Li sekvis sin kun egalritmaj, dignoplenaj pasoj.

Evelyn sentis tiel, ke iu mane kunpremas sian koron, pulmon kaj laringon. Si tiel bedauris Brandes-on, ke si preskau forgesis sian kalvarion. Tiu homo estis entombigita heroo de finita dramo. Lia animo ne malklarigis, nur rigidigis. Li vegetis en tiu stato de sajna morto de ekzisto, el kio la frenezo estas la savo. Kion diri al li? Kiel komenci?

Ili estis en duopo sur la korto.

— Sinjoro, mi scias, kiu vi estas. Vi originale nomigis sinjoro Brandes, kaj vi estis leutenanto.

— Cu vere? — demandis Brandes, sen ciu scivolemo, kvazau gentile. Evelyn preskau ekploris.

— Mi konas vian tragedion. Pli bone, ol vi.

— Cu vere? — Kiam iu frapas la saman klavon dufoje sur la fortepiano unu post la alia.

Unuavice sciu, ke via juna frato estas senkulpa.

Kio gi estas? Unu ektremo. Nun li tamen reagis… Liaj du brovoj formas severan delton ce la naz-radiko.

— Bonvolu diri, kiu vi estas?

— Iu, kiu scias la veron en via afero kaj venis por redoni vian honoron. Ankau via juna frato estas same senkulpa, kiel vi. Via bofrato Wilmington estis la kulpulo.

Kaj si rakontis cion, de fraulino Ardfern, kiu inside delogis lian junan fraton, gis la adiaua letero, kiun Wilmington uzis, post la stelo de la geografia karto. La soldato eksidis. Li malcerte palpetendis sian manon al sia flanko, kvazau lia saniganta vundo lancinus.

— Jes — li ekparolis reveme, — versajne gi okazis tiel… Mi ne scias, de kie vi akiris la indikojn, sed mi kredas tion al vi. Sed neniu kredus tion al mi, kaj gi jam ne gravas… kredu tion…

— Bonvolu diri, se vi redonos la malaperintan geografian karton, sendifektan, sigelitan, cu gi rehabilitus vin?

— Farulino, oni jam longe sendis tiun geografian karton ien, kie gi tre multe valoras, la sigeloj jam certe estas rompitaj, kaj oni legis gin.

— Bonvolu respondi mian demandon: kio okazus, se atestanto pruvus tiun historion kaj redonus la koverton kun sendifektaj sigeloj?

— Nu tiam… tiam — vigleco aperis en liaj okuloj, kaj liaj vangoj rugigis, — tiam ne nur mia senkulpeco estus pruvita, se mi farus tian servon…

— Jen gi estas…

… Evelyn transdonis la koverton. Brandes rigardis, rigardis gin, lia vizago rugigis, liaj okuloj komencis brili, sed tute strange, vigle… Baldau tiu brilo apartigis kaj falis sur lian kamizolon.

— Kiu vi estas?… — li demandis rauke, kaj la koverto tremetis en lia mano.

— Mi estas Evelyn Weston. Mi valors cent mil frankojn vive au morte.

Si transdonis la jurnalon, kiu estis en sia valizeto apud la koverto.

Kiam Brandes tralegis la jurnalon, li longe pensadis.

— Mi ne scias, kial vi portis mian honoron al mi. Tial, kion vi faris…

— Ankau vi povus fari ion por mi. Mi sercas kaseton, sur kiu estas malgranda ceramika ornamstatuo, kiu figuras Budhon. Vi acetis gin antau dekkvin jaroj de la firmao Longson kaj Noerh.

— Budho… jes… Atendu, mi memoras!.. Mi acetis gin por mia frato kiel Kristnaskan donacon. Ho, jes! Emajlita kaseto, sur gi kun Budho-statuo! Li satas tiujn ornamobjektojn.

— Kiu estas via frato?

— Lordo Bannister… He!.. kaporalo… akvon! La fraulino svenis!.. Rapide!

5

Vesperigis, kiam Evelyn kaj la soldato elvenis en la gastejon. La gastejmastro, duon idiota pro la fumado de kanabo kauris ce la enirejo, kaj li konstante kantacis tiun saman tri kaj duonon da sonoj. Ili eksciis de li, ke lia lorda mosto ankorau ne malsuprenvenis el sia cambro.

Ili supreniris. Evelyn retenis Brandes-on ce la pordo:

— Estus bone, se mi informus lin per kelkaj vortoj.

Si frapetis. Nericevinte respondon, si iomete malfermis la pordon kaj enrigardis. Lia lorda mosto kusis sur la mato tute vestite kaj profunde dormis inter la petolemaj insektoj. Li aspektis iom elcerpiginta.

Evelyn tusis lin, sed la profesoro ne vekigis.

Si forte skuis lin. La lordo timiginte malfermis siajn okulojn. Li tuj estis klarvida pri sia situacio. Li ne miris. Li malgaje levigis.

— Cu ni vojagos? — li demandis kaj ekiris al la fenestro. — Cu eskalo estas?

— Ni vojagos nenien!

— Cu ni devas kasigi? — li demandis nuancon pli malgaje, sed sen ciu kontraustaro

— Mylord — diris Evelyn kun nekutima emocio, kion la lordo klarigis tiel, ke lia barbostopla mentono impresas sin tiom. — Vi havos agrablan revidon…

— Mi sciis! Holler estas ci tie! — li terurigadis…

— Jen estas homo, kiu delonge sirigis de vi… — La vizago de la lordo iomete malserenigis kaj esplorrigardis la knabinon. Homo, kiun vi tre amas. Li estas identa kun tiu, kies honoron ni kunportis ci tien inter tiom da morta dangero…

Si malfermis la pordon, kaj Brandes enpasis en la cambron.

Tiajo okazas nur en malnovaj teatrajoj, tiam oni komencas furiozan analizadon por malkovri la sekreton: cu ili maldormas au songas, cu gi estas vera au ne? Tiuj homoj ne faras ion similan. Ili ne sciigas kriegante unu al la alia: „mia fracjo! frato mia! — car tiu fakto jam evidentigis dum ilia frua junago. Senvorte interbrakumiginte, ili longe premis la manon de unu la alia kaj diris nenion. Ili tute ne povintus fari tiajon.

Nur poste, multe pli poste ili havis animforton ekparoli.

Lordo Bannister, kiel unuenaskito herdis de sia onklo la rangon kaj la lordan titolon, kiu distingas lin de la aliaj familianoj. Lau la anglaj legoj, la lordo povis havi la nomon, donacitan nur fare de la rego, ci-okaze „lordon Bannister”, kaj li perdis sian familian nomon, kiun li ne rajtas uzi plu. Tiel Evelyn ec konjekton ne havis pri tio, ke si suriris la sipon kun la frato de la sercita leutenanto. Ke la nomo Bannister estas nur donacita „lorda nomo” de Henry Brandes. Kaj pro la rezervema konduto de la lordo neniam venis okazo, ke la knabino sicere povu rakonti cion. Au lastfoje en Maroko, kiam la koverto estis en la mano de lordo Bannister, preskau okazis sincereco, sed la profesoro pripensis sin en la lasta momento, kaj li ne volis „miksigi en la aferon”.

— Kion vi faros nun? — li demandis sian fracjon. — Ec momenton vi ne povas toleri plu sur vi la akuzon de patrujperfido kaj malhonoro!

— Mi raportos la okazajon kiel legiano al la cefkomandejo en Maroko. Car tiu geografia karto estas komuna intereso de Anglio kaj Franciom mi esperas, ke oni traktos la aferon evitante ciun oficialan vojon.

— Fraulino Weston… — turnis sin la profesoro konfuzite al la knabino kaj li frotis sian babostoplan mentonon… — mi nun… mi devas nun…

Evelyn respondis malvarmkondute:

— Sir, vi nun povas kompreni, ke iafoje mi molestis vin vere pro la honoro de homo. Mi bedauras tion, car fine ja la vivo de gentlemano ne estas traira domo.

Brandes esplore rigardis ilin. Li ankorau neniam vidis sian fraton tiel neflegata kaj moroza, kiel ci-momente, kiam li kolere murmuras ion nekompreneblan kun mallevitaj okuloj.

— Jes ja — diris Brandes subite, — fraulino Weston sercas ian malnovan, familian juvelon…

— Kvazau mi estus audinta tion… murmuris lia lorda mosto kaj ektremetis.

— Estus bezonata tiu malgranda kaseto, sur kiu sidas Budho-statueto — daurigis Brandes. Mi acetis gin donace por via nomtago, se vi memoras…

— Kial vi ne diris tion? — kriis la lordo entuziasme. La kaseto kun la statuo kiam ajn estas je via dispono, fraulino Weston.

— Estus plej bone — ekparolis Evelyn ekscitite, — telegrafi al mia patrino, kaj vi informus la personaron en via Londona logejo, ke ili transdonu la „Meditantan Budhon” al mia patrino.

— Estas superflue — mangestis lia lorda mosto ridetante, — la malgranda Budho estas kun ni…

La sango de Evelyn pulsegis en sia torako kaj malantau sia tempio.

— Kie?

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату