sekvataj de la fidela Ula, pasis tra plena silento el la audienca cambrego de Lorkas Tomel, Jed inter la Tarkanoj de Barsumo.
Capitro XI. Kun Deja Toris
Kiam ni atingis plenaeron, la du gardistinoj kure al venis, kvazau por denove prigardi sin. La kompatindulino premis sin al mi, kaj mi sentis sur mia brako la prenon de siaj du etaj manoj. Forgestante la virinojn, mi informis ilin, ke estonte Solla prizorgos la kaptitinon, kaj mi plue informis al Sarkoja, ke estontaj kruelajoj de si al Deja Toris rezultigos certe la morton de Sarkoja.
Mia minaco estis malbone farita, kaj faris nenian bonon al Deja Toris, car, kiel mi poste sciis, viro kaj virino sur Marso neniam mortigas unu la alian. Sarkoja nur rigardis nin achumore, kaj foriris por elpensi diablajojn kontrau ni.
Mi baldau trovis, kie estas Solla, kaj klarigis al si mian deziron, ke si zorgu pri Deja Toris kiel si zorgis pri mi, ankau, ke si trovu novan logejon, kie Sarkoja ne genos.
Fine mi informis sin, ke mi mem eklogos inter la viroj.
Solla rigardis al la armiloj en mia mano, kaj al tiuj portataj sur mia sultro.
”Vi estas nun granda cefulo, Johano Carter,” si diris, ”kaj mi devas obei vin, kvankam efektive tio estas por mi ciam gojo. Tiu, kies armilojn vi portas, estis juna, sed li estis eminenta militisto, kaj pro siaj promociigoj kaj mortigoj preskau atingis egalrangon kun Tars Tarkas, kiu, sciu, estas duaulo nur al Lorkas Tomel mem. Vi estas dek unua, kaj en la komunumo estas dek cefuloj kiuj egalrangas kun vi en kurago.”
”Kaj se Lorkas Tomel estus mortigita de mi?” mi demandis.
”Tiam vi, Johano Carter, estus cefo super ciuj. Sed tion vi povus gajni nur per la deziro de la tuta konsilantaro, ke Lorkas Tomel batalu kontrau vi. Ankau, se li atakus vin, vi rajtus sindefende mortigi lin, kaj tiel gajni unuan rangon.”
Mi ridis, kaj turnis la temon al aliaj aferoj. Mi neniel deziris mortigi la eminentulon, kaj certe ne volis esti ”jed ”inter la Tarkanoj.
Mi iris kun Solla kaj Deja Toris por serci novan logejon, kiun ni trovis en konstruajo pli apuda al la audienca cambrego, kaj pli impona lau arkitektura stilo ol nia antaua loko. Ni ankau trovis en gi verajn dormocambrojn, kun antikvaj litoj el tornita metalo, pendantaj per oraj cenegaroj fiksitaj en marmoraj plafonoj. La dekorajoj de la muroj estis tre diversspecaj, kaj, malsimile al la freskoj en la aliaj konstruajoj, montris multe da homaj figuroj.
La figuroj estis tiuj de homoj kiaj mi mem, de koloro multe pli pala ol Deja Toris. Ili estis vestitaj de graciaj roboj, ornamitaj de metaloj kaj juveloj, kaj iliaj abundaj hararoj lau koloro estis rugorbronzaj. La viroj estis senbarbaj, kaj nur kelkaj portis armilojn. La scenoj plejparte montris palhautan, palharan popolon dum ludoj.
Deja Toris interpremis siajn manojn kun ekkrio de raviteco, kiam si rigardis tiujn belajn artajojn, faritaj de popolo jam de longe formortinta. Kontraue, Solla sajnis ne vidi ilin.
Ni decidis uzi tiun cambron, sur la dua etago, kun rigardo sur la placon, por Deja Toris kaj Solla, kaj alian apudan cambron por kuirado kaj provizajoj. Tiam pro mia instigo Solla iris por alporti litajojn kaj tiom da nutrajo kaj kuiriloj kiom si bezonos, informite, ke mi agos kiel gardanto de Deja Toris gis si revenos.
Kiam Solla foriris, Deja Toris sin turnis al mi kun rideto.
”Kien, do, fugus via kaptitino, se vi lasus sin sola? Si povus nur postsekvi vin kaj petegi vian protekton, kaj peti pardonon pro siaj lastatempaj kruelaj pensoj pri vi!”
”Vi pravas,” mi respondis, ”al ni ambau maleblas forfu go, krom se ni kune faros tion.”
”Mi audis vian defian deklaron al la ulo, kiun vi nomas Tars Tarkas, kaj eble mi komprenas vian situacion inter ci tiuj homoj, sed neniel mi povas kompreni vian diron, ke vi ne estas indigeno de Barsumo. Je la nomo de mia unua praavo mi demandas, de kie vi venas? Vi similas al mia popolo, tamen vi malsimilas. Vi parolas mian lingvon, tamen mi audis vin diri al Tars Tarkas, ke nur lastatempe vi lernis gin. Ciuj Barsumanoj parolas la saman lingvon, de la glacikovrita sudo gis la glacikovrita nordo, kvankam diferencas iliaj skribaj lingvoj. Nur en la valo Dor, kie la Rivero Iss malplenigas sin en la perditan maron de Korus, onidire ekzistas malsimila lingvo, kaj, krom en la legendoj de niaj praavoj, ne ekzistas kroniko, ke ajna Barsumano revenis el la Rivero Iss, el la bordoj de la maro de Korus, en la valo Dor. Ne diru al mi, ke vi estas tia reveninto! Se tiel estus, ie ajn sur la tereno de Barsumo oni mortigus vin terurmaniere. Diru al mi, ke tiel ne estas!”
Stranga lumo plenigis siajn okulojn. Sia voco estis pleda, kaj siaj etaj manoj, suprenetenditaj al miaj brustoj, premigis al mi kvazau si volus tiri dementon guste el mia koro mem.
”Mi ne bone konas vian moraron, Deja Toris, sed en mia propra stato, Virginio, gentlemano ne mensogas por sin savi. El Dor mi ne estas. Neniam mi vidis la misteran Iss. La perdita maro de Korus certe estas, rilate al mi,