komencigi sufice frue por la jurnalo, kaj se vi jam konfidis al mia bontrovo, sinjoro, la invinton, mia honoro malpermesas atendigi vin. Au mi genas vin?
Vane, la gazetaro estas gazetaro. Ankau Bannister sciis tion.
Plej volonte li estus trancinta la jurnalistoj je pecoj, plej volonte li estus malbeninta sin mem pro sia gentileco, kiam sur la aerodromo li konfidis al la bontrovo de Holler la viziton, kaj anstataue li devis sajnigi, kvazau li gojus.
Cu tiu jurnalistaco konjektas ion?
Kompreneble nun jam li devis veturigi ankau Evelyn-on en sian vilaon, pro la sajno. La knabino klopodis helpi lin.
— Mi tuj iros en la urbon. Mi havas gravan farendajon.
— Ankau mi rapide finos la viziton, kaj mi felice ciceronos vin, se vi permesas, sinjorino Bannister.
„Kial ne surveturas tiun homon tramo dum lia infanago? — pensis la profesoro, poste li lautvoce ekparolis:
— Unuavice nun ni luncos.
— Gi estos bone — respondis Evelyn malgaje, — mi estas malsata…
Car la profesoro sciis bone, ke la knabino estas masata kaj laca. Tial li ne volis, ke si nur simple elautigu sur la strato. Sed kial li ne volis? Jam estus urgege fugi el la proksimo de Evelyn Weston, al kies kapo oni anoncis premion. Vive au morte!
Kaj nun li veturigas sin. Vivan, Malsatan.
La domo de la profesoro staris en la eleganta vilaokvartalo Gueliz. La grandegaj, abundkreskaj bedoj, la belegaj palmoj palmyra faris preskau nevidebla la konstruajon, troviganta en la fono.
La atmosfero estis iome prema dum la lunco, kvankam Holler mangis multe kaj kelkfoje li bone ridis pri siaj rakontoj. La mangejo, kvazau ili absolute ne estus en Afriko, similis al vera cambro en Londono. Ec kameno staris fone. Evelyn iom malgaje rigardadis cion, palpadis la pregtapison, levis ceramikan pastistinon de sur la kameno kaj konstatis en si mem, ke estos tre malagrable foriri de tie ci.
Si tute ne rimarkis, kiam la profesoro kaj la jurnalisto iris el la mangejo en la laboratorion. Evelyn nur nun sentis, ke si apenau dormis dum dudek kvar horoj. Profunda fotelo logis sin, sed la knabino ekregis sin. Surmetinte sian capelon, si silente, malgaje, trarapidis la parkon kaj fermis la kradan pordon malantau si.
Nun kie komenci la sercadon? Si veturigis sin per taksio sur la monteton, kie staras la fortikajo Gueliz. Oni estis gentilaj ce la urba komandejo. Cu malsana legiano? Munster… Bonvolu diri, pro kiu afero vi sercas lin?… Familia… Hm… Legianoj malofte havas familiajn aferojn, sed tiu Munster eble estas escepto. Bonvolu interesigi en la garnizona hospitalo.
Garnizona hospitalo.
Momente li ne estas en la hospitalo. Antau nelonge oni flegis lin ci tie. Kie li estas nun? Ni ne povas doni informojn pri militistaj aferoj sen la permeso de la urba komandejo. Cu vi venis de tie? Bonvolu do reiri kaj turni vin rekte al la komandanto de la rezerva kontoro de la bataliono en la administrejo de la dua kompanio.
Reen en Gueliz-on.
— Mi bedauras, sinjoriono — diris la postenanto, — pasis la oficiala akceptohoro, sed cetere la administrejo de la rezerva komandejo de la bataliono nur tiam donas informon pri la postenigo de la personaro, se en Oran la centra regiment-komandejo de la milita cefkomendejo aparte ordonas, al kio estas bezonata la aprobo de la gubernio. Tio estas cio, la ceteraj jam iras plate kaj glate, se vi havas iom da bonsanco kaj bonajn kontaktojn.
Si sukcesis fari tiom gis la unua horo posttagmeze. Si ec ne rimarkis pro zorgopremateco, ke rondbarbulo sekvis sin dum la tuta tempo.
Si malesperiginte staris denove en la Interna urbo. Kien iri? Al kiu turnu sin malforta virino, kiun cetere sercas ankau la polico, vive au morte. Subite konata voco audigis malantau si:
— Mi kisas viajn manojn, Mylady! Cu mi povas esti via cicerono? Li estis redaktoro Holler. Nur li mankis al si!
— Bonan… bonan tagon… Cu vi jam finis la viziton ce mia edzo? — si tuj rugigis. „Ce nua edti.” Si farigis bona trompistino.
