nia caro, premanta al si unu el la malbelaj idoj.

Estas simpla laboro eduki la idojn de la verdaj Marsanoj; oni devas nur instrui ilin paroli kaj uzi la militilojn, per kiuj oni armas ilin de la unua jaro de ilia vivo.

Veninte el ovoj, en kiuj ili restis dum kvin jaroj, la periodo kova, ili pasas en la mondon plene evoluintaj, krom je grandeco. Tute nekonataj de la propraj patrinoj, kiuj siavice apenau konas iliajn patrojn, ili estas infanoj de la komunumo, kaj estas edukataj de la virinoj, kiuj okaze kaptas ilin, kiam ili forlasas la kovilon.

Povas ec okazi, ke iliaj anstatauaj patrinoj ne havis propran ovon en la kovilo; tiel estis pri Solla, kiu komencis ovdemeti nur je malpli ol unu jaro, antau ol si igis patrino al la ido de iu alia virino. Tia afero fakte estas bagatelajo inter la verdaj Marsanoj, car la amo patra kaj fila estas tiel nekonata al ili, kiel gi estas ofta inter ni. Mi kredas, ke tia Marsana sistemo, kiu dauris jam dum jarcentoj, guste estas la kauzo, ke la kompatindaj bestoj perdis ciujn delikatajn kaj humanajn instinktojn. De la naskigo ili estas fremdaj al gepatra amo, kaj ne konas la signifon de la vorto ”hejmo.” Oni instruas al ili, ke ili rajtas vivi nur gis kiam ili povas demonstri per korpa forto kaj sovageco, ke ili taugas por vivi. Se ili montrigas iel misformitaj au difektaj, oni tuj mortpafas ilin; kaj ili konstatas, ke neniu lasas unu solan larmon fali pro la multaj suferajoj, kiujn ili travivas dum la frua infanago.

Mi ne volas diri, ke la plenkreskaj Marsanoj estas nenecese au intence kruelaj al siaj idoj. Temas simple pri tio, ke la tuta vivo por ili estas forta kaj senkompata lukto por ekzisti sur mortanta planedo, kies provizoj tiel elcerpigis, ke ciu plia vivo signifas plian postulon de la jam malriciganta komunumo.

Per zorga selektado ili bredas nur la plej harditajn specimenojn de ciu speco, kaj kun preskau supernatura antauvidemo ili arangas, ke la naskonombro suficas nur por ekvilibri la mortonombron. Ciu plenkreska Marsino demetas proksimume dek tri ovojn ciujare; la ovoj, kiuj taugas lau la provoj pri grandeco, pezo, kaj specifa pezo estas kasitaj en iuj subteraj kavernoj, kie la malvarma temperaturo malebligas la kovadon. Ciujare konsilantaro de dudek cefuloj zorge ekzamenas la ovojn, kaj oni detruas el la provizo de ciu jaro ciujn krom cent el la plej perfektaj. Post kvin jaroj, kvin cent perfektaj ovoj estas elektitaj el la miloj demetitaj. Oni metas ilin en la preskau hermetikajn kovilojn, por ke ili elkovigu per la sunradioj post periodo kvinjara. La elkovigado, kiun ni vidis hodiau, estas sufice tipa okazajo, car naudek nau procentoj de la ovoj elkovigis dum du tagoj. Se la ceteraj ovoj iam elkovigis, ni sciis nenion pri la sorto de la idoj; oni ne deziris ilin, car ili povus heredi kaj transdoni la tendencon al longa kovigado, kaj tiel difekti la sistemon, kiun oni ellaboris dum jarcentoj, kiu permesas al la plenkreskaj Marsanoj scii la tempon por reveni al la koviloj, ec la precizan horon.

Oni konstruas la kovilojn en malproksimaj kaj dezertaj lokoj, kie ne ekzistas probableco, ke aliaj triboj eltrovos ilin. La rezulto de tia katastrofa eltrovo estus simple, ke mankus idoj al la komunumo dum kvin jaroj. Mi poste povis observi la sekvojn, post la eltrovo de alitriba kovilo.

La komunumo de verdaj Marsanoj, en kiun la sorto jetis min, konsistis el proksimume tridek mil homoj. Ili vagadis tra granda areo de senakva tero, inter kvardek kaj okdek gradoj de suda latitudo, flankata oriente kaj okcidente de du grandaj fekundaj terpecoj. Ilia cefloko trovigis en la sudokcidenta angulo de la regiono, apud la krucigo de du tiel nomataj Marsaj kanaloj.

Car la kovilo estis metita malproksime norden de ilia teritorio, en loko, kiun ili kredis nelogata kaj nefrekventata, ni estis entreprenontaj grandegan vojagon, pri kiu kompreneble mi mem sciis nenion.

Post nia reveno al la mortinta civito mi restis dum pluraj tagoj sufice senokupa. En la tago post nia reveno ciuj militistoj forrajdis frue en la mateno kaj ne revenis antau la mallumigo. Poste mi sciis, ke ili iris al la subteraj kavernoj enhavantaj la ovojn, kiujn ili portis al la kovilo; la kovilon ili fermis por plua kvinjaro.

La kavernoj, en kiuj oni kasis la ovojn gis la kova tempo, trovigis plurajn kilometrojn sude de la kovilo, kaj ciujare la konsilantaro de dudek cefuloj kutimis viziti ilin. Kial ili ne konstruis la kavernojn kaj kovilojn en loko pli proksima al sia hejmo, tion mi neniam sukcesis eltrovi; gi restas por mi unu el multaj enigmoj pri Marso.

La devoj de Solla nuntempe estis duoblaj, car si devis prizorgi, aldone al mi, la Marsidon. Tamen ni ambau bezonis malmultan atenton, kaj car ni ambau estis progresintaj en Marsa scio, si decidis eduki nin kune.

La ido estis alta unu kaj trionan metron, tre forta, kaj korpe perfekta. Cetere, li lernis rapide, kaj ni multe amuzi gis pro la rivalado inter ni. La Marsa lingvo, mi jam diris, estas tre simpla, kaj post semajna studado mi povis sciigi per gi ciujn miajn bezonojn, kaj kompreni cian parolon al mi. Simile, pro la instruo de Solla, mi evoluigis miajn telepatiajn kapablojn tiel, ke baldau mi povis percepti cion okazantan cirkau mi.

Tio multe surprizis Sollan, ke mi povis percepti telepatiajn komunikojn de aliaj, ofte kiam ili ne celis min, kaj tamen neniu povis legi mian menson. Komence tio genis min, sed poste mi tre gojis pri gi, car gi donis al mi grandan avantagon super la Marsanoj.

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату