da soldatoj. Ili faras la legojn laubezone, kaj ne estas malhelpataj de la precedenco, administrante la justecon.

La moroj estas faritaj per plurgeneracia ripetado, sed la puno por malobeo al iu moro estas afero por individua decido de jugistaro el samranguloj de la kulpulo. Mi povas diri, ke malofte la justeco mankas trafi, fakte gi regas lau inversa proporcio al la forteco de la legaro. En unu afero almenau la Marsanoj estas felica popolo — ili ne havas legistojn.

Dum pluraj tagoj mi ne denove vidis la kaptitinon, poste nur momente mi ekvidis sin, kiam oni kondukis sin al la audienca cambrego, kie okazis mia unua renkonto kun Lorkas Tomel. Mi ne povis ne rimarki, kiel nenecese severe kaj maldelikate siaj gardistoj traktis sin, tiel malsimile al la preskau patrina bonkoreco, kiun Solla montris al mi, kaj la respektplena sinteno de la malmultaj Marsanoj, kiuj genis sin por rimarki min.

Mi rimarkis, ke ambaufoje, kiam mi vidis la kaptitinon, si interparolis kun siaj gardistoj, kio konvinkis min, ke ili parolis komunan lingvon. Pro la nova stimulo mi persvadis al Solla, ke si rapidigu mian lernadon, kaj post kelkaj tagoj mi estis lerninta la Marsan lingvon sufice bone por povi paroli flue, kaj kompreni preskau cion.

En la nuna tempo nian dormejon okupis tri au kvar virinoj, kaj du el la jus elkovitaj idoj, krom Solla kaj sia juna protektato, mi mem kaj mia gardbesto Ula. Estis kutimo por la plenkreskuloj interparoli iom sencele antau ol endormigi, kaj nun, kapabla kompreni iliajn vortojn, mi auskultis entuziasme, malgrau tio, ke neniam mi partoprenis la konversacion.

En la nokto post la vizito de la kaptitino al la audiencejo la interparolado priis tiun temon, kaj miaj oreloj tuj atentis. Mi gis nun timis demandi al Solla pri la bela kaptitino, car mi notis la strangan esprimon sur sia vizago post mia unua renkonto kun la nuna enkarcerulino.

Mi ne povis nepre diri, ke gi estis esprimo de jaluzo, tamen, jugante lau mezuriloj de nia Tero, mi decidis sajnigi indiferentecon pri la afero, gis mi lernos pli certe pri la sinteno de Solla al tiu, okupinta mian menson.

Sarkoja, unu el la pli agaj virinoj en nia ejo, ceestis la audiencon kiel gardantino, kaj al si oni faris la demandojn.

”Kiam,” demandis iu el la virinoj, ”ni povos regaligi per la agonio de la rugulino? Au cu Lorkas Tomel-Jed intencas teni sin por reaceto?”

”Oni intencas kunkonduki sin kun ni al Tark, kaj fari ekspozicion de sia agonio dum la granda ludaro antau Tal Hajus,” respondis Sarkoja.

”Kiamaniere si mortos?” demandis Solla, ”si estas etkorpa kaj tre bela; mi esperis, ke oni tenos sin por reaceto.”

Sarkoja kaj la aliaj virinoj gruntetis kolere pro tia malforteco de Solla.

”Estas bedaurinde, Solla, ke vi ne naskigis antau jarmiliono,” abrupte diris Sarkoja, ”kiam la kavoj de la tero plenis de akvo, kaj la homoj estis tiel molaj, kiel la likvajo sur kiu ili velis. Nuntempe ni progresis gis punkto, kiam tiaj sentimentoj signas malfortecon kaj atavismon. Ne estos bone, se Tars Tarkas ekscias, ke vi havas tiajn degenerajn sentimentojn; mi dubas, cu vian tipon li kredus tauga por la gravaj respondecoj de patrineco.”

”Mi konstatas nenion malbonan pri mia esprimo de intereso pri la rugulino,” rediris Solla. ”Neniam si faris malbonon al ni, kaj si ne farus, se ni estus siaj kaptitoj.

Nur la viroj de sia raso estas, kiuj militas kontrau ni, kaj mi ciam kredis, ke tion ili faras nur pro nia malamika sinteno al ili. Ili pace vivas kun ciuj, krom kiam laudeve ili militas; kontraue, ni pace rilatas kun neniu. Konstante ni militas inter ni, kaj ankau kontrau la ruguloj, kaj en niaj komunumoj ec la individuoj batalas inter si. Ho, dauras nur konstanta sangoversado de la momento kiam ni frakasas nian ovon, gis ni goje aliras la sinon de la mistera rivero, la malluma kaj malnovega rivero Iss, kiu portas nin al nekonata, sed certe ne pli terura ekzisto! Felica estas tiu, kiun trafas frue la morto! Diru, kion oni volas al Tars Tarkas, li ne povas fari al mi pli teruran sorton, ol dauro de la inkuba vivo, kiun ni devige havas nun.”

Tiu ci subita elkordiro de Solla tiel surprizis kaj konsternis la aliajn virinojn, ke post kelkaj vortoj da riproco ili ciuj refalis en silenton, kaj baldau endormigis. La epizodo ja certigis min pri la amika sinteno de Solla al la kompatindulino, kaj konvinkis min, ke felica sorto trafigis min en siajn manojn, anstatau al la zorgo de la aliaj virinoj. Mi sciis, ke si satas min, kaj nun, kiam mi trovis, ke si malamas kruelecon kaj barbarecon, mi estis certa, ke mi povas dependi je si por helpi min kaj la kaptitinon forkuri, kondice, kompreneble, ke forkuro eblos.

Mi ec ne sciis, cu ekzistas pli bonaj lokoj, al kiuj fugi, sed mi tre volis riski mian sorton inter homoj iom lau mia propra speco, prefere ol resti pli longe inter la malbelegaj kaj sangavidaj verdaj homoj de Marso. Tamen, kien iri, kaj kiel, estis por mi nun la problemo.

Mi decidis, ke tuj kiam montrigos ebleco, mi konfidencos al Solla, kaj malkase petos sian helpon, kaj forte decidinte tion, mi faris turnon en mian silkaron kaj peltaron, kaj eniris la sensongan kaj refresigan dormon de Marso.

Capitro X. Campiono kaj cefulo

Frue en la posta mateno mi ellitigis. Oni lasis al mi multan liberecon, car Solla informis min ke, kondice

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату