Rancing, estu dirate je la honoro de la profesoro, malpli bone eltenis la vojagon, malgrau sia junago. Unuavice li divenis, ke oni ne vane nomas la kamelon la sipo de la dezerto, car gia ondanta irmaniero kauzas simptomojn, similajn al marmalsano. Krom la simptomoj, la polvo netolereble pikis liajn okulojn, kaj li ofte sentis tiel, ke li ne plu eltenos gin ec momenton.
Evelyn jam havis iom da sperto, kaj generale al virinoj pli bone toleras la klimaton en la tropiko. Tial si relative gaje galopis apud la gvidanto. La suno oblikve subiris, kaj etaj ombroj jetigis sur la povon apud la ondliniaj sablodunoj, etendigantaj en la malproksimon. Pro tio la dezerto aspektis kies grandega saktabulo kun blankaj kaj nigraj kvadratoj.
— Ni ne iros sur la kutima vojo, fraulino — diris subite Arzim, la bebera gvidanto.
— Kial?
— Alaho volis tiel, ke vi donu amuleton al mia filino, tial vi estas gardata de granda malbono, ke vi intermiksis la kofreton kaj returnigis. Tial ankau mi eksciis hejme, ke oni kolektis muzltajn malbonajn homojn hodiau vespere en Mellah. Ili bivakas ce la dezerta puto, apud la karavanvojo, kondukanta al Mahrbuk. Kaj inter ili estas iu, kiu hierau interesigis ce mi, kaj li trompe eksciis de mi, ke la fraulino deziras vojagi al Mahrbuk.
Evelyn preskau svene falis el la selo.
— Mi opinias, ke ili volis atendi vin ce la puto por mortigi kaj prirabi vin. Sed ni evitos ilin pasante tra shott. Oni nomas la grandan, salan marcon tiel, gi ne estas pli longa vojo, sed iom malbona kaj dangera. Tamen mi pensas tiel, ke gi estas pli bona ol la morto.
— Ili do trovis min! — diris Evelyn preskau plorante.
— Kiuj ili estas? — demandis la lordo.
— Kartelo de spionoj kaj rabistoj. La granda razio estis pro ili.
La lordo pensadis.
— Cu vi vere volas transdoni la koverton al kompetentulo en Mahrbuk?
— Jes.
— Cu vi staros kun trankvila konscienco antau la policon, se ni devas klarigi la aferon de la koverto?
— Kompreneble.
— Bone — kapjesis la lordo, — tiam ni faros tion, kion diktas la burga honesto: ni informos la policon, ke ili povas kapti tiun dangeran kompanion ce la dezerta puto, apud la vojo, kondukanta al Mahrbuk.
Ili mire rigardis lin.
— Se vi transdonos la koverton — klarigis la lordo, — kaj vi devas timi nenion, kial ne estu metitaj tiuj damagaj, malicaj homoj en karceron laumerite? Sinjoro Rancing cetere ne bone toleras la peripetiojn, sed mi hardigis apud fraulino Weston, mi pensas, ke estus plej guste, se la junulo reirus kaj informus la policon pri tio, kion ni eksciis.
Rancing jam tute ne problemis, precipe kiam Evelyn deklaris, ke si taksos tiun servon guste tiel valora, kvazau li sekvus sin gis la fina celo.
— Vi ne povas vojerari — diris Azrim, — ciam galopu dorse al la subiranta suno, tiam vi faros tiom da vojo gis verpero, ke vi ekvidis la Grandan Atlason, kaj vi jam havos certan direkton.
Adiauinte ilin, Rancing ambladis reen dorse al la suno en sia pitoreske sika vestajo, preskau mole kuirita…
— Reg-lak! Reg-lak!
Ili galopis fortostrece. La rebriloj de la sangoruga kaj violkolora suno grandigis la malhelajn makulojn apud la sablomontetoj, enormaj, timigaj ombroj. Malagrabla fetoro faris sufoka la polvoplenan, malfresan aeron.
La amara, metana odoro de la putranta, sala marco ondruligis ciam pli dense al ili. Bannister malbonhumore frotis sian mentonon
— Mi forgesis razi min… — li murmuris, sed poste li kaptis rigardon de Evelyn, kaj li tuj eksilentis.
Ho, la necesujo estas tie! Li fiksis gin inter la du ledaj saketoj de la akvoporta kamelo! Kiam ili elvenos en la oazon, okazu kio ajn, li iros en sian cambron por razi sin. Dio mia! Donu, ke li havu duon milimetran barbon dum unu tago!
Evelyn forte tenis sian kofreton en sia mano, gi estis kun si sur la kamelo.
La dezerto, kie tiom da polvigintaj ostoj de homoj, mortigitaj per sanga vengo flugas kune kun la delikataj sableroj, infektis Evelyn-on per la ideo de la praa revengo.
Si decidis likvidi la necesujon.
Jes! Si arangos difinitive la longdauran, kavaliran aferon. Englutu gin la vent-movata sablo de Saharo kun la sapo, broso, sekura razilo, la tutan, malican, mokan kaj impertinentan kompleton.
Otelo povis stelumi tiel al Desdemona, kiel Evelyn proksimigis inside kaj lerta al la kamelo, kiam la profesoro kaj la gvidanto antauengalopis. Kaj la trancilo de la embuskmurdistino jam ekbrilis, la streciganta rimeno ekgemis sub la klingo. Unu tranco… Ankorau alia… Estis apenau audebla brueto, kiel la insolenta objekto falis en la molan polvon kun estingiganta, dolora klako pro la malespere kunfrapigintaj tualetajoj, poste la malgranda karavano ciam pli rapide malproksimigis de tie…
La ciam pli grandnombre arigintaj kunvojagantoj tiel okupis la lordon, ke li rimarkis nenion, Evelyn rerigardis. Nur si povis vidi tiun etan, senmovan makulon en la malproksimo…
La necesujo restis tie en la dezerto. Kaj en gi estis la „Meditanta Budho”, kaj en la Budho la juvelstono, valoranta unu milionon da pundoj.
Rancing klopodis reiri rapide galopante. Estis infera varmego, liaj okuloj inflamis, lia ciu korpoparto doloris, li sentis nauzon kaj havis kapturnigon, kaj nur tial li restis en la selo, ke li pensis pri la tempoj, pasigitaj en Mugli am See.
Tamen en Saharo relative multe pli bonaj estas la cirkonstancoj… Cu onklo Arturo jam frenezigis, au li mortigis sin? Ciuokaze li devintus vidi, kio sekvis post la geedziga festo. La rideton de la demisiita orienta ministro versajne nur tio faris eltenebla, ke li sentis la diamanton en sia proksimo. Poste sia ekscelenco Yakihasu, Eddy tiel nomis en si la plurfoje fiancinigitan filinon de Wollishoff, certe si retirigias el sia fraulina cambro en la dormejon kun mallevitaj okuloj kaj kun sia admirinde larga rideto.
Kaj tiam! Ho! Onklo Arturo sercakiris la statuon!
Li stelumis kun gi en la plej malproksiman angulon de la parko. Singarde evitante la fenestrojn de la keletago, kie Viktoria, la edzino de cefgardenisto Kratochwill, eventuale li pasigas tempon kun sinjoro Maxl, la poeto de Vilhelmo Tell, certe ili diskutas pri dramatrugiaj demandoj. Kaj fine… fine li batetas la „Meditantan Budhon al la rando de la fontano en la lumo de poslampo.
Budho disfalas, tondilo, fingringo, fadeno, disruligas el la ceramika kaseto. Onklo Arturo sercas… sercas kaj sercas kaj…
Eddy Rancing ektremetis.
Dio mia, kiel bela estas tiu Saharo!
Gi ja estas relativeco. Okulinflamo kaj varmo sesdek celsisusgrada, kiel agrabla tempopasigo, kompare kun geedzigo.
La suno subiris. Stelplena, bela Afrika nokto kovris la dezerton…
Deka capitro