sia grandeco, li ne estis multe pli forta ol mi, kaj post nur kelkaj minutoj li falis sur la plankon, sanganta kaj senviva.

Deja Toris estis levinta sin sur unu kubuto, kaj rigardis la batalon per large malfermitaj okuloj. Kiam mi ree estis sur miaj piedoj mi levis sin per miaj brakoj, kaj portis sin al unu el la benkoj ce la flanko de la cambro.

Denove neniu Marsano entrudis sin. Sirante pecon da silko de mia pelerino mi penis cesigi la sangelfluon el siaj naztruoj. Baldau mi sukcesis, car si apenau vundigis, kaj kiam si kapablis paroli, si metis manon sur mian brakon.

”Kial vi faris tion?” si diris, rigardante min rekte en la okulojn. ”Vi rifuzis ec amike rigardi al mi en la unua horo de mia dangero. Kaj nun vi riskas la vivon, kaj mortigas kunulon, nur pro mi. Mi ne povas kompreni. Kia homo povas esti vi, kiu kunestas la verdajn homojn, malgrau tio, ke via hautkoloro estas nur ete diferenca de la blanka simio? Diru al mi, cu vi estas homa, au cu pli ol homa?”

”Stranga estas la historio pri tio,” mi respondis, ”tro longa por nuna rakontado. Cetere, mi tiom dubas mem pri gia vereco, ke apenau mi povus kredigi aliulojn. Suficas diri nun, ke mi estas amiko al vi, kaj, en la grado lau kiu niaj kaptintoj permesos, via protektanto kaj via servisto.”

”Ankau vi, do, estas kaptito? Kial, tamen, vi portas tiujn armilojn kaj la insignaron de cefulo el Tark? Kio estas via nomo, kaj via lando?”

”Jes, Deja Toris, ankau mi estas kaptito. Mia nomo estas Johano Carter, kaj Virginio, unu el la statoj de Usono, mia hejmo; kial oni permesis al mi porti armilojn, tion mi ne scias, ankau mi ne sciis, ke mia insignaro estas tiu de cefulo.”

Nia interparolo interrompigis per la alveno de iu militisto portanta armilojn kaj ornamajojn, kaj subite por mi respondigis unu el siaj demandoj, kaj solvigis por mi enigmo. Mi vidis, ke la korpo de mia kontraulo estas nudigita, kaj mi komprenis per la minaca sed respektema sinteno de la alportinto, simila sinteno al tiu de la alportinto de mia unua ekipajo, ke okaze de mia unua batalo en la audienca cambrego mi mortigis mian kontrauulon.

Nun mi komprenis la aferon; mi igis inicitulo. Lau la kruda justeco de Marso (kio, interalie, igis min nomi la planedon ”Paradoksa Planedo”), oni donas al mi la honorojn de venkinto — la armilojn kaj rangon de la mortigita viro. Vere, mi igis Marsa cefulo, pro kio, mi poste lernis, rezultis mia pli granda libereco en la audienca cambrego.

Kiam mi turnis min por ricevi la alportatajojn, mi rimarkis, ke Tars Tarkas kaj pluraj aliaj alproksimigis al ni, kaj la okuloj de Tars Tarkas demande rigardis al mi. Fine li parolis al mi.

”Vi bone parolas la lingvon de Barsumo, des pli, konsidere, ke antau kelkaj tagoj vi estis muta kaj surda por ni. Kie vi lernis gin, Johano Carter?”

”Vi mem estas la kauzo de tio, Tars Tarkas,” mi respondis, ”car vi donis al mi instruistinon rimarkinde kapablan.

Al Solla mi devas danki pro mia lernado.”

”Si bone faris,” li respondis, ”sed necesas poluri aliajn facetojn de via edukado. Cu vi scias, kion kostus al vi via eksterordinara malprudento, se vi ne sukcesus ambaufoje mortigi, kiam vi batalis kontrau la cefuloj, kies insignarojn vi nun portas?”

”Mi supozas, ke tiu, kiun mi ne mortigis, estus min mortiginta,” mi respondis, ridete.

”Malprava vi estas. Nur en ekstrema okazo, por defendi sin, Marsa militisto mortigus kaptiton. Oni preferas konservi ilin por aliaj celoj.” Lia vizagesprimo aludis al eventualajoj ne agrable pripenseblaj.

”Tamen unu afero povas savi vin nun. Se, pro via kura go, tiel bone montrita, Tal Hajus taksus vin inda por lin servi, oni eble akceptus vin en la komunumon, kaj vi igus plenrajta ano de Tark. Gis ni atingos la cefsidejon de Tal Hajus, Lorkas Tomel volas, ke oni donu al vi la respekton, kiun meritis viaj agoj. Vi estos traktata de ni kiel cefulo de Tark. Mi finis paroli.”

”Mi auskultis vin, Tars Tarkas,” mi respondis. ”Vi bone scias, ke mi ne estas indigeno de Barsumo; viaj moroj ne estas miaj, kaj mi povas agi estonte nur same, kiel mi gis nun agis, lau la instruo de mia konscienco kaj la kriterioj de mia propra popolo. Se vi lasos min negenata, mi pace kondutos; alie, la individuaj Barsumanoj kun kiuj mi rilatos au respektos miajn rajtojn de fremdulo inter vi, au devos akcepti la konsekvencon. Pri unu afero estu certa; kiaj ajn estas viaj intencoj finfine pri tiu ci kompatinda junulino, en la estonteco tiu, kiu insultos au ofendos sin, certe devos renkonti min en batalo pri tio.”

Kutime mi ne emas al longaj paroladoj, kaj ciam mi evitis fanfaronadon; sed mi bone divenis, kia estus la frapinda klavaro en tiu ci alvoko al la verdaj Marsanoj.

Miaj vortoj profunde impresis ilin, kaj ilia sinteno de tiu tempo igis ec pli respektema.

Al Tars Tarkas mem mia respondo sajne aparte placis, sed lia sola komento estis enigmeca. ”Kaj mi kredas ke mi bone konas Tal Hajus, Jedakon de Tark.”

Nun mi turnis mian atenton al Deja Toris, helpante al si restarigi, kaj ni turnis nin kune al la elirejo, ignorante siajn gardistinacojn, kiel ankau la scivolemajn rigardojn de la cefuloj. Cu mi ne estas nun ankau cefulo? Bone, mi ankau nun akceptos la respondecojn! Ili ne malhelpis nin, kaj tiel estis, ke Deja Toris, princino de Heliumio, kaj Johano Carter, gentlemano de la stato Virginio,

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату