el ili suriris gin kaj sajnis al mi de malproksime, ke ili versas el iaj ujoj sur la kadavrojn, kaj sur la ferdekojn kaj mekanikajojn.
Tion farinte, ili grimpe forlasis la aviadilon, glitante alteren lau la snurligiloj. La lasta militisto, antau ol forlasi la ferdekon, turnis sin kaj jetis ion sur la aviadilon, kaj atendis momenton por konstati la sekvojn de sia ago.
Eta flamspruco levigis de la trafita loko. Apenau li povis forlasi kaj alterigi, oni liberigis ciujn snurligilojn, kaj la granda aviadilo, malpezigita pro la rabado, supreniris majeste en la aeron kun flamantaj ferdekoj.
Malrapide gi drivis sudorienten, ciam pli supren dum la flamoj malpezige bruligis giajn lignajn partojn. Mi rigardis gin de la supro de la konstruajo dum multaj horoj, gis fine gi malaperis sur la horizonto. Ja estis impone vidi, kiel tiu flotanta funebra brulstako drivas sendirekte kaj senhome tra la vastaj spacoj de la Marsa cielo, forlasitajo de morto kaj detruo, bone simbolanta la vivon de la strangaj kaj sovagaj homoj, inter kiujn la sorto trafigis gin.
Tre deprimite, mi malrapide iris malsupren al la strato.
La sceno, kiun mi jus vidis, signifis por mi la malvenkon kaj detruigon de simpatiaj homoj, anstatau nur venkon de la verdaj marsanoj super hordo de similaj kreitajoj.
Mi ne povis klarigi al mi tian sajnan halucinon, nek povis liberigi de gi; ie en la interno de mia animo mi sentis strangan sopiremon al tiuj nekonataj batalintoj, kaj granda espero levigis en mi, ke la aviadilaro revenos kaj pagos sian suldon al la verdaj militistoj tiel senkompate atakintaj gin.
Sekvante ce miaj kalkanoj, lau sia nuna kutimo, trovi gis mia gardbesto, Ula, kaj kiam mi atingis la straton Solla alkuris al mi kvazau si de longe sercis min. La kavalkado jam estis reiranta al la placo, forlasinte por tiu tago la planon hejmen marsi; en la fino, la plano forlasi gis dum tuta semajno, pro timo ke atake revenos la aviadilaro.
Lorkas Tomel estis ruza militisto, kaj intencis eviti atakon sur ebena tero kun sargo de caroj kaj infanoj, do ni restis en la mortinta civito gis cia dangero sajnis for.
Kiam Solla kaj mi eniris la placon, mi vidis ion, kio plenigis min mikse je espero, timo, gojo kaj deprimo, sed plejparte je felico; alproksimigante al la aro de Marsanoj, mi ekvidis la kaptitinon el la aviadilo, kiun du verdMarsaninoj trenis maldelikate en apudan konstruajon.
Miaj okuloj vidis sveltan, knabinecan hominon, ciel similan al la teraj virinoj de mia pasinta vivo. Unue si ne vidis min, sed en la momento antau ol si trairis la pordon de la konstruajo destinita por sia malliberejo, si turnis sin, kaj siaj okuloj renkontis miajn. Sia vizago estis ovala, kaj tre, tre bela; ciu gia trajto estis delikata, la okuloj estis grandaj kaj brilaj, kaj sur sia kapo estis amaso da nigraj, buklaj haroj. Sia hauto estis la koloro de pala kupro, kaj kontraste kun gi brilis la karmezino de siaj vangoj kaj la rubeno de siaj belformaj lipoj.
Tute mankis sur si vestoj, nur kelkajn ornamajojn si portis. Neniu vesto povus aldoni al la beleco de sia perfekte simetria korpo.
Kiam sia rigardo trafis min, siaj okuloj plene malfermi gis pro surprizo, kaj si faris etan geston per sia libera mano, geston kiun nature mi ne komprenis. Dum momento ni rigardis unu la alian, poste la esprimo de espero kaj kurago, kiu beligis sian vizagon, kiam si unue vidis min, sangigis al kompleta deprimigo, miksita kun malsato kaj malestimo. Mi konstatis, ke mi ne respondis al sia signalo, kaj kiom ajn mi estis nescia pri Marsaj kutimoj, mi sentis intuicie, ke si estis petinta por helpo kaj protekto senresponde de mi. Fine oni trenis sin for en la profundajon de la mallibereja konstruajo.
Capitro IX. Mi lernas la lingvon
Rekonsciigante pri miaj cirkonstancoj, mi rigardis al Solla, kiu vidis la renkontigon, kaj surprizigis pro stranga esprimo sur sia kutime senemocia vizago. Siajn pensojn mi ne povis diveni, car ankorau mi lernis la Marsan lingvon nur sufice por miaj ciutagaj bezonoj.
Kiam mi atingis la pordon de nia konstruajo, mi trovis novan surprizon. Alvenis militisto portanta al mi armilojn kaj ornamajojn de sia speco, kiujn li donis al mi kun kelkaj nekompreneblaj vortoj, kaj mieno samtempe respektplena kaj minaca. Poste Solla, kun la helpo de pluraj aliaj virinoj, remodelis la ornamajojn por taugi al mia pli malgranda staturo, tiel ke fine mi kovrigis de militista plenarmajo.
De tiu tempo Solla instruis al mi, kiel uzi la diversajn armilojn, kaj kun la Marsaj idoj mi pasigis plurajn horojn ciutage per ekzerco sur la placo. Bone konante similajn armilojn de nia Tero, mi baldau faris bonan progreson.
Nur la virinoj prizorgis nian edukon. Ili okupigas ne nur per edukado de la idoj, sed ankau per la fabrikado de la diversaj artikoloj uzataj de la Marsanoj. Ili faras la pulvon, la kartocojn kaj la armilojn, fakte cion valoran.
En militaj tempoj ili estas rezervanoj, kaj, kiam necese, batalas kun ec pli da inteligento kaj malmildo ol la viroj.
La virojn oni edukas por la pli altaj tavoloj de la militscienco, por la strategio kaj disponado de grandaj aroj