same nuda kiel mi, krom siaj ornamajoj surkapaj kaj surbrustaj.
Je dudek metroj for de mi, li malligis grandan metalan brakumon, kaj, tenante gin al mi sur manplato, alparolis min en klara, sonora voco, sed en lingvo, ne necesas diri, por mi tute nekomprenebla. Poste li haltis, kvazau li atendis mian respondon, levante siajn antensimilajn orelojn, kaj elstarigante siajn strangajn okulojn al mi. La silento baldau igis gena, do mi decidis riski iom da parolo miaflanke, des pli, car mi divenis, ke li faras pacproponojn. Certe, sur la tero, la forjeto de armiloj kaj la retirigo de militistoj signifus pacan intencon, do, kial ne same sur Marso? Metante manon al la koro, mi profunde riverencis al la Marsano, kaj klarigis, ke malgrau mia nekompreno de lia lingvo, liaj gestoj kaj sinteno klare parolis por la paco kaj amikeco, kiuj guste estis ankau en mia koro.
Kompreneble, tuta mia parolo estis por li galimatio, sed bone li komprenis mian postan faron.
Etendante manon al li, mi alproksimigis al li kaj prenis la brakumon de lia manplato, metis gin cirkau mia brako supre de la kubuto, ridetis al li, kaj staris atendante.
Lia larga buso respondis ankau per rideto, kaj kunigante unu el siaj mezaj brakoj kun mia, li gvidis min reen al sia rajdbesto. Samtempe li antauengestis siajn kamaradojn. Ili ekiris al ni kurege, sed li per nova gesto malrapidigis ilin. Evidente li kredis, ke se oni denove timigos min, mi saltos tute for el la regiono! Li diris kelkajn vortojn al ili, gestis al mi, ke mi rajdu post unu el ili, kaj poste eksidis sur sia propra besto. Iu el la aro elmetis kelkajn manojn kaj levis min al loko post si sur la glata dorso de sia besto. Laueble mi tenis min tie per la rimenoj, kiuj ligis liajn ornamajojn kaj armilojn.
Tiam la tuta kavalkado turnis sin kaj galopis for, cele al la malproksima montaro.
Capitro IV. Malliberigito
Post dudek kilometroj mi rimarkis subitan altigon de la tero. Ni estis atingontaj (lau mia posta scio) la randon de unu el la longaj mortintaj maroj de Marso: mia jusa renkonto kun la Marsanoj okazis en la malsupro.
Baldau ni atingis la montaron, kaj trairinte mallargan kanjonon venis al valo, ce kies fino estis platajo, sur kiu videbligis grandega urbo. Tien ni galopis, enirante per vojo sajne ruina, kiu kondukis el la urbo, sed nur gis la rando de la platajo, kie gi finigis abrupte je larga stuparo.
Rigardante proksime dum ni preterpasis, mi vidis ke la konstruajoj estas senhomaj, kaj sajnis, ke tiaj ili estis dum multaj jaroj. Apud la centro de la urbo trovigis granda placo, sur kiu, kaj en apudaj konstruajoj, logis pli malpli mil estajoj de la sama speco kiel miaj kaptantoj — kaptantoj mi nun opiniis ilin, kiom ajn gentilmanieraj.
Krom siaj ornamajoj, ciuj estis nudaj. La virinoj malmulte diferencis, lau aspekte, de la viroj, krom je siaj dentegoj, kiuj estis pli grandaj proporcie al ilia staturo, kelkfoje altkurbigantaj gis la oreloj. Iliaj korpoj estis pli malgrandaj kaj palaj, kaj iliaj fingroj kaj piedfingroj havis rudimentajn ungojn, kiuj tute mankis al la viroj. La plenkreskaj virinoj variis lau alto de tri gis kvar metroj.
La infanoj estis palaj, ec pli palaj ol la virinoj, kaj ciuj aspektis tute similaj, krom ke kelkaj estis pli altaj — supozeble tiuj estis pli agaj.
Mi vidis neniun signon de granda ago inter ili. Ilia aspekto malmulte sangigas post la maturigo, kvardekjaro, gis, je ago proksimume miljara, ili ekvojagas lauvole por sia lasta pilgrimo lau la rivero Iss, kiu kondukas al loko, kiun neniu vivanta Marsano konas, el kies fonto neniu Marsano iam revenis, iam sindoninte al gia malvarma, malluma akvo.
Proksimume nur unu Marsano el mil mortas pro malsano kaj eble ankorau dudek lauvole faras la lastan pilgrimon.
La ceteraj naucent sepdek nau mortas nenature, en dueloj, casado, aviado, kaj en milito. Efektive, plej granda mortnombro venas jam en la infanago, kiam multope la etaj Marsanoj estas viktimoj de la blankaj simiegoj de Marso.
La kutima agdauro de Marsano post la maturigo estas cirkau tri cent jaroj, sed estus proksima al la miljaro, se forestus la ofta nenatura morto. Pro la malmultigantaj vivrimedoj de la planedo necesis kontraubatali la longvivemon, kiun kauzis la Marsana lerto en medicino, tial oni evoluis al bagatela takso pri homa vivo. Tion atestas iliaj dangeraj sportoj, kaj la preskau konstanta milito inter la diversaj komunumoj. Cetere, gravas cirilate la fakto, ke neniu Marsano, viro au virino, iam forlasas iaspecan mortigilon.
Kiam ni apudigis al la placo kaj oni eksciis mian ceeston, tuj centoj cirkauis nin, kaj sajnis voli fortiri min de mia sidloko post mia gardanto. Sed la kondukanto de nia aro silentigis kaj trankviligis ilin, kaj ni trote transiris la placon al enirejo de konstruajo tiel bela, kian la homa okulo iam vidis.
La konstruajo estis malalta, sed kovris grandegan areon. Gi estis farita el brilanta blanka marmoro kun mozaiko de oro kaj juveloj, kiuj fajreris en la sunlumo.
La cefa enirejo estis larga je kelkcent metroj kaj elstaris de la konstruajo por formi grandan baldakenon super la enireja salono. Mankis stuparo, sed ioma deklivo al la unua etago kondukis en grandegan salonon cirkauatan