mi malmulte povis primiri la estajojn. Guste dum mi staris, rigardante la malbelegajn idojn frakaseliri el siaj ovoj, mi preterlasis rimarki, ke dudeko da plenkreskaj Marsanoj aliras al mi. Veninte sur la molan muskon, kiu kovras la tutan surfacon de Marso (krom kelkaj glaciaj regionoj ce la polusoj, kaj kelkaj kulturitaj distriktoj) ili facile povus kapti min, sed iliaj intencoj estis malpli indulgaj. Nur la klaketado de la armiloj sur la plej proksima militisto donis al mi averton.

Tia bagatela afero savis mian vivon. Nur tial, ke la pafilo frapis, dum sia iro, kontrau lia granda metala lanco, mi ne mortis sen scio antaua, ke la morto apudas. En la takto, tamen, la soneto igis min turnigi — kaj mi vidis, je du metroj de mia brusto, pinton de lanco longa je dek du metroj, kiun tenas rajdanta estajo simila al la diabletoj, kiujn mi jus rigardis. Kompare kun tiu ci enkorpigo de malamo kaj vengo, ili ja sajnis senfortaj kaj sendangeraj. La viro, por tiel nomi lin, havis altecon almenau kvinmetran, kaj sur Tero pezus proksimume tridek ses kilogramojn. Li sidis sur sia besto kiel ce ni oni sursidas cevalon, tenante la korpon de la besto per siaj malsupraj membroj, dum liaj du dekstraj brakoj tenis la lancon, malalte ce la flanko de la besto: liaj du maldekstraj brakoj etendigis por helpi al lia ekvilibro — mankis al li cia brido kaj rimeno por gvidi la beston.

Kaj la besto! Kiel priskribi gin per tera lingvajo? La sultroj altis je pli ol tri metroj. Sur ciu flanko kvar kruroj.

Vosto larga, plata, pli granda ce la pinto ol ce la radiko.

Buso grandega, kiu fendis la kapon de la nazo gis la kolo. Kiel gia mastro gi tute ne havis harojn. Gia korpo estis kiel malpala ardezo kaj glatbrila, la ventro blanka, kaj la kruroj brilflavaj. La piedoj estis senungaj kaj karnkusenataj, jen kial ili alvenis tiel senbrue: tiu ci trajto, kaj la multeco de kruroj, karakterizas la Marsan bestaron.

Nur la plej alta speco de ”homa” Marsano, kaj unu alia besto, la sola mambesto sur Marso, havas ungojn, kaj tute mankas sur la planedo hufbestoj.

Post tiu unua alkuranta besto venis dek nau pliaj, ciel similaj, kvankam lau mia posta scio ciu havis individuajn trajtojn, same kiel ni homoj malsimilas, kvankam ni generale similas. La bildo, pli guste la konkreta inkubo, kiun mi priskribis, faris al mi teruran impreson, kiam mi turnis min al gi.

Senarmila kaj nuda, mi instinkte solvis mian problemon lau la sola ebla solvo — fugo for de la regiono de tiu pinta, alrapidanta lanco. Mi do faris tre terecan kaj samtempe tre superhoman salton por atingi la supron de la enfermajo — la Marsa kovilo, lau mia opinio nun formita.

La sukceso de mia provo konsternis min tiel, kiel gi surprizis la Marsanojn. Gi altigis min almenau dek metrojn en la aeron, kaj surterigis min for je tridek metroj de miaj persekutantoj, transe de la enfermajo. Facile mi trafigis sur la molan muskon, kaj turninte min, vidis mian malamikaron mire rigardanta al mi de trans la enfermajo.

Kelkaj esploris por konstati, cu mi estis farinta malbonon al ilia idaro. Ili multe parolis inter si kaj gestis kaj montris al mi. Trovinte, ke mi ne vundis au difektis la etulojn, ili komencis malpli bataleme sinteni al mi; sed nur pli poste mi eksciis, ke plej multe ili favore impresi gis pro mia saltkapablo.

La Marsanoj estas grandaj; precipe iliaj ostoj estas grandaj kaj pezaj, kaj ilia muskola forto estas nur proporcia al la gravito, kiun ili devas venki. Konsekvence ili estas ege malpli facilmovaj kaj potencmembraj, proporcie al sia pezo, ol teraj homoj. Versajne, se unu el ili trovus sin sur Tero, li apenau povus levi sian propran pezon de la grundo. Efektive, mi mem estas certa, ke li ne povus.

Do, mia kapablo estis same mirinda, kiel gi estus sur Tero, kaj subite, anstatau voli mortigi min, ili komencis taksi min altvalora trovajo, kaptinda por montri al siaj samspeculoj.

La ripozo, kiun pro tio mi nun ricevis, donis al mi eblecon prepari planojn, kaj observi pli detale la batalantojn.

Ilin mi mense rilatigis kun tiuj rugaj batalantoj, kiuj guste en la antaua tago persekutis min.

Mi rimarkis, ke ciu portas plurajn armilojn krom la granda lanco. Tiu, kiu plej multe forigis mian emon al forkuro, estis iaspeca pafilo, pri kiu iel mi sentis, ke ili tre lerte scias uzi gin. Gi estis farita el blanka metalo, kun ligna kolbo. La metalo estis, lau mia posta scio, alojo de aluminio kaj stalo, kiun ili lernis hardi al grado nekonata al ni, kaj la ligno estis malmola kaj malpeza, el speco propra al Marso.

La pafiloj pezas malmulte, sed pro la etkalibraj, eksplodaj kaj radiumaj pafajoj, kaj la longaj tuboj, ili estas ege mortigaj lau pafdistancoj tute neeblaj sur Tero. Teorie la pafdistanco estas kvincent kilometroj, sed por efektiva uzo, ec kun siaj radiaj distanciloj, ili kapablas pri nur tricent. Tamen, tiu distanco suficas por doni al mi respekton por la Marsa pafilo, kaj sendube ia telepatia potenco avertis min kontrau la provo al forkuro, en plena taglumo, de sub la busoj de dudek tiaj mortigaj iloj.

La Marsanoj, post ioma interparolo, foriris rajde al la direkto, de kiu ili venis, sed ili lasis unu el sia nombro sola apud la enfermajo. Rajdinte proksimume du cent metrojn ili haltis, rigardigis siajn rajdbestojn al ni, kaj sidis rigardante tiun apud la enfermajo.

Li estis tiu, kies lanco preskau traboris min, kaj evidente estis la estro de la aro, car mi rimarkis, ke ili forloki gis lau lia instrukcio.

Nun li forlasis sian beston, teren jetis sian lancon kaj aliajn armilojn, kaj venis al mi cirkau la kovilo. Li estis

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату