ke mi ne provos forlasi la civiton, mi rajtas sengene promeni.
Si avertis min tamen, ke mi ne iru senarmila, car la civito, kiel ciuj forlasitaj urboj de la antikva Marsa civilizo, estas logata de la grandaj blankaj simioj, kiujn mi jam renkontis.
Si klarigis krome, ke Ula certe malhelpos min forlasi ec se mi provos, kaj si avertis min ne eltiri gian sovagecon per ignoro al la ordono. Gia karaktero estas tia, si diris, ke gi certe revenigus min, mortan au vivan, se mi kontraustaros gin — ”prefere mortan,” si aldonis.
En tiu mateno mi elektis novan straton por esploro, kaj subite trovis min ce la limo de la civito. Antau mi estis malaltaj montoj, inter kiuj trovigis kanjonoj, alloge invitantaj al mi. Venis al mi la penso, ke jen bona tempo por provi la kvalitojn de Ula. Mi estis certa, ke la besto amas min; mi jam vidis pli da amemo ce gi ol ce iu ajn alia Marsa vivantajo, cu homa cu besta, kaj mi estis certa, ke dankemo pro la dufoja savo de gia vivo ludos pli grandan rolon ce gi, ol la devosento al kruelaj kaj senamaj mastroj.
Kiam mi alproksimigis al la civitlimo, Ula kuris zorgeme antau min, kaj premis sian korpon al miaj kruroj. Gia esprimo estis pli pledanta ol sovaga, kaj gi ne montris la dentegojn, nek eligis siajn terurajn gorgavertojn. For de la amo kaj amikeco de samspeculoj, mi jam formis por mi grandan amon por Solla kaj por Ula, car normala Terano nepre devas havi ian eliron por sia natura amemo, kaj tial mi decidis turni min al simila instinkto en la granda besto, certa, ke gi ne seniluziigos min.
Gis nun mi neniam karesis gin, sed nun mi sidis sur la tero kaj metis la brakojn cirkau gia kolo. Mi karesadis gin, parolante en mia nove lernita Marslingvo, same kiel mi parolus hejme al mia propra hundo au al iu alia besta amiko, gia respondo al mi estis rimarkinda; gi malfermis al ekstremo sian faukon, plene nudigante sian supran dentegaron, kaj tauzante sian nazon gis la grandaj okuloj kovrigis de karnfaldoj. Se iam vi vidis la ridon de skota safhundo, vi povas bildigi al vi la vizagan distordi gon de Ula.
Gi jetis la dorson alteren kaj rulis sin ce miaj piedoj; saltis al mi kaj per sia pezo ruligis min sur la teron; poste tordis sin cirkau mi kiel ludema hundido, kiu prezentas sian dorson por avidata karesado. La ridindeco de la afero plene venkis min; tenante miajn flankojn, mi sanceligis pro ridado, la unua ridado pasinta miajn lipojn dum multaj tagoj, efektive la unua ridado depost iu amuza okazajo, kiun mi travivis kun Poveli.
Mia ridado timigis Ulan, giaj groteskaj movoj cesis, kaj gi rampetis kompatinde al mi, sovante sian malbelan kapon en miajn genuojn. Tiam mi memoris la signifon de ridado sur Marso — torturo, sufero, morto. Trankviligante min, mi frotis gian kapon kaj dorson, parolis al gi dum kelkaj minutoj, poste per ordona tono sekvigis gin, alirante la montojn.
Ne plu temis pri ordonado; de tiu momento Ula estis sindona sklavo, kaj mi gia sola mastro.
Necesis nur kelkaj minutoj por marsi al la montoj, kaj tie mi trovis nenion speciale interesan. Multaj brilkoloraj kaj strangformaj floroj diversloke koloris la kanjonojn, kaj de la supro de la unua monto mi vidis en la nordo perspektivon de montaro post montaro, gis la okuloj trafis tre grandajn montojn; mi poste trovis, ke montegoj estas maloftaj sur Marso, kaj efektive nur kelkaj superas la altecon de pli ol mil tricent metroj.
Mia matena promeno estis por mi grava, car gi rezultigis perfektan interkomprenigon kun Ula, al kiu Tars Tarkas fidis por mia malliberigo. Nun mi sciis, ke kvankam teorie mi estas malliberulo, efektive mi estas libera, kaj mi rapidis retroen al la civitaj limoj antau ol la forigo de Ula eltrovigos de liaj iamaj mastroj. La travivajo decidigis min neniam denove forlasi la limojn ordonitajn al mi, gis mi estos preta forlasi definitive por ciam, car mi povus riski enkarcerigon por mi, kaj morton por Ula, se oni eltrovus tian faron.
Ree ce la placo, mi por la tria fojo vidis la kaptitinon.
Si estis staranta kun siaj gardistoj antau la enirejo al la audienca cambro, kaj kiam mi alproksimigis si donis malestiman rigardon al mi, kaj turnis al mi la dorson. La ago estis tiel virineca, tiel tervirineca, ke, malgrau tio, ke gi pikegis mian memestimon, gi ankau varmigis mian koron per sento de kunuleco. Estis bone scii, ke krom mi iu alia sur Marso havas homajn instinktojn de civilizita speco, ec se ili manifestas sin tiel dolorige.
Se Marsa virino volus tiel montri malsaton au malestimon, si plej versajne farus tion per glavopiko, au per fingromovo sur pafila ellasilo; sed car iliaj sentimentoj estas plejparte atrofiaj, nur plej serioza ofendo elvokus ce ili tian koleron. Solla, mi menciu, estis escepto; neniam mi vidis sin fari kruelan au ec krudan agon, au interrompi sian dauran bonkorecon. Si ja estis, kiel siaj kun-Marsaninoj diris pri si, kara kaj altvalora reirajo al antaua tipo de ama kaj amata praavo.
Vidante, ke la kaptitino altiras la atenton de siaj cirkauantoj, mi haltis por rigardi. Mi ne devis longe atendi, car Lorkas Tomel kaj lia sekvantaro de cefuloj alproksimi gis al la konstruajo kaj gestante, ke la gardistoj sekvu kun la kaptitino, eniris la audiencan cambregon. Sciante, ke mi estas iom favorata persono, kaj konvinkita, ke la militistoj ne konas mian kompetentecon pri ilia lingvo (car mi petis al Solla, ke si tenu tion sekreta, pretekstante, ke mi ne volas paroli kun la viroj gis mi flue parolos la lingvon), mi riskis eniri la audiencejon por