Capitro I. Sur la montoj de Arizono

Mi estas nun tre maljuna viro: guste kiomaga mi ne scias. Eble mi estas centjara, eble pli: sed mi ne povas diri, neniam mi maljunigis kiel aliaj homoj, kaj nenian infanagon mi memoras. Lau mia memoro ciam mi estis viro — viro proksimume tridekjara. Mi aspektas nun, kiel mi aspektis antau pli ol kvardek jaroj, kaj tamen mi sentas, ke ne ciam mi povos vivi, ke en iu tago mi mortos lau la vera morto, kiun sekvas nenia revivigo.

Mi ne scias, kial mi timas la morton, mi, kiu dufoje mortis kaj ankorau vivas: tamen mi sentas pri gi saman timegon kiel vi, kiu neniam mortis; kaj versajne pro tiu timego pri morto mi estas tiel konvinkita pri mia mortonteco.

Kaj pro tiu konvinko mi decidis skribi la historion pri la interesaj periodoj de mia vivo kaj de mia morto. Mi ne povas klarigi la fenomenojn; mi povas nur ci tie skribi, per vortoj de ordinara aventuristo, kronikon pri la strangaj okazajoj, kiujn mi travivis dum la dek jaroj, kiam mia morta korpo kusis netrovita en kaverno de Arizono.

Neniam mi rakontis pri tio, kaj neniu homo vidos ci manuskripton gis post kiam mi iros al la eterneco. Mi scias, ke ordinara homa menso ne kredas, se gi ne komprenas, tial mi ne intencas esti piloriata de la publiko, de la pastroj kaj de la prespotenculoj, kaj montrata kiel kolosa mensoganto, kiam mi ja diras nur simplajn verojn, kiujn iam la scienco konstatos. Eble la ideoj lernitaj sur Marso, kaj la scio, kiun mi povas kroniki ci tie, helpos al pli frua kompreno pri la misteroj de nia fratina planedo: misteroj viaj, ne plu misteraj por mi.

Mia nomo estas Johano Carter; oni pli bone konas min kiel Kapitanon Jack Carter el Virginio. Je la fino de la usona interna milito mi trovis min posedanto de kelkcentmil dolaroj (Konfederaciaj) kaj rango de kavaleria kapitano en armeo ne plu ekzistanta. Sen mastro, sen mono; kaj mia sola vivrimedo, la militado, ne plu bezonata.

Mi decidis haki vojon sudokcidenten kaj rebonigi mian sorton, sercante oron.

Dum preskau unu jaro mi esploris kun alia Konfederacia oficiro, Kapitano James K. Powell el Richmond. Ni estis tre bonsancaj; en la vintro de 1865, post multaj severaj travivajoj, ni trovis rimarkindan kvarcan vejnon, pli rican ol ni kuragis ec imagi. Powell, mina ingeniero lau eduko, diris, ke ni malkasis mineralon de valoro superanta unu milionon da dolaroj.

Car nia ilaro estis ege kruda, ni decidis, ke unu el ni devas reiri al civilizo, aceti la necesan masinaron kaj reveni kun sufice da laboristoj por bone ekspluati la minon. Powell bone konis la regionon, kiel ankau la mekanikajn bezonajojn, kaj ni decidis, ke plej bone li faros la vojagon. Ni konsentis, ke prefere mi gardu nian pretendon al la terpeco, okaze de la ebleco, ne tre granda, ke iu alia esploristo pretendacos gin.

Je la tria de marto, 1866, Powell kaj mi pakis liajn mangajojn sur du el niaj cevaloj, kaj adiauinte min li ekiris sian vojon malsupren sur la montdeklivo al la valo, trans kiu iris la unua etapo de lia vojago. La mateno de lia foriro estis bela, kiel kutime en Arizono. Mi povis vidi lin kaj liajn bestojn trovantaj sian vojon al la valo, kaj tiel dum la tuta mateno mi foje videtis ilin. Mia lasta rigardo estis je proksimume la tria posttagmeze, kiam li eniris la ombron de la montaro aliflanke de la valo.

Post eble duonhoro mi hazarde rigardis trans la valon, kaj kun surprizo rimarkis tri etajn punktojn en preskau sama loko, kie lastfoje mi vidis mian amikon kaj liajn du sargbestojn. Mi ne kutimas turmenti min senkauze, sed ju pli mi penis konvinki min, ke cio bonas ce Powell, kaj ke la tri punktoj estas antilopoj au sovagaj cevaloj, des malpli mi povis serenigi min.

Post kiam ni venis en la regionon, ni vidis neniun malamikan indianon, kaj tial igis ege sengardemaj, kaj kutimis priridi rakontojn pri la granda nombro da tiaj stelistoj kaj iliaj mortigaj moroj kaj torturaj kutimoj al kaptitoj.

Powell, mi sciis, estas bone armita, kaj sperta batalanto kontrau indianoj; sed ankau mi estis vivinta kaj batalinta dum multaj jaroj inter la Sioua raso de indianoj en la nordo, kaj mi sciis, ke li havos nur etan forton kontrau aro da sekvantoj tiaj. Fine mi ne plu povis toleri la necertecon, kaj armante min per du revolveroj kaj karabeno, mi fiksis al mi du zonojn da kartocoj kaj surcevale eksekvis la vojon prenitan matene de Powell.

Tuj kiam mi atingis ebenan teron, mi plirapidigis mian cevalon, kaj tiel dauris gis krepusko, kiam mi trovis la lokon, kie aliaj postsignoj aligis al tiu de Powell.

Ciuj tri estis postsignoj de sensuaj cevaletoj, kaj la cevaletoj estis galopintaj.

Mi sekvis rapide, gis mallumigis, kiam mi devis atendi la lunlevigon: do mi havis tempon por konsideri la sagecon au malsagecon de mia postsekvo. Eble estis, ke mi estis imaginta al mi neeblajn dangerojn, kvazau timema domedzino, kaj ke kiam mi atingos al Powell, li donos bonan priridon donace pro mia klopodo. Sed mi ne estas tipo trosentema, kaj la devosento ciam dum la vivo estis por mi ia fetico; kio eble klarigas la honorojn ricevitajn de tri respublikoj, kaj la amikecon de potenca imperiestro, en kies servo mia glavo ofte estis sangruga.

Cirkau la naua horo la luno sufice brilis, kaj mi povis ekiri lau la spuroj sufice rapide sur mia cevalo. Je noktomezo

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×