— Kelkajn jarojn mi estas la najbaro de fraulino Weston. Si vivas kun sia patrino en granda malriceco, si estas honesta, laborema virino, kiu versajne miksigis en tiun teruran aferon senkulpa.

Tio estis tute nova por la lordo. Cu si tamen ne estas spionino?

— Cio ci estas tre bela — li diris fine, — sed mi ne havas ec konjekton, kie si estas la fraulino, mi povas aserti nur tion, ke si neniam plu revenos ci tien.

Eddy ridetis moke.

— Mi estas certa pri tio, ke fraulino Weston revenos. Gis tiam mi ne foriros de tie ci.

— Car mi ne deziras pasigi miajn restontajn jarojn en via senpera societo, mi devas…

— Cu iri al la polico? All right. Gi signifas cent mil frankojn por mi, versajne malliberejon por vi.

Malliberejo!

La lordo inerte falis en la braksegon. Jen la fato. Li povintus konjekti, ke oni malliberigos lin pro tiu virino.

— Mi ne volas geni vin, sinjoro, mi nur petas, ke toleru mian ceeston.

— Kion fari? Mi estos forta. Bonvolu sidigi!

— Dankon.

Eddy eksidis, kaj li tuj miksis viskion por si el la botelo, staranta sur la tablo, poste li ekparolis per legera, babilema voco:

— Cu vi vere edzigis al fraulino Weston?

— Ne. Kiel pli malfrue evidentigis, mi nur defendis sin. Oni konstante persekutis la kompatindulinon, kaj tiam si uzis tiun procedon, ke si vekis min kaj ekdormis. Gi montrigis tauga gis nun. Cu vi ne estas komplico de fraulino Weston?

— Mi ripetas, ke fraulino Weston estas konservativa, burga virino!

— Kompera kun tio, si havas sufice aventurplenan vivmanieron.

— Si sercas sian rajtan heredajon.

— Mi scias tion. Kaj honoron de sinjoro. Se gi interesas vin, estu trankvila, ke ni multe faris gis nun en ambau aferoj. Cu vi vere volas resti ce mi de nun?

— Jes. Sed ne longe. Mi havas la sanktan konvinkigon, ke Evelyn baldau estos ci tie.

— Sajnas, ke vi estas angla Nostradamus. Mi rimarkas, ke estas historia fakto, ke ankau tiu eminenta homo kelkfoje eraris.

— Mi ne eraras. Mi elmeritos vian rekonon per mia antaudiro.

— Sed mi devas pagi tiun auguron iom kare — respondis Bannister malgaje.

— Ne gravas. Se mi estas Nostradamus, sentu vin Katarina Medici, kaj faru seriozajn oferojn al mia auguro.

— Sinjoro! Mi donas mian vorton, ke mi diris la veron. Vi povas nomi min ruza, insolenta fripono, se Evelyn Weston denove revenos ci tien.

— Sir — respondis Rancing gemante, — mi diras al vi, esprimante mian altestimon, ke vi estas ruza, insolenta fripono.

Evelyn Weston staris en la pordo.

5

Ili galopis kelkajn horojn en la dezerto. Oriente aperis multaj polvigantaj rokegoj kaj torsoj, falintaj unu sur la alian, restajoj de malnova urbo el la tempo de la romia konkero. La kamizolo de Evelyn sirigis. Si volis tuj kudri gin, por ke tio ne sirigu plu. La virino malfermis la nigran valizeton.

— Sankta Dio, kie estas la koverto?

Vistuko estis supre de la kofreto. Deksre vestaobroso, maldekstre sapo.

Gi povas esti nur la necesujo de la lordo! Sia malnova, morta malamiko.

Ili intermiksis la valizetojn. La orangkolora koverto nun estas ce la lordo. Kion fari?

Si devas returnigi! Bannister estas en morta dangero. Kio okazos, se li sensuspekte malfermos la necesujon antau aliaj, kaj li trovos la koverton? Versajne li transdonos gin al la polico.

Ho, kiel volonte si estus jetinta teren la valizeton, en kiu versajne trovigas ankau la abomeninda razilkompleto. Sed nun si devas reporti kaj redoni gin, se si volas repeti la sian de li.

— Azrim! Ni returnigu! Rapide! Ni revenos!

6

… Evelyn staris ce la sojlo. Sed si ne povis ekparoli pro la nova surprizo. Kial estas Eddy Rancing ci tie? Kia konfuza, konsterniga, fantasta historio komencas elformigi? Evelyn sentis tiel, ke si vertigas, kvazau si estus trinkinta likvoron.

— Sinjoro Rancing!

— Fraulino Weston — ridetis Eddy, — mi estas felica revidi vin.

La lordo ne kuragis ekparoli. Lia surprizo farigis iom post iom timego. La subita apero de la knabino signifis malproksiman fulmotondron por li. En la plena kalmo si staris denove ci tie kun sia sirokosimila, sinistra, rezoluta mistero, por ke si elsiru ec la radikojn de lia trankvilo, kuregante, rompante, frakasante kaj fine per unu akordo denove malaperinte.

La alarmsirenoj eksonis en lalordo!

La ciklono!

Certas, ke rabistoj atendas sin ie, kaj si tuj forte persistos, ke ili faru longan, malkomfortan vojagon kune. Tial li rapide plenigis siajn posojn per cigaredoj kaj prenis varman, kotonan kolsirmilon el la sranko. Pro certeco.

— Kiel… kiel vi venis ci tien? — demandis Evelyn de Rancing.

— Cu li mem sciu tion? — meditis la profesoro malgaje. — Nur tio estas mirinda, ke mi ankorau estas ci tie. Kien ni vojagos? — li turnis sin al Evelyn kun iom da maltrankvilo.

— Ci foje mi ne kuntrenos vin al malkomforta vojago, Sir.

— La profeto parolu per via buso. Mi jam perdis mian kredon pri tiuj mirakloj.

— Se vi permesas, mi akompanos vin — interrompis Eddy.

La profesoro jetis nervozan, flankrrigardon al li.

— Mi gojas — li turnis sin al Evelyn, — ke la kunteno inter la najbaroj estas tiel nekutime forta ce vi en la strato Kings.

La knabino esplore rigardis la vizagon de la profesoro por momento. Dio mia! Cu eble li estas jaluza?

— Esprimu vin pli klare, sinjoro Rancing. Kion vi deziras de mi?

— Mi volonte helpos vin. Mi sentas tiel, ke ci-momente vi bezonas komplezon de viro. Vi pli rapide akiros vian heredajon kun mia helpo.

— Cetere de kie vi scias pri mia heredajo?

— Fraulino Weston, via malrespekto trafu min: mi subauskultis.

— Cu nun? Nun, kiam vi jam scias cion, sciu, ke oni persekutas min, sciu, ke mi sercas valoregan juvelon, cu vi nun cantagos min?

— Cu mi estu sincera? Mi pensis guste pri tio. Sed iel mi ne povas fari gin. Mi nun sentas min tiel, fraulino Weston, kvazau mi estus malbone edukita bubo, antau tre aga instruistino. Mi opinias, ke mi estimas vin, kaj tiu sento jam malbonigis multe da decidoj en la momento de la agado. Mi satus finludi tiun hazardan ludon, sed mi ne cantagos vin. Se vi rifuzos min, mi foriros.

— Al la polico — diris Evelyn ironie, — denunci min.

— Fraulino Weston! — li respondis memkonscie, sed rugiginte, kaj nun nur videbligis efektive, kiel granda infano estas Eddy Rancing, la geniulo — vi estas maljusta rilalte min. Mi povintus fari tion gis nun. Mi estas facilanima homo, mi satas la monon, sed nun mi volis akiri la heredajon tial, ke mi povu stari kun gi antau vin kaj peti vian manon.

Evelyn ekridis.

— En ordo, Eddy. Vi neniam seriozigos. Vi estas fantasta, fola homo. Nu bone, akompanu min. Vere mi estis tre sola gis nun… neniu staris apud mi.

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату