tamen nenio malbona okazis al mi, kaj ke la bruetoj nepre devenis el tute naturaj kaj sendangeraj kauzoj — eble la formo de la kaverno estas tia, ke ia venteto tiel kauzis en gi tiajn sonojn.
Mi decidis esplori, sed unue levis la kapon por plenigi la pulmojn je la pura, vigliga aero de la montoj. Malsupre etendigis la bela kanjona rokaro kaj la kaktoplena ebenajo, kiun la lunlumo tordis al mirakla, sorca belo.
Malmultaj okcidentaj mirindajoj estas tiel inspiraj, kiel la belajoj de panoramo en Arizono: la foraj argentaj montoj, la strangaj lumoj kaj ombroj de la valoj, la groteskaj detaloj de la rigidaj sed belaj kaktoj, kune ili formas bildon sorcan — oni sentas kvazau oni rigardas mortintan kaj forgesitan mondon, malsimilan al ajna loko sur nia tero.
Dum mi tiel meditis, mi turnis mian rigardon for de la tero, al la cielo, kie la multega stelaro formis taugan baldakenon por la mirindajoj de la tera sceno. Mian atenton baldau kaptis granda ruga stelo apud la horizonto.
Dum mi rigardis gin, mi sentis superregan sorcon — gi estis Marso, la milita dio, kaj por mi, militeca viro, gi ciam havis plej grandan allogon. Dum mi rigardis gin en tiu nokto, gi sajnis voki min de trans la neimagebla spaco, allogante min, kiel magnetstono allogas fereron.
La sorcon mi ne povis rezisti: mi fermis la okulojn, etendis la manojn al la dio de mia satata profesio, kaj sentis min tirata tra la vasteco de la spaco. Dum unu momento estis ega malvarmo kaj kompleta mallumo.
Capitro III. Mia alveno sur Marso
Mi malfermis la okulojn al stranga pejzago. Mi sciis, ke mi estas sur Marso: ne dum ec momento mi dubis pri tio. Mi ne dormis, ne necesis, ke mi pincu min: mia interna konscio informis min tiel klare, ke mi estas sur Marso, kiel via normala menso informas vin, ke vi estas sur Tero. Vi ne pridemandas vian fakton: mi ne pridemandis mian fakton.
Mi trovis min sternita sur bedo de flava, muskosimila vegetajaro, etendiganta cirkau mi en ciu direkto je senfinaj mejloj. Sajnis, ke mi kusas en profunda, ronda baseno, cirkau kies ekstera rando mi povas vidi malaltajn montojn.
Estis tagmeze. La suno plene brilis sur min, kaj gia varmo intense trafis mian nudan korpon. Tie kaj tie ci elstaris kvarcenhavaj rokoj, kiuj briletis en la sunlumo; kaj je kelkcent metroj maldekstre videblis malalta, cirkaumurita enfermajo, alta iom pli ol unu metron. Akvon mi ne povis vidi, kaj car mi sentis ioman soifon, mi decidis esplori.
Ekstarante subite, mi ricevis mian unuan Marsan surprizon, car la peno, kiu sur Tero rezultigus starantan pozicion, sur Marso saltigis min en la Marsan aeron je proksimume tri metroj. Mi tamen falis sur la grundon sen granda skuo. Nun la rezulto de miaj pasoj montrigis ege groteska. Mi trovis, ke necesas tute nove lerni pasi, car la muskola peno, kiu sur Tero bone irigis min, sur Marso faris el mi plej strangan klaunon. Miaj muskoloj, plene agorditaj al la gravito de Tero, tute trompis min, kiam mi provis lukti kontrau la malpli forta gravito kaj malpli alta aerpremo de Marso.
Farinte tamen la decidon esplori la malaltan konstruajon, kiu estis la sola videbla signo de logado, mi elpensis la ideon provi reiron al la fundamenta principo de irado, rampado. En tio mi sufice sukcesis, kaj post kelkaj momentoj atingis la malaltan muron de la enfermajo.
Sajne ne estis fenestroj au pordoj en la plej apuda muro, do, car la muro estis tiel malalta, mi singardeme restarigis, kaj trans gi rigardis al afero pli stranga, ol iam mi vidis.
La tegmento de la enfermajo konsistis el vitro, dika je dek centimetroj, kaj sub gi trovigis kelkcent grandaj ovoj, tute rondformaj kaj blankaj kiel nego. Ili estis preskau ciuj samgrandaj, preskau unu metro lau diametro.
Kvin au ses jam elkovigis, kaj la groteskajoj, kiuj sidis palpebrumantaj en la sunlumo, preskau dubigis min pri mia mensa sano. Ili sajnis konsisti nur el kapajo, iliaj korpoj estis etaj, kun longaj koloj kaj ses kruroj; pli guste, mi poste trovis, oni dirus kun du kruroj, du brakoj, kaj du mezaj membroj uzeblaj lauvole kiel brakoj au kiel kruroj. Iliaj okuloj estis ce la flankoj de la kapo, iom super la centro, kaj tiel elstaris, ke ili povis rigardi antauen au malantauen, kaj ankau sendepende unu de la alia, tiel ke la strangaj bestoj povis rigardi lau ajna direkto, au samtempe lau du direktoj, sen turni la kapon.
La oreloj, iom super la okuloj kaj pli proksimaj unu al la alia, estis malgrandaj tassimilaj antenoj, kaj la nazoj estis vertikalaj fendetoj en la centroj de la vizagoj. Sur la flavverdaj korpoj tute mankis haroj. Mi poste lernis, ke la korpoj de la plenkreskuloj estas pli malpale verdaj, kaj la viroj pli malpalaj ol la virinoj. Plue, la plenkreskulaj kapoj estas malpli eksterproporciaj ol tiuj de la novnaskitoj.
La iriso de la okuloj estas sangruga, kiel ce albinoj, kaj la pupilo malpala. Tre blankaj estas la okulgloboj kaj la kurbaj dentegoj; ci lastaj suprenkurbigas kaj, pintformaj, havas vere timigan aspekton.
Tiajn detalojn mi nur poste povis noti, car en la momento