de galerioj.

Sur la planko de tiu ci salono, krom multe da detale skulptitaj lignaj segoj kaj pupitroj, mi vidis kvardek au kvindek virajn Marsanojn cirkau stupoj de tribuno. Sur gi kauris grandstatura militisto plensargita de metalaj ornamajoj, koloraj plumoj, kaj bele faritaj ledajoj en kiuj enestis belaj juveloj. De liaj sultroj pendis mallonga pelerino substofita de skarlata silko.

Plej rimarkinda por miaj okuloj estis tio, ke ili ciuj estis tute senproporciaj lau grandeco al la segoj, pupitroj kaj aliaj mebloj: ci tiuj estis de grandeco tauga por homoj kiaj mi, kontraue la grandaj korpoj de la Marsanoj apenau povis premigi en la segojn, kaj sub la pupitroj mankis spaco por iliaj longaj kruroj. Evidentis do, ke estis aliaj vivantoj sur Marso krom la groteskaj estajoj, en kies manojn mi trafigis, sed la signoj de ega antikveco, kiuj cie videblis, indikis ke eble la konstruajoj apartenis al raso de longe mortinta kaj forgesita.

Nia aro haltis ce la enirejo de la konstruajo, kaj je signo de la kondukanto oni mallevis min al la tero. Ree li ligis sian manon kun mia, kaj ni eniris la audiencan salonon.

Malmultaj formalajoj necesis por alproksimigi al la Marsana cefo. Mia kaptinto simple pasis al la tribuno, kaj la aliaj donis al li vojon. La cefo starigis kaj diris la nomon de mia eskortanto, kiu siavice haltis kaj diris la nomon de la cefo kaj lian titolon.

Tiutempe, la ceremonio kaj la vortoj nenion signifis al mi, sed poste mi sciis, ke tia estis la kutima saluto inter verdaj Marsanoj. Se temus pri personoj fremdaj unu al la alia, do nepovantaj intersangi nomojn, ili silente intersan gus ornamajojn, se iliaj intencoj estus pacaj — se ne, ili intersangus pafojn, au prezentus sin per aliaj el siaj multspecaj mortigiloj.

Mia kaptinto, kies nomo estis Tars Tarkas, estis viccefo de la komunumo, homo de granda kapablo en aferoj stataj kaj militaj. Estis evidente, ke li klarigas pri la okazajoj de sia ekspedicio, inkluzive de la renkonto kun mi, kaj kiam li finis sian parolon, la cefo longe alparolis min.

Mi respondis en angla lingvo, simple por konvinki lin pri manko de interkomprenilo, sed mi rimarkis, ke kiam mi finigis ridete, li same ridetis. Tio, kaj simila okazajo dum mia unua parolo kun Tars Tarkas, konvinkis min, ke ni havas komune almenau la kapablon rideti, do kapablon ridi, fine, do, humuron. Sed poste mi lernis, ke la Marsana rideto estas nur indiferenta, kaj ke la Marsana rido estas efektive afero plej terura kaj timiga.

La konceptoj pri humuro inter la verdaj homoj de Marso multe varias de niaj. Agonio de alia homo estas por tiuj strangaj estajoj plej ridiga, kaj plej ofte ili sin amuzas per mortigo de malliberigitoj lau manieroj plej teruraj kaj strange kruelaj.

La ceestantaj militistoj ekzamenis min detale, palpante miajn muskolojn kaj la tekson de mia hauto. La cefo evidente esprimis deziron vidi elmontron de miaj kapabloj, kaj signante ke mi sekvu, ekiris kun Tars Tarkas al la placo.

Nu, de post mia unua malsukceso mi estis farinta neniun provon pri pasado, krom en ligo kun la brako de Tars Tarkas, kaj nun mi eksaltis kaj flugetis inter la pupitroj kaj segoj kiel ia monstra akrido. Kontuzinte min severe, kio nur amuzis la Marsanojn, mi denove alprenis rampan sintenon, sed tio ne placis al ili, kaj iu altkreska ulo, kiu multe priridis min, skuis min al miaj piedoj.

Kiam li maldelikate starigis min, lia vizago alproksimi gis al mia, kaj mi faris la solan agon eblan al gentlemano tiel brute traktita, senkonsidere al lia fremdeco: mi svingis mian pugnon rekte al lia makzelo, kaj li falis senkrie. Rapide mi metis la dorson al la plej proksima pupitro, kaj atendis la vengon de liaj kunuloj kun la decido batali tiel bone kiel eble kontrau tia nombro, antau ol cedi la vivon.

Mia timo estis senbaza, tamen, car la aliaj Marsanoj, komence mutaj pro miro, fine multe ridis kaj aplaudkriis.

Tiam mi ne rekonis la aplaudon, sed poste, kiam mi konatigis kun iliaj moroj, mi konstatis, ke mi gajnis ion, kion ili malofte donas: elmontron de aprobo.

La frapito kusis senmova, kaj neniu proksimigis al li.

Tars Tarkas venis al mi, etendante unu el siaj manoj, kaj ni ekiris al la placo trankvile; kial, mi baldau eksciis.

Unue ili diris la vorton ”sak” plurfoje, poste Tars Tarkas faris plurajn saltojn, ripetante la vorton antau ciu salto; poste, turnante sin al mi, li diris ”Sak!” Mi komprenis ilian deziron, kaj faris salton tiel bonan, ke mi transiris distancon almenau kvindekmetran, kaj cifoje ne perdis la ekvilibron, sed alterigis bone sur la piedoj. Mi revenis per facilaj saltetoj de dek metroj al la grupo.

Mia elmontro estis vidita de kelkcent Marsanoj entute, kaj ili tuj demandis denovan elmontron, kiun la cefo ordonis; sed mi malsatis kaj soifis, kaj faris la decidon postuli de la estajoj tian komplezemon, kian ili evidente ne lauvole emis. Tial mi ignoris la ripetatajn ordonojn pri saltado, kaj ciufoje gestis al mia buso kaj frotis mian ventron.

Tars Tarkas kaj la cefo intersangis kelkajn vortojn, kaj la unua, alvokinte junan virinon el la homamaso, donis al si kelkajn instrukciojn kaj gestis, ke mi akompanu sin.

Mi prenis sian etenditan brakon kaj kune ni transiris la placon al granda konstruajo aliflanke.

Mia kunulino estis preskau tri metrojn alta, jus maturi

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату