ginta, sed ankorau ne plenalta. Si estis malpale olivverda, kun glata, brilanta hauto. Sia nomo, lau mia posta scio, estis Solla, kaj si estis ano de la sekvantaro de Tars Tarkas. Si kondukis min al granda cambro en unu el la konstruajoj, kiuj frontis al la placo; lau la silkoj kaj peltoj sur la planko, gi sajnis esti dormejo por kelkaj el la indigenoj.

Pluraj grandaj fenestroj bone lumigis la cambron kaj muraj pentrajoj kaj mozaikoj bele ornamis gin; sed cie sajnis regi atmosfero de antikveco, kiu konvinkis min, ke la konstruintoj de tiaj mirindajoj tute ne estis samspecaj kun la krudaj duonbestoj nun enlogantaj.

Solla gestis, ke mi sidigu sur amaso da silkoj apud la centro de la cambro, kaj faris strangan siblan sonon, kvazau al iu en apuda cambro. Responde al si venis al mia vido nova Marsa mirindajo. Gi enmarsis lau anasa maniero sur dek mallongaj kruroj, kaj kauris antau la knabino kiel obeema hundido. Gi estis granda kiel cevaleto, sed la kapo similis al tiu de rano, krom ke la makzelo estis ekipita de tri vicoj da longaj, akraj dentoj.

Capitro V. Mi forkuras de mia gardohundo

Solla rigardis en la okulojn de la sovaga besto, diris kelkajn vortojn ordonajn kun gesto al mi, kaj forlasis la cambron. Mi demandis al mi, kion faros tiu sovaga monstrajo, sola kun tia manginda frandajo, kia mi. Sed nenecese mi timis. La besto, momenton okule esplorinta min, transiris la cambron al la sola elirejo alstrata, kaj kusetendis sin trans la sojlo.

Tio estis mia unua sperto pri Marsa gardohundo, sed neniel mia lasta. Tiu besto gardis min konstante dum mi estis kaptito inter la verdaj homoj: dufoje gi savis mian vivon, kaj neniam, krom kontrauvole, gi dum momento forestis de mi.

Dum Solla forestis, mi kaptis la okazon ekzameni pli detale la cambron, en kiu mi trovigis. La mura pentrajo montris scenojn mirinde belajn, montojn, riverojn, lagojn, serpentumajn vojojn, sunkisatajn gardenojn — scenojn tute tersimilajn, krom pro la malsimilaj koloroj de la vegetajoj. La laboro evidente estis farita de majstra mano, tiel subtila estis la atmosfero, tiel perfekta la tekniko.

Tamen nenie montrigis desegno pri vivanta estajo, cu homa, cu besta, per kiu mi povus formi por mi koncepton pri tiuj aliaj kaj eble malaperintaj logantoj de Marso.

Dum mi tiel fantaziis konjektante pri la strangaj anomalioj de Marso, Solla revenis kun mangajo kaj trinkajo.

Si metis ilin sur la plankon apud mi, sidigis je kelka distanco, kaj atente rigardadis min. La mangajo konsistis el proksimume unu funto de io fromagsimila, preskau sengusta.

La likvajo sajnis esti lakto de iu besto; gi ne estis malplaca al la gusto, kaj mi baldau lernis estimi gin alte.

Poste mi trovis, ke gi devenas ne de besto (sur Marso ekzistas nur unu mambesto, kaj ec tiu tre maloftas), sed de granda planto, kiu kreskas preskau sen akvo, kaj distilas sian multan lakton el la grundo, la malsekeco de la aero, kaj la radioj de la suno. Unu sola planto de tiu ci speco donas ok gis dek litrojn tage.

La mango multe refortigis min, sed mi sentis bezonon ripozi, kaj sterninte min sur la silkajoj mi baldau endormi gis. Sajne mi dormis dum pluraj horoj, car kiam mi vekigis estis mallume, kaj mi estis tre malvarma. Mi rimarkis, ke iu estis jetinta pelton sur min; gi estis tamen iom forfalinta, kaj en la mallumo mi ne povis vidi por remeti gin. Subite iu mano etendigis kaj remetis gin, kaj poste aldonis ankorau alian.

Mi supozis, ke mia observema gardanto estis Solla, kaj mi pravis. Nur tiu knabino, el ciuj verdaj Marsanoj kiujn mi renkontis, montris trajtojn de kompato kaj bonvolo; sia servemo al miaj materiaj bezonoj, kaj sia prizorgemo, evitigis al mi multe da sufero.

La Marsaj noktoj estas ege malvarmaj, tion mi ja spertis, kaj car apenau ekzistas tempoj de tagigo kaj krepusko, la sangoj de temperaturo estas subitaj kaj malkomfortaj, same kiel la subitaj sangoj de plena taglumo al plena mallumo. La noktoj estas au brile lumaj au tre mallumaj. Se neniu el la du Marsaj lunoj estas en la cielo, regas preskau kompleta mallumo, car la tre maldensa atmosfero apenau difuzas la stellumon; kontraue, se ambau lunoj estas nokte en la cielo la surfaco de la tero estas brile luma.

Ambau Marsaj lunoj estas multe pli proksimaj al Marso ol nia luno al Tero; la pli proksima luno estas for je nur ok mil kilometroj, kaj la alia malproksimas je nur dudek du mil kilometroj, kompare kun la preskau kvar cent mil kilometroj, kiuj disigas nin de nia luno. La pli proksima luno de Marso tute cirkauiras la planedon dum sep kaj duona horoj, tiel ke oni povas vidi gin travoja ganta la cielon kiel ia granda aerolito, du au trifoje dum la nokto, montranta ciujn siajn fazojn dum ciu transiro.

La malproksima luno cirkauiras Marson en iom pli ol tridek kaj kvarona horoj, kaj kun sia fratina planedo strange kaj grandioze beligas la Marsan nokton. Estas bone, ke la Naturo tiel malavare lumigas la Marsan nokton, car la verdaj homoj, estante nomada raso, malmulte

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату