Antauparolo al la leganto

Donante al vi en libra formo la strangan manuskripton de Kapitano Carter, mi kredas, ke kelkaj vortoj pri tiu rimarkinda persono interesos vin.

Mia unua memoro pri Kapitano Carter rilatas al kelkaj monatoj, kiam li vivis ce mia patro en la stato Virginio, iom antau la interna milito de 1861–65. Mi estis knabo kvinjara, sed mi bone memoras la altan, malblondan, glatvizagan, atletan viron, kiun mi nomis Onklo Jocjo. Li sajnis ciam ridanta; kaj li partoprenis la sportojn de la infanoj kun sama plenkora kunuleco, kiun li montris en la ludoj farataj de samaguloj; kaj foje li sidis tutan horon, distrante mian avinon per rakontoj pri sia stranga, sovaga vivo en ciuj mondopartoj. Ni ciuj amis lin, ankau niaj negraj sklavoj. Lia konduto estis ciel gentlemana, kaj lia kapablo pri cevalrajdado elvokis la admiron de ciu.

Kiam la milito eksplodis, li forlasis nin, kaj dum dek kvin jaroj mi ne vidis lin. Lia reveno okazis senaverte, kaj tio multe surprizis min, ke li sajne neniel sangigis au plia gigis. En ceesto de aliaj li montrigis la sama bonkora feliculo, kiun ni antaue konis, sed kiam li kredis sin sola, mi ofte vidis lin sidanta dum horoj, rigardanta en la spacon kun vizagesprimo melankolia; kaj ofte li tiel sidis dum la noktoj, rigardante al la cielo — al kio, tion mi sciis nur post multaj jaroj, kiam mi legis lian manuskripton.

Li diris al ni, ke li estis esploranta pri oro kaj argento en la stato Arizono de post la milito: kaj la multa mono, kiun li havis tiam, montris, kiel li sukcesis. Pri la detaloj de sia vivo dum tiu periodo li estis tre kasema, preskau nenion diranta.

Li restis ce ni dum unu jaro, poste iris al Novjorko, kie li acetis etan logejon apud la rivero Hudson. Mi ofte faris vizitojn al li, dum komercaj vojagoj kun mia patro, kaj dum unu el miaj lastaj vizitoj al lia bela dometo, dum la vintro de 1885, mi observis lin tre okupata de verkado — verkado, mi nun komprenas, de la ci kuna manuskrip to.

En tiu tempo li informis min, ke okaze de sia morto li volas nomi min por prizorgi liajn aferojn, kaj li donis al mi slosilon al iu fako de la gardosranko staranta en lia legocambro, dirante, ke tie mi trovos lian testamenton kaj iujn instrukciojn, kies fidelan plenumon mi devis promesi al li.

Ofte, kiam mi nokte iris al mia cambro, mi vidis lin de la fenestro, staranta en la lunlumo ce la bordo de la rivero Hudson, liaj brakoj levitaj al la cielo kvazau petege. Mi supozis tiam, ke li pregas, kvankam mi neniam antaue kredis lin religia viro lau ortodoksa koncepto.

Subite, kelkajn monatojn post mia lasta vizito al li, mi kredas je la unua de marto 1886, mi ricevis telegramon de li petantan mian tujan alvenon. Ciam mi estis lia preferato en mia familio, do mi rapidis plenumi lian peton.

Mi atingis la etan stacidomon, unu mejlon de lia hejmo, matene de la kvara de marto, kaj kiam mi petis veturigiston venigi min al la hejmo de Kapitano Carter, li respondis, ke se mi estas amiko de la Kapitano, li devas doni al mi malbonan novajon: guste en tiu mateno, baldau post tagigo, oni trovis la Kapitanon morta.

Ial, la informo neniel surprizis min, sed mi kiel eble plej rapidis al lia hejmo, por ke mi prizorgu lian korpon kaj liajn aferojn.

Mi trovis la biengardiston, kiu estis trovinta lin, cirkauata de la loka policestro kaj pluraj urbanoj en lia eta legocambro. La biengardisto rakontis la malmultajn detalojn pri sia trovo de la korpo, kiu, lau lia diro, estis ankorau varma, kiam li trovis gin. Gi kusis, li diris, plene sternita en la nego, kun la brakoj etenditaj al la rivero, kaj kiam li montris al mi la lokon, mi tuj konstatis, ke guste tiu estas la loko, kie mi vidis lin en tiuj noktoj, kiam liaj brakoj estis etendataj al la cielo.

Tute mankis sur la korpo signoj de perforto, kaj, kun la helpo de loka kuracisto, la mortenketanoj baldau faris decidon, ke la morto okazis nature pro kormalsano.

Poste, sola en lia legocambro, mi malfermis la gardosrankon kaj eltiris la enhavon de la fako en kiu, lau lia diro, mi trovos miajn instrukciojn. Kelkloke ili ja montri gis strangaj, sed mi sekvis ilin ciujn, laueble fidele kaj detale.

Li instrukciis, ke mi translogigu lian korpon al la stato Virginio, sen balzamigo, kaj ke mi kusigu lin en senkovrilan cerkon, en tombon, kiun li jam estis konstruiginta, kaj kiu, mi poste trovis, estas bone ventolata. La instrukcioj akcentis, ke mi devas persone prizorgi cion guste kiel li petis, se necese tute sekrete.

Sian posedajon li testamentis tiel, ke dum dudek kvin jaroj mi ricevu la tutan renton, poste la kapitalo igu tute mia. Liaj pluaj instrukcioj rilatis tiun ci manuskripton, kiun mi tenu sigelita kaj nelegita dum dek unu jaroj: kaj mi ne publikigu gin gis dudek unu jaroj post lia morto.

Stranga afero pri la tombo, kie ankorau kusas lia kadavro, estas tio, ke la granda pordo estas ekipita de unu sola, granda, orplatita risorta seruro, malfermebla nur de interne.

Via tre sincere, Edgar Rice Burroughs

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×