Bannister, poste si sidis sur la selon de la genuanta kamelo. Arzim, la berbera gvidanto audigis strangan, akran, elgorgan sonon, kiam la kamelo ekstaris, Evelyn unue sentis la du ritmajn movojn tiel, ke si falos el la selo nazaltere, poste si kredis, ke si falos dorsaltere, fine sia pozicio farigis stabila en timiga alteco.
— Reg-lak! Reg-lak!
La kameloj ekgalopis.
Antau duon tago ekiris multe pli granda karavano sur la sama vojo. Tridek elektitaj araboj, veraj perloj el Mellah, gvidataj de Adams kaj Gordon, la du estroj, kiuj farigis tre bonaj amikoj.
Ili alvenis el Liono per luita aviadilo.
Ili ciuj tuj komencis serci la knabinon, dividinte la urbon je sektoroj inter si. Ili lasis Ranier-on en la halo de la hotelo Mammunia kiel kunliganton, kie la blankhara rabmurdisto baldau amikigis kun la direktoro de masinfabriko el Europo, kaj post nelonge ili sakludis.
Joko, la rondbarba havis bonsancon en la sercado. Li opiniis tiel, ke la knabino sercas soldaton, si do supozeble vizitos la urban komandejon, tial li staris kasrigardante en la proksimo de la fortikajo Gueliz. De tie li spursekvis Evelin-on, gis la virino luis cambron en la hotelo Parizo, por ripozi.
Poste li revenis al la berbera gvidanto, kun kiu li vidis la knabinon paroli. Nun li devas pridemandi lin, kien deziras Evelyn Weston vojagi?
— Salem — salutis la rondbarbulo.
— Bon jour — resalutis la arabo.
— Mi volas fari longan vojagon en Saharo, mi devas tuj ekvoji, kaj mi bezonas konfidindan gvidanton.
— Mi bedauras, sinjoro — li respondis, — iu dungis min por kvin tagoj.
Dirinte tion, venis en lian kapon la angla virino, kaj li ridetante rigardis la vizagrugigintan, felican infanon, ludantan per la „amuleto”.
— Eble… — diris Joko, — vi povus kunigi la pasagerojn. Mi deziras vojagi al Ain-Sefra, kaj se vi iros tien…
La gvidanto respondis sensuspekte:
— Ni ekvojos alidirekten. En la oazon Mahrbuk.
— Domage. Salem aleikum.
— Au revoir.
La rondbarbulo eksciis, kion li volis. La knabino planas vojagi al la oazo Mahrbuk, do estas versajne, ke la vundita „Munster” tovigas tie. Nun jam li devis informi nur Rainer-on, dum li revenos en la hotelon, tiu homo kunvoku la komplicojn, kiuj regule informigas telefone. Post unu horo ili interkonsiligos.
— Simpla afero — opiniis Adams. Ni rajdos antauen ec hodiau. — Li fingre montris sur la geografian karton. — Kiam Evelyn Weston ekvojos aurore, ni jam estos ce tiu puto, kaj ni atendos sin ci tie. Forpreninte la koverton de si, ni sercos Munster-on en la oazo.
— Kia estas la publika sekureco en la oazo Mahrbuk? — interrompis d-ro Cournier per basa, dormema, aristokrata voco, kaj li malrapide tamburis sur la tablo per siaj grandaj, lentugaj, blankaj fingroj. — Mi pensas pri tiu situacio, se ni ne povus konvinki la soldaton per milda persvado.
— Ciuokaze ni varbu ci tie tridek-kvardek arabojn — diris la rondbarbulo. En la Quartier Reserve mi havas drinkejmastron, kiu estas mia malnova, bona amiko, li helpos nin. Dum dezerta entrepreno facile povas okazi surprizo. Prefere superflua singardemo, ol risko.
Baldau Corned-Beef konatigis kun oficiro, de kiu li eksciis, ke la publika sekureco, menciita de la doktoro, estas sufice bona en la oazo Mahrbuk. Gendarmaro kaj milico ne estas tie, en la malgranda militista sanatrorio la malmultenombra gardistaro zorgas pri la ordo, kiun nenio rompis en la sensignifa oazo de memoreblaj tempoj.
— Mi pensas — konstatis Adams posttagmeze, — ke ni povas ekiri post unu horo. Ni zorgis pri cio.
— Ne tute — diris Rainer. — Ni devas kunporti teon en kelkaj termoboteloj. Gi estas bona kontrau la varmego.
Neniu respondis al li.
„Mi pensas pri Vi, Sinjoro kun dankema koro en la momento de la ekiro. Dio benu vin pro via boneco, car vi neniam plu vidos min, mi esperas, ke post iom da tempo vi forgesos, kiom da problemo kauzis al vi la malfelica Evelyn Weston.”
Li rigardis super la letero al la parko. Ia granda pezo premis lian bruston. Sajnas, ke malgrau la genaj cirkonstancoj, li dangere alkutimigis al tiu ventkapa, mallertamana, sed tre kara knabino, kun siaj ciama timego, kurego kaj subita kolero kontrau sia plej granda malamiko, la necesujo. Eta blonda ciklono. Si kirlas, renversas cion cirkau si, si kuregas en mortan dangeron kun la kapo antauen, kaj dume si tute ne estas kuraga, nur senpripensa…
Ciuokaze la disigo utilas tiom, ke ekde nun li povas kviete ekdormi, kaj lia trankvilo ne renversigos ciupase pro Evelyn Weston.
— Bonan tagon. Mi sercas fraulinon Evelyn Weston
La lordo konsternigis. Mi povus diri ec tion, ke li iomete svenis.
Ce la pordo staris belvizaga junulo, portanta lakitajn suojn, blankan kuloton, en la mano kun grandega korkocapelo, li do havis tropikan vestajon, videblan sur sonfilmoj, kiujn portas nur partroprenantoj de favorprezaj vojagoj. En Abbazio au en Venecio estas ciutaga spektaklo vidi tiajn homojn, kiuj portas oran brakhorlogon kaj ledajn strumpojn, sed en la tropiko ili estas iom okulfrapaj kaj konstante vekas ridon inter la indigenoj kaj burga logantaro tiuj turistoj, vestigantaj lau la lasta modo de Saharo, kiuj provizinte sin per vestajo, zorgeme preparas sin por la varmofrapo.
— Al kiu… mi havas la honoron… — balbutacis la lordo, konjektante malbonon.
— Mi nomigas Eddy Rancing. Cu vi estas lordo Bannister?
— Mi pensas… Jes… Kial?
— Mi sercas fraulinon Evelyn Weston. Mi satus paroli kun si.
Lia lorda mosto heziteme cirkaurigardis, kvazau li jus estus demetinta ien la fraulinon, nur nun li ne memoras jam, kien?… Poste li ekkonsciigis.
Li rektigis.
— Mi ne komprenas, sinjoro Rancing, kion vi deziras?
— Mi klare diris. Mi sercas fraulinon Evelyn Weston. Lastfoje si estis fotita en via societo, sinjoro.
La lordo denove kurbigis, kvazau malkuragiginte. Eddy elprenis foton el sia poso.
— Mi opinias, ke tiu bildo estas autentika. Car mi eksciis, ke via lorda mosto alvenis kun tiu virino, videbla sur la foto, kiel via edzino, mi do pensas, ke mi informigas gustaloke: kie mi trovas fraulinon Evelyn Weston.
— Cu vi estas detektivo? — demandis la profesoro kun angoro de sinkasanta posostelisto.
— Ne. Mi estas malnova konato de fraulino Evelyn. Kelkajn jarojn mi logas en sia najbareco, en domo de strato Kings.
— Mi ne kredas, ke vi sekvis sin en Afrikon nur pro la bona najbara kontakto — rimarkis la profesoro malbonhumore.
— Ne. Mi satus paroli kun la fraulino pro negoco.
— Por kiu lando vi spionas?
— Cu mi? Por Laponio.
— Sinjoro! Cu vi venis tial en Afrikon pseudovestite, kiel §orkantisto de operdomo, por ke vi diru malbonajn sercojn?
— Gi estas almenau tiel bona serco, kiel via demando Mylord.
— Car la jurnaloj skribis tion…