— Mi sukcesis sufice rapide fini mian vizitadon. La lordo ciumaniere volis restigi min, sed mi ne longe povas toleri la aeron en fermita cambro. Vi aspektas tre laca. Cu vi trinkus teon kun mi, sinjorino Bannister? Mi estus vere felica.
— Dankon… — Si estis tiel malforta kaj laca, ke si akceptis la proponon. Si petos konsilon de la redaktoro. Si ja konas neniun…
— La profesoro faris mirindan laboron… — tro laudante parolis Holler dum teo-trinkado. — Mi vidis lian bacilo-kulturon, je mia vorto, gi aspaktas sub la mikroskopo tiel, kiel belega merino-safaro sur la fresa Alpa pastejo. Kia bacilo-kulturo! Mi ne komprenas la profesoron. Lau mia opinio li devus ekstermi tiujn bestiojn, anstatau kulturi ilin. Nu, sed redaktoro ne devas estis sperta pri medicinaj aferoj. Gravas, ke lia lorda mosto estas populara, kaj ciufoje, kiam mi skribas lian teorion en la dimanca suplemento pri la dormomalsano, alvenas multe da gratuloj al mi.
— Mi kutimas eltondi tiujn artikolojn — diris Evelyn kun iom da ruzo. Tiu aserto mirinde efikis Holler-on.
— Cu vere? — respondis Holler rugiginte. Vi felicigas min. Lordo Bannister iafoje estas malkontenta pri miaj artikoloj. Li problemas pri ciuj bagateloj. Antau nelonge li serioze riprocis min, car lau li dormomalsano au malario ne estas egalaj. Sed fine ja mi ne estas kuracisto, ke mi konu tiajn sensignifajn detalojn pri la temo. Gravas, ke oni parolis pri la dimanca artikolo dum tagoj, kaj tuj poste fondigis la etindustria asicio kontau la dormomalsano, kaj mi farigis ties vicprezidanto! Ni elektis lian lordan moston gia honora prezidanto, kaj ni decidis sendi en Hindion grandan vekhorlog-ekspedajon por helpi la suferantojn de la dormomalsano. Tio estas grava afero. La rezulto, ke la socio fine organizigas kontrau la dormomalsano, dank’ al miaj artikoloj, kaj nun estas akcesore, ke lau la sinjoro profesoro estas malguste skribi tion, ke advokato el Bermudoj, suferanta de dormomalsano, ekdormis en la tago de sia nuptofesto, kaj li vekigis nur la 50 jaran jubilean geedzigfeston. Fine ja mi ne estas kuracisto.
— Henry estas iom severa rilate la sciencajn demandojn.
— Gi certe estas familia proprajo.
— Jes. Generale la familio Bannister estas konservativa.
— Cu la familio Bannister? Ja ekzistas nur unu Bannister…
— Mi komprenas tiel… nome, se Henry ne havas gefratojn.
Holler miris.
— Gis nun mi sciis tiel, ke li havas pli da gefratoj…
Kion li volas? Unue ne estas alia Bannister, poste li havas pli da gefratoj… Fine si faros ion malbonan.
— Mi devas konstati — diris Evelyn kurage, — ke sinjoro redaktoro ne bone estas informita pri niaj familiaj aferoj.
— Cu mi?! Mi estas vera leksikono pri anglaj nobeloj. Ekzemple Bannister! La onklo de via altestimata edzo ricevis lordan rangon de sia regina mosto kiel plej superan rekonon pro sia heroa sinteno, rilate la taksonomion de la varmsangaj mamuloj de la oligoceno. Li estis la unua lordo Bannister. La plej aga filo ricevas la lordan rangon kaj al gi apartenantan nomon Bannister. La dua lorod Bannister estis la onklo de via edzo, car la patrino de via edzo naskigis kiel filino, tiel si ne povis heredi la rangon kaj nomon Bannister. Tiu lordo Bannister, sinjoro Dealing, la publike estimata fabrikisto de seka pasto, mortis anktau ok jaroj, li ne havis infanon, kaj via altestimata edzo, sinjoro Henry, tiam heredis la rangon kaj nomon Bannister. Kiel vi vidas, angal redaktoro konas la nobelajn familiojn. Nun, se la sorto beninte vian geedzecon donacos al vi infanon… Nu!.. Interese, ke hodiau ciu misglutas ce vi dum parolado. Lasu sekigi tion, ne postrestos makulo…
Evelyn malfacile rekonsciigis el sia tusado.
— Vi vere bone konas la historion de nia familio.
— Vidu, Mylady, gi estas bela afero herediginte la rangon. Iu venas en la mondon, havante ciutagan burgan nomon, kaj suficas iom da bonsanco, malproksima parenco mortas sen infano, kaj la simpla angla scienculo ricevas ne nur belegan rangon, sed ankau belegan, novan nomon kun la lordeco.
— Sed nun ni jam pagu, sinjoro Holler. Mi ankorau havas iom da ferendajo. Mi esperas, ke mi sukcesos