auskulti la proceson.

La konsilantaro kauris sur la stuparo de la tribuno, kaj malsupre de ili staris la kaptitino kaj du gardistinoj. Mi vidis, ke unu el la virinoj estas Sarkoja, kaj tiel komprenis, kiel si estis ceestinto en la antaua tago kaj povis raporti aferojn al la dormejanoj en la antaua nokto. Sia sinteno al la kaptitino estis plej severa kaj bruta. Tenante sin, si enigis siajn rudimentajn ungojn en la karnon de la kompatinda knabino, au tordis sian brakon dolore.

Kiam necesis movigi de unu loko al alia, si au tiris sin krude, au pusis sin antauen maldelikate. Sajnis, ke si elversas sur tiun, ne kapablan defendi sin, la tutan malamon, kruelon kaj sovagecon de siaj naucent jaroj, fortigataj de nediveneblaj epokoj de brutaj kaj sovagaj praavoj.

La alia gardistino estis malpli kruela, car tute indiferenta; se si estus la sola gardistino (tia, felice, si ja estis dumnokte), la kaptitino apenau estus atentata.

Kiam Lorkas Tomel levis la okulojn, ekparolante al la ceestantaro, liaj okuloj trafis min, kaj li turnis sin al Tars Tarkas kun gesto kaj parolo senpaciencaj. Tars Tarkas faris ian respondon, kiun mi ne audis, kiu estis ridetiga por Lorkas Tomel; poste ili ambau ne plu atentis min.

”Kio estas via nomo?” demandis Lorkas Tomel al la kaptitino.

”Deja Toris, filino de Mors Kajak de Heliumio.”

”Kaj kiaspeca estis via ekspedicio?”

”Gi estis tute nur sciencesplora, sendita de la patro de mia patro, Jedako de Heliumio, por remapi la aerajn cirkulojn, kaj provi la densecon de la atmosfero,” respondis la kaptitino per kvieta, bone modulita voco. ”Ni estis nepreparitaj por batalo, car nia celo estis paca, kiel bone signis la standardoj sur nia aviadilo. Nia laboro estis kaj por via intereso, kaj por nia, kaj bone vi scias, ke sen niaj laboroj kaj sciencaj faroj ne estus sur Marso sufice da akvo au da aero por vivteni unu homon. Dum jarcentoj ni tenis la provizon de akvo kaj aero je la sama kvanto, kaj tion ni faris malgrau la sovaga kaj brute senscia genado flanke de vi, verdaj homoj.”

”Kial, ho kial, vi ne lernas vivi amike kun aliaj?! Cu por ciam, dum la fluo de la jaroj, vi evoluos al la fina estingi go neniam superante, lau inteligento, la mutajn bestojn, kiuj servas vin. Raso sen skribita lingvo, sen arto, sen hejmoj, sen amo; viktimoj de edukado, dum jarmiloj, lau la terura idealo de komunismo! Posedinte cion komune, ec viajn virinojn kaj infanojn, vi sekve nun posedas komune nenion. Vi malamas inter vi, same kiel vi malamas cion krom vi mem. Revenu al la moroj de niaj komunaj prapatroj, revenu al la lumo de bonkoreco kaj kunuleco. La vojo estas libera antau vi, vi trovos la manojn de la rugaj homoj etenditaj por helpi vin. Kune ni povos ankorau labori por regeri nian mortantan planedon.

La nepino de la plej eminenta kaj potenca homo de Heliumio petas vin. Cu vi revenos?”

Kiam la parolo finigis, Lorkas Tomel kaj la militistoj sidis dum kelkaj momentoj, silente kaj intense rigardante la junan virinon. Kio pasis tra iliaj mensoj, tion neniu homo povas scii, sed mi vere kredas, ke la parolo iom kortusis ilin; se estus inter ili unu eminenta viro, sufice fortkaraktera por supermeti sin el la rutina moraro, la momento estus la komenco de nova kaj signifoplena epoko por Marso.

Tars Tarkas levigis por paroli, kaj sur lia vizago estis tia esprimo, kian mi neniam vidis ce verdMarsana militisto.

Gi signis grandan internan batalon kontrau la memo, kontrau la heredo, kontrau multaga moraro. Kiam li ekparolis, esprimo preskau bonkora, preskau amema, por momento lumigis lian sovagan kaj teruran vizagon.

Sed neniam la grava parolo venis el liaj lipoj. Juna militisto, evidente perceptante la mensan orientigon de la pli maljunaj ceestantoj, kuris malsupren de la la podia stuparo, kaj frapis la malfortan kaptitinon en la vizagon faligante sin teren. Poste li metis piedon sur sian kusantan korpon, turnis sin al la cirkaua konsilantaro, kaj eligis el sia gorgo senhumuran kaj malhumanan ridadon.

Dum momento mi kredis, ke Tars Tarkas mortfrapos lin. Ankau Lorkas Tomel, lau lia vizagesprimo, ne simpatie sentis pri la brutulo. Sed la humoro pasis, la antauaj temperamentoj revenis — kaj ili ridetis. Tio tamen estis signifoplena, ke ili ne laute ridis; car la bruta ago, lau Marsa etiko, estis petolajo kiel eble plej ridegiga.

La fakto, ke mi okupis kelkajn momentojn, rakontante pri la epizodo, ja ne signifas, ke tiomtempe mi restis neaganta.

Mi kredas, ke mi anticipis multon, car mi konstatas nun, ke mi kauris por salti, guste kiam mi vidis, ke la frapo celas sian belan, pledantan vizagon. Kaj antau ol la frapo trafis, mi estis duone survoje.

Apenau li unufoje ridegacis, mi atingis lin. La brutulo altis kvar metrojn kaj estis plene armita, sed tiel intensa estis mia kolero, ke vere mi kapablis batali kontrau ciuj en la cambro. Saltante supren, mi batis lin alvizage, kiam pro mia averta krio li turnis sin por renkonti min.

Li tiris la glavon, ankau mi. Mi saltis denove, al lia brusto.

Krocante unu kruron super la tenilo de lia revolvero, kaj tenante unu el liaj dentegoj per la maldekstra mano, mi batis kaj batis lian grandegan bruston.

Li ne povis bone uzi sian mallongan glavon, car mi tro proksimis al li, kaj li ne povis eltiri sian revolveron, kvankam tion li penis fari, tute kontraue al la Marsa moro, lau kiu oni rajtas batali kontrau kunmilitisto en privata kverelo nur per tia armilo, per kia oni atakis vin. Fakte li povis nenion fari, krom vane peni delokigi min. Malgrau

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату