soldatoj en la sanatorio. Krome kelkaj malsanaj legianoj.

— Ni facile venkos ilin. Ni iru! — kriis Gordon.

Iu arabo volis mortpafi Rancig-on, sed la doktoro ne permesis tion.

— Ne mortigu lin, infano mia — li diris bonvole, — li mortos ciel. Suficas forpreni lian kamelon. Se oni arestos ni, tiam kelkaj jaroj dependas de tiel malgrava cirkonstanco.

Ili forgalopis.

Rancing restis sur la tero kusanta, vizagalter, kun disetenditaj brakoj, kvazau li volus brakumi al si Saharon.

3

Azrim iris avane, malantau li Evelyn kaj fine de la vico la profesoro. La akvoporta kamelo estis ligita mallongsnure al lia kamelo, car precize duon metra irebla pado kondukis tra la dangera, sala marco. Ec tio timige krakadis, kaj iafoje la blanka, glueca, malvarma koto eksprucetis el la krevinta krusto. La likvajo de la shott, putranta de jarmiloj estas miasma, sufoka, abomeninda kotaco. Laudire gi restis el tiu periodo, kiam Saharo estis marfundo.

La luno brilis en la bela nokto. La shott, kvazau estus surfaco de fantomeske drivanta riverego, kun kolosaj galciplatoj, gi brilis inkandeske en la blanka prilumo, kaj gi estis pli austera, timiga vidajo pro ties forlasiteco ol la dezerto.

La kameloj kelkfoje blovegis, stamfis, kaj ili ne volis iri plu. La rompiginta saltavolo difektis iliajn hufojn, kaj la bestoj instinkte sentis, ke morto atendas ilin ci tie.

Labastono de Azrim ofte pum-bruis, la kameloj bekis kaj kalcitris…

Ankau la gorgon de Evelyn strangolis sinistra antausento.

La vento kirlis kaj brue kunportis la sekan, maldikan saltavolon, kio kovris la marcon, kiel malpeza polvo.

La profesoro diris nenion. Li vidis tion, ke la programo sangigis. Gi ja tiel estis lauprograma. Ili tuj deflankigis de la gusta direkto. Oni jam persekutas ilin. Nun jam ne estas halto gis la Ekvatoro. Kaj kiu scias, inter kiaj cirkonstancoj?

Liajn manojn kaj vizagon kovris abomeninda, mukoza, malvarma, humida salvaporo.

Baldau la gvidanta kamelo mispasis de sur la vojo, kaj gi baraktis en la disondanta akvaco kun oreltranca bleko. Ankau la kamelo de la profesoro preskau falis post gin pro la kunligita kolbrido. Felice la lordo havis sufice da animrego, kaj li ne desaltis de sur la besto, sed kliniginte dorsdirekten, li ambaumane retiris la bridon, gis Azrim venis por helpi lin, kiu trancis la strecigintan snuron kaj provis eltiri la baraktantan sargporatan kamelon el la marco. Ili tamen eltiris la beston per unuiginta forto. Dume Bannister stumblis kaj pasis en la akvacon gisgenue apud la pado.

La okuloj de Evelyn preskau petegis por pardono, kiam Bannister pene elrampis, kaj la miasma, abomeninda slimo gutegis el lia vestajo.

La profesoro mangestis, poste li diris gemante:

— Estas malfacila afero esti humanisto, fraulino Weston. Eble, iam mi cesigos gin, se tiaj vojagoj konstante ripetigos dum mallongaj intermitoj.

… Aurore ili alvenis en la oazon Mahrbuk giskole kotaj, trolacigintaj.

Nur du konstruajoj estis en la oazo. Duon etaga kabano el argilo simila al gastejo, kaj malpli proksime la blokdomo de la militista sanatorio, farbita per ruga minio. Kelkaj arabaj duaroj staris sur la cefplaco de la oazo.

Dum la teo estis kuirata, kion ili tiuj mendis, ili rapide alivestis sin. Al la profesoro tute ne ekideis razi sin, tiom li deziris la varman trinkajon.

Evelyn tuj ekstaris de ce la tablo post la matenmango.

— Nun mi tuj iros en la hospitalon por transdoni la dokumenton al la militista instanco. Bonvolu veni kun mi.

La profesoro gemis.

– Ciam iri kaj iri, neniam scii, kiam eksidi denove.

— Nun ne meditu, Sir! Cu vi venos au ne?

— Ne. Vi ne povas iri aliloken, ol en la solan konstruajon, kiu ekzistas en la oazo krom la gastejo, kaj tiu domo fakte estas militista instituto. Vi ne povas ekiri piede en la dezerton, tiel mi trankvile povas forpermesi vin sola. Cetere mi komencas kredi, ke vi vere iras sur honesta vojo. Mi ne scias kial. Eble tiu Rancing konvinkis min per la idilio de la domo en la strato Kings: mi fidas vin, fraulino Weston. Precipe tial, car mi donas en vian manon ankau mian honoron kun tiu ci koverto. Jen gi estas.

Li transdonis la valizeton.

Evelyn entuziasme rigardis sur lin.

— Dankon. Vi povas esti certa pri tio, ke mi gardos vian honoron tiel, kiel la mian.

— Kaj nun… ne koleru… Mi deziras rezi min — li diris tion timeme. Li konjektis, ke Evelyn havos pretekston. Dio scias, kial satus tiu virino, ke li kreskigu longan barbon. Kaj jen. La okuloj de Evelyn kolere ekbrilis.

— Ho, tial estas tiu granda fido! Se vi havus glatan vizagon, tiam vicerte venus kun mi. Sed tiel vi devas fidi min, car la ordo eble estas pli grava ol la honoro.

— Si kolere foriris kaj frapfermis la pordon. Tiu nauza homo nur sercu sian razilon! Ankau li devus iri en la dezerton, kie estas la necesujo! Li satintus plori pro kolero. La plej cagreniga afero tamen estas tio, ke si amas tiun teruran konservativulon.

Bannister iris supren en sian cambron. La varmiginta abodo pro la ardantaj sunradioj eligis mucidan odoron. Gajaj fiinsektoj svarmis sur la mato, kaj sennombraj musoj laute zumadis cie. La gestejmastro, kiu estis duone idioto pro la fumo de kanabo, rauke kantacis ion, kaj gi konstante estis audebla supre.

Kompatinda knabino. Si ec ne ripozas post tiel longa vojago. Kiom laca li estas malgrau tio, ke li estas viro. Bannister decidis agrablumi al Evelyn. Si goju.

Li ne razos sin!

Reveninte, si vidu sur li, ke li forpermesis sin sola ne pro sinrazado. Jes, jes! Kiel ajn abomenide estas, li havu barbostoplan vizagon la unuan fojon en sia vivo por pruvi la sincerecon sia fido. Kvankam, kiel li konis tiun knabinon, estas versajne, ke li povus kreskigi barbon gistrunkan, kiam si laudus lin pro tio,

Bannister decidis kusigi por dormi. Nur jam tial gi estas saga ideo, car oni neniam scias, per kia mesago de urga, longa vojago iu vekos lin. Nun onidire ili finis sian vojon, sed empirista scienculo povas konkludi nur lau spertoj.

Kaj la sperto montras tion, ke en simila supozo li jam ne la unuan fojon transdonis sin al sama felica iluzio, tute vane.

La profesoro do ne razis sin, sed li kusigis sur la maton por dormi.

4

Ok personoj kusis en la bela, hela cambro, nur konvaleskaj soldatoj kun bronzkolora vizago. Ili paroladis, kartludis, pipfumis. Nur unu kamarado staris aparte, dorse al la aliaj, rigardanta tra la fenestro.

Iu frapetis sur la pordo. Evelyn enpasis.

— Mi sercas sinjoron Munster — si diris kun sonoranta, klara voco.

La soldato malrapide turnigis kaj rigardis al la vizitanto. Sur lia magra, masaneca vizago sidis ia morta apatio kaj obtuzeco. La aliaj legianoj rigardis la belan virinon, starantan en la pordo kun miranta, vigla mieno. La okuloj de Munster direktigis al si kun la sama melankolia, griza trankvilo, kiel li rigardis la lignobenkon en la gardeno antau unu minuto. Gi ne estis la senesprimeco de frenezo, sed instinkta agmaniero de tia homo, kiu alkutimigis al tio, ke li nenie ceestas. Li marsas vizage al sia paseo inter la okazajoj, sen tio, ke li sciigus pri tio, kion li faras, sen tio, ke li farus ion alian, ol instinktan agon, li do kvazau senkonscie povas plenumi gin. Li respondis iom trenate kaj mallute, sed kompreneble:

— Mi estas Munster. Cu vi deziras ion?

— Mi estas sinjorino… fraulino… — subite si daurigis tiel. — Cu vi venus kun mi en la gardenon?

— Lau via deziro…

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату