— Precipe tial — senkulpigis sin la lordo antau Rancing, — car la noktosurtuto estis tiel okulfrapa, ke mi devis sidi malantauen, en la profundon de la auto…
— Sed nun jam tio finigis. Viaj malkomfortaj vojagoj, kiuj vi faris pro mi, cesis.
— Fraulino Weston… vi jam tiomfoje diris gin… Lau mia opinio, ni ciuj estas en la mano de Dio…
— Nu, mi tuj pruvos, ke vi restos ci tie en absoluta paco, kaj vi neniam plu estos genata.
„Kiel bela virino si estas — pensis Bannister, — nur neniam oni scias, kiam si farigas furioza uragano.”
— Mi revenis tial, car ni intermiksis niajn valizetojn. Mi reportis vian abomenindan necesujon, mi nur apenau enrigardis gin, kaj mi tuj fermis tiun sanktejon de via vivo. Jen gi estas, Sir, prenu — si jetis la necesujon al li tiel, ke la razilo kun la aluno ekdancis en la ventro de Budho. — Kaj redonu mian kofreton. Tiam mi tuj foriros kun Eddy, kaj ni neniam plu genos vin.
— Cu estas familiara karakterizajo en la strato Kings, ke la najbaroj uzas la baptonomon de unu la alia, kio en Anglio estas kutimo generale nur inter parencoj au inter tre bonaj amikoj…
Tiam la profesoro iris al la kameno kaj deprenis la valizeton.
— Gi ja estas mia kofreto… Cu vi ne eraras, fraulino Weston? — kaj li malfermis ties fermoplaton per instinkta movo.
Tri koloj rigidigis sub la kapoj, turnigantaj al la valizeto, tri busoj gape malfermigis, kaj tri batantaj koroj haltis por momento.
La orangkolora koverto, sigelita per kvin naciaj blazonoj kusis supre en la kofreto.
Fine Evelyn iris al la valizeto kun decidaj pasoj. Sed Bannister fermis gin kaj metis sian manon sur la fermoplaton, kiel ia pigra, grandega leono por emfazi sian proprieton, metinte siajn ungegojn sur viandopecon, kion gi mangos nur poste, tamen ne estas proponinde, ke kiu ajn tusu tion.
— Bonvolu doni al mi… mian kofreton — diris la knabino nervoze.
— Kompreneble vi povas ricevi la kofreton, sed la koverton, bedaurinde, mi ne povas transdoni. Gis nun la afero statis tiel, ke mi negletis tion, pri kio mi devis sciigi. Sed nun, bedaurinde, temas pri tio, ke la koverto trandonigus unue al vi, poste al viaj komisiitoj pere de miaj manoj. Tiuokaze mi estus samtiel spiono, kiel ekzemple Mata Hari…
Evelyn pensadis. Tio certas, ke la profesoro partoprenis la aferon nur pasive gis nun. Sed, se li nun transdonus la koverton al si, tiel lorodo Bannister farigus samranga komplico! Serioza kandidato de Nobel-premio, la mondfama scienculo, kaj kio estus ec pli gena cirkonstanco, ke li estas malesperige ekzeplodona gentlemano.
— Vi certe komprenas, fraulino Weston, ke vi deziras neeblajon de konservativa scienculo, kiam vi petas tiun koverton transpreni el miaj manoj. Sed mi promesas tion, ke mo donas al vi vojon de eskapo, kaj nur poste mi transdonos la dokumenton al la instanco.
Rancing ludis per la kolo de la viskiobotelo tiel, kvazau li atendus nur la konsenton de la knabino, ke li batu la profesoron je la kapo per gi, fininte tiel la tutan genan diskuton. Sed Evelyn ne instigis li fari tion.
Si pensadis. Bannister maltrankvile atentis sin. Fine la knabino reveme ekparolis jene al la lordo:
— Cu estus tro lacige por vi fari longan vojagon, rajdante sur kamelo?
— Mi sciis… — respondis la profesoro malesperiginte.
La unua malpligranda ventosturmo de la ciklono krocigis al liaj nervoj. Gi venas! La okuloj de la diino de tempestoj jam brilas pro la planado, jam kirligas la nekonsideritaj, konfuzaj pensoj en sia cerbo, kaj cio estas vana, la ciklono de lia sorto kaptos la mondfaman, sed sendefendan esploriston de la dormomalsano.
— Cu vi volas transdoni la koverton al la instanco?
— Jes. Sed ne rajdante sur kamelo. Nur piedirante. Car iom da tempo mi malsanece malinklinas uzi veturilojn, mi ne scias, cu vi aprecas tion…
— Se vi volas fari tion en Maroko, tiam ni iru kuine al la policejo. Sed mi ne scias, cu humanista animo de vere angala sinjoro povas nei helpon, kiam temas pri sendefenda virino kaj pri la honoro de senkulpe torturita homo.
— Tiurajte vi jam kuntrenis min en vesperfesta, poste en nokta vestajo tra duono da Europo.
— Nun temas nur pri proksima oazo.
— Nun. Sed ekirinte, facile evidentigos, ke ni ne povos halti gis Cape Townig, malgrau via plej bona volo. Sendepende de tio, ke la kamelo ne estas auto, kaj se giaj kelkaj partoj deigos, ni restos en la dezerto.
— Ne mokadu! Venu en la oazon Mahrbuk kun ni, lau via bontrovo, akompanate de forta eskorto. Gi estas nur du taga rajdado sur kamelo. Vi povas havi la dokumenton ce vi, kaj vi devas doni tion el via mano nur tiam, se vi konvinkigis pri tio, ke gi estos transdonita al la plej kompetanta persono. Se vi ne faros tion, la heredajon de malrica familio, la honoron de senkulpe suferanta homo, kaj la tutan inferan lukton, kion mi faris gis nun, vi oferos simple pro egoista komforto.
La funelo de la ciklono jam levis kaj tiris lin kaj sentis, ke lia rezisto malpliigas.
— Cu vi povas motivi cion ci? Cu per pruvajoj?
— Rrilate la gravajn partojn mi estas atestanto — diris Eddy.
— Mi tuj rakontos la ceterajojn. Unuavice tamas pri tio…
— Atendu! — interrompis la profesoro. — Diru nenion. Mi volas gardi mian neinformitecon rilate la aferon. Post la okazajoj, pri kio skribis la jurnaloj, mi timas, ke mi malpli multe povas esti je via dispono, se vi infomos min. Ci-momente mia rolo en la afero estas la jena: post kiam vi transdonis al mi la koverton, kun tiu peto, ke mi transdonu gin al la instanco ne ci tie, sed en la oazo Mahrbuk, mi plenumos vian deziron. Mi pensas, ke estos pli bone konsenti pri tio, kaj mi nun ne scias pri la afero. Tiel mia konscienco certagrade estos trankvila. Vi provizis min per tiom da fatala potenco, je mia plej granda bedauro, ke mi ne kuragas kontraudiri, Sed mi avertas vin, ke la regiono de Belga Kongo sekvas trans Saharo, kaj mi sekvos vin tien nek pro via heredajo, nek pro la honoro de miaj homfratoj, nek pro tiu kauzo, ke vi estas persekutata! Mi ne iros trans Saharon!
Evelyn rigardis sur lin malgaje.
— Cu vi estas certa pri tio, Sir?
La deciditeco de la profesoro sanceligis.
— Ciuokaze… vi devus tre motivi tion…. — li diris malcete, — sed se mi tamen irus, ni supozu, al Kongolando, neniokaze trans Cape Town-on… au… Nu, bone, ni iru!..
… La profesoro sidis tiel moroze sur la kamelo, kvazau li gvidus pun-ekspedicion. Ec malpli bone efikis lian humoron, ke diversaj pikantaj kaj pincantaj vermoj, grupe ekskursantaj sur la korpo de la besto, avide komencis ekzameni lian sangon, kiel aro da esploristoj de dormomalsano. Li sidis sur la kamelo, balancante sian kapon lau la ritmo de la irmaniero de la besto kaj amare konstatis, ke li denove iras kaj suferas pro lia humanismo por lahonoro de aliaj homoj. Kvankam la situacio estis multe pli simpla.
Li sekvis belan virinon iom pozeme, sed obeante al la eterna lego de gravito, sen ciu celo kaj senco, en Sharo. Nur tial, car li estis lordo kaj scienculo, li do konsideris tiun procedon pli komplika kaj malpli humiliga, sed kio efektive neniom diferncis de anima subigiteco de amanta merceristo.
— Reg-lak! Reg-lak!
La ekgalopanta kamelo subite retroklinis sian kapon, kaj gi batis brusten lian lordan moston, ke li tusadis dum minutoj.
— Reg-lak! Reg-lak!
Li faligis teren siajn okulvitrojn. Tio tute ne genis lin. Li ec ne haltis por levi gin. Li jam perdis multe pli ekveturinte de Parizo.
Car la kamelo plurfoje batis lin je la brusto, li sidis en la selo kun rekta dorso, tiel li denove sentis sin forta kaj respektoplena.
— Reg-lak! Reg-lak!