— En la necesujo. Li sidas sur mia razilkompleto… Nu! Fraulino Weston! Akvon! Akvon rapide!.. Si svenis…
La duan fojon dum mallonga tempo.
Ili triope sidis kun funebra mieno. Auskultinte sian historion, la suferojn kaj kuregon, kies plej lacigajn aventurojn partoprenis ankau lia lorda mosto, frostotremo trakuris sub ilia dorshauto pro la terura tragiko de la situacio.
Evelyn propramane forjetis sian heredajon!
Sia duelo kun la necesujo finigis. La insida valizeto sternis sin per unu bone direktita plen-trafo.
Jen, se la providenco volas, ec necesujo malsargigas.
— Ni sercigos gin — balbutacis lia lorda mosto vidante, ke la knabino malgaje fiksrigardas la gajajn miriapodojn, kuregantajn sur la batfirmigita argilo, anstatauiganta la plankon.
Ankau la profesoro sciis, kiel senespera estas tio, kion li diras. Serci necesujon en Saharo. En la sablo de la dezerto, kiu ciutage sangas gian lokon, kaj kelkfoje gi kovras tutajn karavanojn, de horo al horo.
Evelyn rigardis al ili kun stranga, malgaja rideto:
— Nun jam estas egale. Dio volis, ke mi iru serci la diamanton, kaj mi trovu la koverton. La honoro de soldato minimume valoras tiom, kiom la plej bela diamanto.
— Tial kompreneble…
— Sir — interrompis Evelyn firme, — mi esperas, ke vi ne ofendos min per ia „konvena premio”.
Ili silentis.
— Gi estis apud vi dum la tuta tempo — lamentis la lordo. — Jam sur la sipo vi vojagis kun gi en komuna kajuto, kaj jam antau Liono vi estus forlasinta gin, se mi ne devigas vin reiri por serci gin per mia restinta automobilo! La virinoj estas tiaj. Ili forjetas ion dekkvin foje, pri kio poste evidentigas, kiam ili perdis gin porciam, ke tio estis ilia plej kara trezoro.
— Sir! Tiu dirajo konkuras kun via Aristotela cito — respondis Evelyn kun iom da gal-amara rimarko, car si nur nun sentis, kiel maljusta estis al si Bannister, kiam si batalis por lia frato. — Mi havas onklon, kiu scias multe pli superajn dirajojn. Lau li, multaj viroj estas tiaj, kiel frako: malhavante la konvenan cirkauajon, gi farigas neuzebla.
La lordo rugigis.
— Ankau min trafis grava perdo. — li respondis impete. — Mi satis tiun „Raz-Budhon”. Koncerne la frakon: la landvojo ne estas la plej konvena cirkauajo, mi tamen montrigis tauga!
— Vi ne estus kunvojaginta kun mi, se vi ne timus pri via kara hauto!
— Fraulino Weston… Vi… Vi… estas maljusta!..
— Vi volis diri tion, ke sendanka! Nur trankvile eldiru!
Ili kuradis tien-reen en la cambro, kiel du infanoj. La profesoro pugnobatis ec la tablon.
— Se vi insultas unu la alian — interrompis Brandes, — vi helpos nenion.
Ili eksilentis. Evelyn ploris. La lordo murmuretis.
— Alvenis la tempo — diris Brandes — arangi la aferon de la koverto. Nun mi telefone informos la cefkomandejon. Ec unu tagon ni ne povas toleri plu, ke oni resercigu vin. Mi kaj mia frato atestos, ke vi, riskante vian vivon, savis tiun gravan, netakseblan valoron havantan geografian karton por via patrujo.
Subite eksonis alarmo!
Kio okazis?
La suboficiro, dejoranta ce la radiodissendilo, vidis lumsignojn en la nokto. Iuj oazoj komunikis iam en Saharo pere de reflektorlumsignoj. De kiam la radio disvastigis, mallumo kovras la dezerton, la ekbrilantaj, blankaj lumfaskoj, kiuj antau nelonge ofte morsadis, transdonis sian lokon al la radioondoj de Herz.
Tiun nokton, de jaroj ne vidita lumtelegrafo denove ekbrilis al la cielo. Tiuj povis doni la signojn el la dezerto, kiuj ne havis radiodissendilon. La lum-morsado cirkau kvindek foje ripetigis:
„Rabistoj… atekos… oazon… Mahrbuk… S O S. Rabistoj… atakos… oazon… Mahrbuk… S O S… S O S… S O…
La lumtelegrafo ne nur atentigis ilin pri la dangero, sed gi petis ankau helpon por ili.
La gardistaro, konsistanta el kvin personoj, kolektis ciun en la militista hospitalo, konstruita simile al fortikajo. Kelkaj maljunaj araboj, unu-du infanoj, ok-dek malsanaj legianoj kaj la malmultenombra gardistaro; ne signifas tro fortan kontaraustaron.
— Kiuj estas la atakantoj? — demandis la gardestro.
— Mi kaj fraulino Weston povas diri tion al vi — respondis la lordo trankvile, kiam li transprenis iun el la dividitaj pafiloj. — Spiono, resercata en tuta Europo, nomata Adams, krome rabmurdistoj kaj banditoj, apartenataj al li. Ni devas kalkuli minimume kvindek homojn.
— Tiam ni perdigis — diris Brandes.
— Ankau mi samopinias — respondis la lordo kviete.
Eddy Rancing vekigis je terura malbonodoro, kaj io varma, humida viandopeco konvulsiis sur lia vizago. Hieno lekadis lin.
Li side levigis timiginte. La hieno retrosaltis murmurante. Kolektinte ciun sian forton, la junulo subite elprenis sian revolveron kaj fortimigis la beston per kelkaj pafoj.
Estis infera varmego. La suno libere bruligis la senombran dezerton. Lia kapo zumis, gi terure doloris, kaj kie la bato trafis lin, sanga, sveliginta ekimozo kreskis. Li ekiris kvazau ebria, sanceligante, preskau cio mallumigis antau liaj okuloj… Li tamen trovis iom da ombro malantau nekutime alta sablomonteto. Eddy eksidis tie kaj klinis sian kapon inter siajn manplatojn.
Fino!
Gi estas sufice sablona morto. Dezerto, soifo…
Li povintus konjekti. Jam la komenco estis malbona. Amoko por trovi la diamanton… La venturo finigos ci tie…
Li spiregis fajfante. La polveroj iritis lian pulvon, lia lango svelis, liaj pufigintaj lipoj krevis, kaj lia hauto terure jukis, kiel ciu humido preskau senteble elvaporigis el lia korpo. La dutrionoj de nia korpo estas akvo” — venis en lian kapon la parkerigita frazo en la lernejo. Tiu dutrionoj da akvo rapide forvaporigas ci tie. Li kusos sekiginta en la polvo tiel, kiel la mezepokaj mumiigintaj mona§oj velkintaj pendas sur la kelmuro de antikvaj klostroj, portantaj kapoton.
La soifo estis netolerebla. Li duonfreneze ekiris en la dezerto sanceligante. La giganta, svelinta disko de la suno ardis malantauu flavaj polvovualoj, kaj subirante gi kuntusigis kun la rando de la ebenajo ce la horizonto. Giaj kupraj rebriloj strange radiis sur la griziginta horizonto, kaj kameloj kun rajdantoj marsis kapaltere sur la muta filmbendo, kiun la fatamorgano projekciis al la cielo.
Eddy stumbletante sanceligadis.
La suno estingigis malantau la plej malproksimaj sablodunoj per violkolora flagro.
Li stumblis en io kaj terenfalis. Li jam ne havis forton ekstari. Li rampis ventraltere al la nigra objekto, kiu stumbligis lin.
Valizeto! Necesujo!
Eble akvo trovigas en gi!..
Malferminte gin per tremantaj manoj, li ripetadis sensencajn vortojn kaj sovis siajn fingrojn, similaj al kurbaj krifoj en la kofreton.
La luno alvenis kun morta vitrokranio. La tremantaj fingron de Eddy elprenis glatan, sufice grandan objekton. Li faligis gin antau sin. Kiel li kusis ventraltere, ili rigardis unu la alian, el du centrimetra distanco:
Eddy Rancing kaj la „Meditanta Budho”!