La asociiginta Senkompata Kompanio Adams-Gordon, kiel la kolosa, dika kuracisto nomis sian bandon, li bivakis kun tridek arabaj murdistoj jam dudek kvar horojn inter la misevoluintaj palmoj de la dezerta puto.
Ili jam ciuj estis en la tropiko, escepte Rainer-on, sed li zorgeme ekipis sin pro bone elteni la dezertan vojagon. Duono dekduo da paperkapakjoj bruis sur lia kamelo. Li provizis sin per tre multaj objektoj antau la ekiro. Li acetis ciuspecajn preventajn, defendajn kaj korpoflegajn rimedojn, de aspirino tra kontrauverma pulvoro, gis sel-moliga oleo. Li havis verdajn okulvitrojn kaj portis sunombrelon super sia kapo, tiel li sidis sur la kamelo.
Apenau ili haltis por bivaki, li smiris sin per io kontrau moskitoj, kaj tia fetoro estis sentebla en Sharo, ke la membroj de la karavano starigis siajn tendojn pli malproksime, kaj la kameloj, ligitaj longsnure, furioze tiregis la kolbridojn.
Post unu horo pluraj homoj kunmetis siajn tendojn kaj starigis ilin ec pli malproksime. Sed Rainer ne zorgis pri tio. De kie scius tiel malinteligentuloj, ke ili povas kapti malarion, flavan febron kaj dormomasanon de moskitoj? Doktoron Coournier interesis, kia kontrau-moskita rimedo havas tiel teruran odoron. Li rigardis la botelon, fermitan per guma stopilo, kusanta apud Rainer. Jen tio estis skribita sur gia etikedo:
KAMEL-GRASO
Smiru la difektitan hufon abunde, kaj izolu la beston por ke la penetranta odoro de la smirajo ne malbonigu la aeron de la stalo.
ONI DEVAS FLEGI LA HUFOJN!
Mi opinias — diris Adams al la bagnano, — estus pli bone ne eksperimenti pri tiu Brandes-Munster, sed sturmi la oazon kun niaj tridek homoj, kaj ni konfesigos lin pri Budho.
— Nur nenio intervenu — rimarkis la kuracisto.
— Vi jam denove parolas kiel alarmbirdo! — murmuris Corned-Beef, kiu ne demetis sian smokingon ec en la dezerto, kaj li portis verdan rubandon cirkau sia korkocapelo.
— Vi intermiksas la antauvidon kun la pesimismo — respondis la diplomita intriganto riproce per sia mola, muzikanta voco, kiu ne estis polulara inter la „kolegoj” pro sia aristokrata orgojlo. — Lau mia opinio okazis iom da problemo, sensignifa problemo, sed lozigo de unu sraubo ofte kauzas paneon ankau ce la plej giganta masino. — Li ventumis sin per silka naztuko, car la vento blovis el la direkto de Rainer, kaj narkotiga ondo de fetoro inundis ilin. — Tiu problemo, lau mi, estas la rondbarbo de nia cetere altestimata kolego Joko.
— Bonvolu ne provoki min, apelaciante je miaj haroj — grumble ekkriis Joko.
— Nono — trankviligis lin la alia, — nun ne kondutu ofendigeme. Temas pri nia komuna intereso.
— Eblas — respondis la rondbarbulo minace, — sed konsideru mian barbon, kiel la kubuton de Akilo…
— Akilo havis kalkanon, sinjoro — diris la doktoro instrue.
— Se mi estus kuracisto — replikis la alia kun gal-amara rimarko, — ankau mi pli bone konus la membrojn de la homa korpo.
— Miaj estimataj amikoj, fermu vian buson, au parolu la kuracisto, kie li vidas la problemon! — mansigne silentigis ilin Adams.
— Nu, mi pensas — diris Courner, — ke ni implikigis en iometan kontraudirajon. Sinjoro Joko hierau interesigis pri fraulino Weston ce la gvidanto sub la prekesto de karavano, ekveturonta al Ain-Sefra. Poste vi iris kun sinjoro Gordon varbi arabojn al la atako kontrau la oazo Mahrbuk. Tiel… hm, homo kun karakteriza eksterajo implikigis en kontaudirajon… evidentigis, ke li deziras vojagi ne al Ain-Sefra, sed en la oazon Mahrbuk.
— Gi eblas — aprobis Gordon, — sed ne estas versajne, ke iu rimarkis tion.
— Tial mi komparis tiun malgrandan problemon kun sraubeto.
… Sekvan tagon vespere ili komencis malpacienci. La viktimoj jam devintus alveni ci tien.
Ili sendis kelkajn arabojn por patroli. La banditoj volis ekscii, cu ili estas survoje? Se ili ankorau ne proksimigas, tiam okazis problemo.
Estis tre varme, ciu lasis sola Rainer-on, kiel leprulon, sed ankau el dudek metra distanco ili havis kapturnon pro la neeltenebla odoro de la smirajo. Tiu rimedo ne damagis nur al la moskitoj, car ili konstante invadis la okulvitrulon preskau tutkorpe, pikinte lin gissange.
— Ni vidis iliajn spurojn. Versajne ili estis tiuj. La karavano turnigis al oriento. Tre malbona vojo kundukas tien, tra la shott. Neniu uzas gin.
— Ni ekiros! — kriis Adams ekscitite.
Ili kunmetis la tendojn dum minutoj. Rainer enposigis sian krucenigmon, surnazigis siajn malhelajn okulvitrojn kaj strecis la sunombrelon super sia kapo. Li aspekti tiel, kiel iu el la Tri Magoj.
La kamelo rapide galibis, kiel eble ili povis. Aurore moviganta punkto aperis en la malproksimo.
— Pasagero!
— Ni atendos lin! — diris Gordon, kaj ili kasigis malantau grandega sablomonteto.
— Li venas lau la spruoj de la malaperintaj vojagantoj — rimarkis la arabo. — Li vidis ilin, au li estas iu el ili.
La pasagero sensuspekte proksimigis al la grandega monteto sur sia laca kamelo.
Neatendite grupo da homoj cirkauis Rancing-on. Malalte dikulo estis ilia gvidanto.
— De kie vi venas?
Eddy tuj konjektis, kiuj ili estas… La rabistoj!
— Mi volis iri en Mahrbuk, sed mi returnigis. Miaj okuloj doloras.
— Cu vi ne renkontigis kun virino, kiu vojagas en societo de unu au pluraj akompanantoj?
— Ne.
Gordon ridis.
— Vi do apartenas al ili! Car la demando estis kaptilo. La spuroj kondukas en tiun direkton, de kie vi nevis. Vi do devintus renkonti ilin. Se vi neas gin, tiam vi havas ian kauzon.
— Antauen… Eble ni atingos ilin!.. — kriis Corned Beef.
— Forigi tiun ulon!
Rancing sentis teruran, akran doloron en sia kranio, kaj oraj fajreroj aperis antau liaj okuloj por momento, poste li falis ien.
Iu batis lin je la kapo.
Corned-Beef kaj Joko fulmrapide trasercis lin. Ranier diris el la selo:
— Rigardu, cu li havas benzinon, mia automata fajrilo sekigis. — Kaj li surmetis sian nezumon por kontroli la havajon de la viktimo dum la traserco.
— Estas tiel, kiel mi diris — ekparolis la kuracisto per velura voco. — Ili eksciis, ke ni varvis homojn. La rondbarbo de Joko estas tre okulfrapa…
— Sinjoro, mi lastfoje avertas vin, lasu mian barbon el la afero — diris Joko gal-amare. — Vi estas almenau tiel rimarkinda fenomeno, per viaj enormaj kopomezuroj kaj per via servistin-revemiga voco.
— Vi devus preni bromon — respondis la kuracisto.
— Sinjoroj! — interrompis arabo. — Nun jam certas, ke ili iris sur la vojo, kondukanta tra la shott. Gi estas malbona kaj dangera, sed Azrim bone konas tion. Se posttagmeze ili turnigis tien, ni jam ne atingos ilin, car ili jam estos en Mahrbuk morgau posttegmeze, sed ni nur nokte.
– Cu estas permesate fari al la rabistoj ciuspecan fiajon? — eksplodis Rainer kolere.
— Kiom da logantoj vivas en Mahrbuk?
— Kelkaj araboj, kun virinoj kaj infanoj resume ili estas tridek personoj. La gardistaro konsistas el kvin