Capitro VIII. Bela kaptitino elciela
Je la tria tago post la kovila ceremonio ni ekiris hejmen, sed apenau la procesio atingis la kamparon, kiam oni ordonis tujan reiron. Kvazau preparitaj dum multaj jaroj por tio, la verdaj Marsanoj malaperis en la largajn pordojn de apudaj konstruajoj, kaj post tri minutoj la tuta kavalkado de militistoj, caroj kaj mastodontoj nenie estis videbla.
Solla kaj mi eniris konstruajon en la antaua parto de la civito, tiun, fakte, kie mi luktis kontrau la simiegoj.
Dezirante scii la kauzon de la subita retroiro, mi iris al supra etago kaj rigardis el la fenestro al la valo kaj la montetoj; kaj tie videblis la kauzo. Granda aviadilo, grizpentrita, venis malrapide super la supro de la plej proksima monteto. Post gi venis alia, poste alia, gis entute dudek flugis malrapide kaj majeste al ni.
Ciu portis strangan standardon, kaj sur la pruo iun insignon, kiu brilis en la sunlumo kaj montrigis klare ec je tiu distanco. Mi vidis multnombrajn homojn sur la antauaj ferdekoj, sed mi ne povis diveni, cu ili trovis nin, au cu simple ili esplore rigardas al la mortinta civito.
Certe ili ricevis negentilan akcepton, car subite kaj senaverte la verdaj Marsanoj pafis salvon el la fenestroj de la konstruajoj frontantaj la valon, trans kiu venis nun, tiel trankvile, la grandaj aviadiloj.
Tuj la sceno sangigis kvazau magie; la plej proksima aviadilo prezentis la flankon al ni, kaj per tuta aro da pafilegoj redonis nian salvon. La aliaj aviadiloj same sekvis, kaj same agis. Nia propra pafado dauris, kaj mi kredas, ke gi trafis je sepdek kvin pro cento. Neniam en la vivo mi vidis tian certtrafan pafadon, kaj sajnis, ke pro ciu kuglo falis iu el la homoj sur la aviadiloj, dum la standardoj kaj la supraj mekanikajoj disigis je flamsprucoj kiam la pafajoj trafalcis ilin.
La pafado de la aviadiloj estis preskau senefika. Mi poste lernis la kauzon; la subiteco de nia unua salvo, kiu trovis la anojn de la aviadiloj tute nepreparitaj, kaj plejparte detruis la distancilojn de iliaj pafilegoj. Mi ankau lernis, ke ciu verda Marsano estas instruita, ke li celu al iu difinita objekto, en similaj cirkonstancoj de milito.
Ekzemple, la plej bonaj pafistoj ciam celas al la radiaj celiloj kaj distanciloj de la malamikaj pafilegoj; aliaj simile celas al la pli malgrandaj pafiloj. Kelkaj celas al la pafistoj, aliaj al la oficiroj, al la supraj mekanikajoj, la helicoj, kaj tiel plu.
Je dudek minutoj post la unua salvo la granda aviadilaro fortrenis sin lau la direkto, de kiu gi venis. Kelkaj videble lamis, kaj sajnis apenau direktataj de siaj plimalgrandigitaj anaroj. Ili tute cesis pafi, kaj direktis la tutan energion al forfugo. Niaj militistoj tiam kuris al la supraj tegmentoj de niaj konstruajoj kaj postsekvigis dauran kaj plej mortigan pafadon al la aviadiloj.
Unu post la alia, tamen, la aviadiloj sukcesis transiri la suprojn de la montetoj, gis kiam restis nur unu el ili videbla. Tiu ci estis ricevinta nian plej severan pafadon, kaj sajnis tute senhoma, car neniu estis videbla sur giaj ferdekoj. Malrapide gi deigis de sia vojo, farante cirklon retroen al ni lau kompatinda maniero. Tuj la militistoj cesis pafi, car evidentis, ke la aviadilo estas tute senkapabla.
Kiam gi venis apud la civiton, la militistoj elkuris sur la ebenan teron por renkonti gin, sed evidentis, ke gi ankorau estas tiel alta, ke ili ne povos atingi giajn ferdekojn.
El mia sekura loko fenestra mi povis vidi la kadavrojn de gia anaro disjetitaj, kvankam mi ne povis vidi, kiaj estajoj ili estas. Neniu vivosigno montrigis, dum gi drivis malrapide sudorienten lau eta vento.
Gi drivis je dek ok metroj super la tero, sekvata de ciuj militistoj, krom proksimume cent, al kiuj oni ordonis gardi la tegmentojn por la okazo, ke revenos la aviadilaro, au aliaj helpaj malamikoj. Baldau evidentigis, ke gi trafigos je la fronto de la konstruajoj cirkau du kilometroj sude, kaj mi vidis plurajn militistojn galopi antauen, forlasi siajn bestojn kaj eniri la konstruajon, kiun gi versajne trafos.
En la momento antau ol gi frapigis kontrau la konstruajo, la militistoj svarme suriris gin el la fenestroj kaj per siaj grandegaj lancoj moligis la kolizion. Post kelkaj momentoj ili eljetis graplajn hokojn, kaj la surteraj militistoj povis tiri gin malsupren al si.
Bone fiksinte gin, ili amase grimpis la flankojn kaj esploris la aviadilon de unu fino al la alia. Mi povis vidi, ke ili ekzamenas la mortintojn, evidente por trovi ankorau signojn de vivo, kaj baldau kelkaj venis el la internajo kuntrenante etan homon. Gi estis duone tiel alta kiel la verdaj Marsanoj, kaj de mia balkono mi povis vidi, ke gi pasas rekte sur du kruroj, kaj mi supozis, ke gi estas ia nova Marsa monstrajo kiun mi ankorau ne konis.
Ili alterigis sian kaptiton, kaj poste komencis sisteme prirabi la aviadilon. Tio postulis plurajn horojn, dum kiuj oni rekviziciis kelkajn carojn por porti la rabajon, kiu konsistis el armiloj, pafajoj, silkoj, peltoj, juveloj, strange skulptitaj stonaj ujoj, kaj multe da solidaj nutrajoj kaj likvajoj, inkluzive multajn barelojn da akvo, la unuajn de mi viditajn post mia alveno sur Marso.
Poste oni snurligis la aviadilon kaj trenis gin malproksimen en la valon, lau sudokcidenta direkto. Tiam kelkaj