la lumon de la poslampo per la grandiga spegulo, precize ripetante la morsajn signalojn: „Punkto… streko… punkto, punkto… streko… punkto…”
La morsaj signaloj estis videblaj kilometrojn en la nokto:
„Rabistoj… atakos… oazon… Mahrbuk… S O S.”
Li signalis, gis la spegulo falis el lia mano kaj sternigis pro lacigo. Per la lasta forto li turnis la lampon tiel, ke gia lumo perpendikle direktigu al la cielo. Tio savis lian vivon.
— La signalo venis de tie! Rigardu tiun longan lumfaskon! — kriis redaktoro Holler, kiu galopis kun ledsaketo en sia kolo, car la kamelo efikis same malagorde al li, kiel la aviadilo.
La rabistoj iom ekhaltis, kiam pafaro akceptis ilin el la direkto de la sanatorio. Proksimiume ses homoj falis subite, kapaltere de sur la kameloj.
— Reen! — kriis Adams.
Ili tirigis inter la palmojn kaj komencis pafadi de tie.
Kuglo sprucigis splitojn el la lignokadro de la fenestro apud la kapo de la lordo. Bannister ne ektremetis, li pafis konstante. Li returnigis, audinte la mallautan srikon de Evelyn.
— Jen vidu, fraulino weston, ke gentlemano povas alkutimigi korom sia razilo ankau al aliaj armiloj. Mi memoras, en la milito…
— Li povas celi — li murmuretis iom morante, kaj li ne rakontis, kio okazis en la milito.
La rabistoj apenau pafis. Ili certe havis ian planon. Baldau evidentigis, kion. Stranga, acerba odoro dissvebis en la malsanulcambrego.
— Io brulas! — diris la gardestro.
Arabo enkuris.
— Iu malbenita hundo iris malantau la domon kaj jetis pajlotorcon sur la tegmenton.
Augis armilkrakado, simila al mitralo. La fajro propagigis. Estis neeble estingi gin. Se iu aperis sur la tegmento kun akvumita kovrilo, tiu post minuto trapafite ruligis de tie transkapige.
— Fraulino Weston — diris la lordo, — eble vi bezonos tion.
Li donis al la kanbino revolveron Browning.
— Dankon — diris Evelyn.
La flamoj altenlevigis el la tegmento, la fumo estis netolerebla en la cambro. Fugantaj ratoj diskuris preter la piedoj de la defendantaj viroj.
— La koverto! La koverto! — kriis Brandes. La plimulto luktis kontrau konstanta tus-atako. Lordo Bannister komprenis sian fracjon. Ili devas neniigi la koverton, por ke gi ne falu en la manon de la atakantoj!
Dekoj da kugloj frapigis cien. La rabistoj preparis sin al generala ofensivo. Fenestroj disrompigis tintegante, trapafitaj mebloj krakadis, kaj la lordo proksimigis sian a amp;mrdf;tomatan fajrilon al la koverto, fermita per kvin sigeloj, por forbruligi gin. Brandes tenis tion en sia mano.
Evelyn staris ce la muro morte pala, en sia mano kun la revolvero Browning. Kuglo trapenetris la farmacian srankon apud sia kapo. Si ne rimarkis tion. Si fikse rigardis la koverton kun dolora koro. Ec tio neniigos. Ankau ili, ciuj! Vane estis la tuto…
Sed antau ol la automata fajrilo ekflamintus, grandega pafaro tondris ekstere, kaj eksonis trumpeto proksime!
Plotono da ferocaj spahioj alvenis, gvidataj de milda redaktoro, portanta ledan sketon en sia kolo.
La jurnaloj jam matene publikis la fotojn de fraulino Evelyn Weston, ricevitajn el Londono. Peco da rostita fiso haltis ce la gorgo de redaktoro Holler, kaj li preskau sufokigis.
Sankta cielo! Si ja estas sinjorino Bannister.
Tute ne! Cu sinjorino Bannister estas internacia spionino?!
Ba, nekredeble!..
Cu rompstelistino kaj murdistino?… Ridinde!.. Sed jes ja… jen ni konsideru tion! La tagon de la rabo si aperis tiel cifonite kaj kotkovrite… Kaj… Haho! La aviadilo en Liono… Kiam la lordo ekvidis la jurnalon… Nu, oni vidu! Kial vestis sin tiu pedanta lordo, kiel senlabora kantisto el Tirolo? Gi ankorau estas nenio. Kial ne estis okulfrapa al li, al Holler, ke la membro de la Rega Akademio kaj la kandidato de la Nobel-premio portas surpizige densan kvaston apud sia capelo, superante ec la guston de provinca akrokulturisto.
Kiam havis la lordo kvaston? Ec tiel densan?
Kion fari nun? Li havas firman konvinkigon, ke Evelyn Weston estas identa kun tiu virino, kiun li ekkonis kiel sinjorinon Bannister. Sed dekmil kontrau unu, cu li tamen eraras? „Estu saga Holler! Atentu! Tre atentu!”
Li devus vojagi por trovi sin… Kien? En la oazon Mahrbuk! Sed unue li vizitos lordon Bannister.
Li eksciis en la vilao de lordo Bannister, ke la dommastro forvojagis en la societo de gasto kaj virino. La nova lakeo ne povis diri al li, cu la virino estas la edzino de la lordo au ne.
— Vidu, amiko mia — diris Holler nervoze, — vi bone konas Marokon. Akiru rapide al mi dudek fidindajn homojn, kiuj venos kun mi en la oazon Mahrbuk. Mi volas vojagi por serci vian mastron, pensante, ke li estas en dangero. Jen estas kvincent frankoj por pagi antaumonon.
La lakeo grupigis la karavanon dum unu horo, kun gvidanto, akvoporta kamelo kaj nutrajo. Ankau li kunvojagis. Tiel. Li nun detektivos proprariske de sia barbo.
Gravaj demandoj: Kiu estas tiu Munster, kiun la virino sercis? Cu sinjorino Bannister estas identa kun Evelyn