ankorau perdita. Cu vi kredas min?”

Kaj subite mi konstatis, ke mi ege deziras, ke si kredu min. La kauzo ne estis, ke mi timas la sekvojn de generala kredo pri mia reveno el la Barsuma cielo, au infero, au kio ajn. Kial, do? Kial mi zorgu pri sia kredo ia ajn? Mi rigardis malsupren al si, al sia suprenturnita vizago, al siaj mirindaj okuloj, rigardantaj min el la profundo de sia animo. Kaj kiam niaj okuloj renkontigis mi komprenis.

Iom mi tremis.

Sajne si same sentis. Kun sopiro si fortiris sin, flustrante: ”Johano Carter, mi kredas vin. Mi ne scias, kio estas ”gentlemano,” kaj neniam mi audis pri stato Virginio.

Sed en Barsumo neniu viro mensogas; se li ne volas diri la veron, li silentas. Kie estas Virginio, via hejmtero?”

Sajnis al mi, ke neniam tiel bele sonis la nomo de mia hejmstato, kiel gi venis el la lipoj de tiu bela knabino en tiu tago, nun malproksima.

”Mi estas el alia mondo,” mi respondis, ”la granda planedo. La Tero, kiu cirkauvojagas nian komunan sunon, plej proksime al la orbito de via Barsumo, kiun ni nomas Marso. Kiamaniere mi venis ci tien, mi ne povas diri, car mi mem ne scias. Sed jen mi estas, kaj mi estas kontenta, car mi povas servi al Deja Toris.”

Longe kaj demande si rigardis min per maltrankvilaj okuloj. Mi sciis, ke estas malfacile por si, kredi mian diron, kaj mi ne povis esperi sian kredon, kiom ajn mi avidis al sia fido kaj respekto. Prefere mi dirus nenion ajn pri mia deveno, sed neniu viro povus rigardi en la profundon de tiaj okuloj, kaj poste rifuzi ajnan peton.

Fine si ridetis, levigis, kaj diris: ”Mi devas kredi, malgrau tio, ke mi ne povas kompreni. Mi facile konstatas, ke vi ne apartenas al la aktuala Barsumo; vi similas al ni, tamen vi malsimilas — sed kial mi genu mian kapon per tia enigmo, kiam mia koro diras al mi, ke mi kredas, car mi volas kredi?”

Tio ja estis logika parolo, bone, terece, virinece logika, kaj se si kontentis, mi ne volis trovi difektojn en sia rezonado.

Fakte, tia logiko estis la sola, aplikebla al miaj cirkonstancoj.

Ni komencis generalteme babili nun, ambau multe demandante kaj respondante. Si tre scivolis pri la moroj de mia popolo, kaj montris rimarkindan scion pri la aferoj de Tero. Kiam mi demandis sin pri sia scio, si ridis, kaj diris: ”Do, ciu lerneja knabo en Barsumo scias komplete pri la geografio, kaj multe pri la fauno kaj vegetajaro, kiel ankau la historio de via planedo, tute same kiel li scias pri la propra. Ja ni povas vidi cion, kio okazas sur Tero, kiel vi nomas gin: cu gi ja ne pendas videble en la cielo?”

Tio perpleksis min tiom, kiom miaj diroj estis surprizintaj sin, kaj tion mi konfesis al si. Tiam si klarigis al mi pri la instrumentoj, kiujn sia popolo dum jarcentoj grade perfektigis kaj uzadis, kiuj ebligis al ili projekcii sur ekranon perfektan bildon de do, kio okazadas sur iu ajn planedo, kaj sur multaj el la steloj. Tiaj bildoj estas tiel netaj kaj detalaj, ke sur grandigitaj fotografajoj oni povas vidi la apartajn herbfoliojn, kaj aliajn objektojn same malgrandajn. Mi poste, en Heliumio, vidis multajn tiajn bildojn kaj la instrumentojn, per kiuj oni faras ilin.

”Se, do,” mi demandis, ”vi tiel bone konas la aferojn de mia Tero, kial vi ne rekonas, ke mi estas samspeca kiel ties indigenoj?”

Denove si ridetis, kiel oni ridetas, tedate sed indulgeme, je demandanta infano.

”Car, Johano Carter, preskau ciu planedo kaj stelo, kiu havas atmosferajn kondicojn sufice similajn al tiuj de Barsumo, montras specojn de besta vivantajo tute simila al vi kaj al mi. Plue, la Teraj homoj, preskau senescepte, kovras la korpojn per strangaj, malbelaj stofpecoj, kaj la kapojn per strangaj ajoj, kies celon ni neniam povis diveni; kontraue, vi, kiam la militistoj el Tark trovis vin, estis tute en natura stato, kaj neornamita. La fakto, ke vi ne portis ornamajojn, montras, ke vi ne estas el Barsumo, dume la manko de tiuj strangaj kovrajoj kauzas dubon pri via deveno el Tero.”

Post sia parolo mi rakontis la detalojn pri mia forlaso de Tero, klarigante, ke mia korpo kusis tie, plene vestita lau la maniero stranga por si. En la momento, kiam mi finis mian klarigon, Solla revenis kun niaj malmultaj posedajoj, kaj sia juna Marsa protektato, kiu, kompreneble, devos logi kun ili.

Solla demandis al ni, cu iu vizitis nin dum sia foresto, kaj multe surprizigis, kiam ni diris, ke ne. Si diris, ke kiam si suprenvenis al nia supra etago kie ni logas, si renkontigis kun Sarkoja, malsupreniranta. Ni decidis, ke sendube Sarkoja estis kase auskultinta nin, sed car ni povis memori nenian gravan parolon inter ni, ni forigis la aferon el niaj mensoj, nur promesante al ni, ke estonte ni estos kiel eble plej singardemaj.

Deja Toris kaj mi komencis ekzameni la arkitekturon kaj dekorajojn de la belaj cambroj en la domo, kiun ni estis okupantaj. Si diris al mi, ke tiuj homoj versajne vivis en epoko antau pli ol cent mil jaroj, ili estis la praavoj de sia raso, sed intermiksigis kun la alia granda raso de praaj Marsanoj, kiu estis tre malpala, preskau nigra, kaj ankau kun la samtempa rugflava raso.

Tiuj tri grandaj raspartioj de la praaj Marsanoj estis devigataj unuigi pro la sekigo de la Marsaj maroj. La homoj devis eltrovi la relative malmultajn, kaj tiam malplii gantajn fekundajn terpecojn, kaj defendi sin, en novaj

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату