vivkondicoj, kontrau la sovagaj hordoj de verdaj homoj.
Multaj epokoj de intermiksigado rezultigis la rugan rason, de kiu Deja Toris estis blonda kaj bela idino. Dum la jarcentoj da suferado, kaj da militado inter la diversaj propraj rasoj, kiel ankau kontrau la verdaj homoj, kaj gis ili orientigis al la novaj vivkondicoj, la blondaj Marsanoj multe perdis de sia alta civilizo kaj sia delikata arto; sed la aktuala ruga raso kredas, ke per siaj novaj eltrovoj kaj pli praktika civilizo gi plene rekompencis la entombigon de la antikva kulturo.
La antikvaj Marsanoj estis altgrade kulturitaj kaj literaturemaj, sed dum la sortsangoj de tiuj jarcentoj de orientigo al novaj vivkondicoj, ne nur iliaj evoluo kaj produktemo plene cesis, sed ankau perdigis preskau ilia tuta arkivaro, kronika kaj literatura.
Deja Toris rakontis multajn interesajn faktojn kaj legendojn pri tiu perdita raso de noblaj kaj bonkoraj homoj.
Si diris, ke la antikva civito, en kiu ni trovigas, estis centro de komerco kaj kulturo, Korad lau nomo. Gi estis konstruita ce natura kaj bela haveno, cirkauata de montoj.
La eta valo okcidente de la civito, si klarigis, estas la sola restajo de la haveno, kaj la trairejo tra la montoj al la malnova marfundajo estis la sanelo, kiun la siparo trairis alirante la pordegojn de la civito.
Multaj estas tiaj civitoj sur la bordoj de la antikvaj maroj; kaj pli malgrandajn, kvankam malpli multnombre, oni trovas konvergantaj al la centro de la oceanoj, car la homoj trovis, ke ili devis sekvi la retroirantan akvon, gis la neceso devigis ilin al ilia fina savigo, la tiel nomataj Marsaj kanaloj.
Tiel ni profundigis en esplorado de la konstruajo, kaj en nia propra interparolado, ke la posttagmezo jam plejparte forpasis. Ni rekonsciigis pri la aktualeco pro sendito de Lorkas Tomel, kiu petis min aperi tuj antau lia mosto. Adiauante al Deja Toris kaj al Solla, kaj ordonante al Ula, ke li restu gardanta, mi rapidis al la audienca cambrego, kie mi trovis, ke Lorkas Tomel kaj Tars Tarkas sidas sur la tribuno.
Capitro XII. Potenca kaptito
Kiam kun saluto mi eniris, Lorkas Tomel signis, ke mi proksimigu al li. Fiksante siajn grandajn, malbelegajn okulojn sur miajn, li diris: ”Dum nur kelkaj tagoj vi estis ce ni, tamen dum tiu tempo per via braveco vi gajnis altan rangon inter ni.
Tiel estu, tamen vi ne estas unu el ni; vi ne suldas lojalecon al ni.”
”Via situacio,” li daurigis, ”estas stranga. Vi estas kaptito nia, tamen vi faras ordonojn, kiujn oni devas obei. Vi estas fremdulo, tamen vi estas cefulo en Tark. Vi estas etulo, tamen vi povas mortigi grandan militiston per unu frapo de via pugno. Kaj nun oni raportas, ke vi planas fugi kun alia kaptito de alia raso, fakte, kun kaptitino, kiu lau propra konteso duone kredas, ke vi estas reveninto el la valo de Dor. Iu ajn el tiuj du akuzoj, pravigita, suficus por oficiale mortigi vin, sed ni estas justa popolo, kaj kiam ni reiros al Tark oni laujure procesos vin, se tiel ordonos nia Tal Hajus.”
”Sed,” li daurigis per sia sovaga gorgvoco, ”se vi fugos kun la ruga knabino, mi estas tiu, kiu devos respondi al Tars Tarkas, kaj devos au pruvi mian rajton ordoni, au la metalo de mia kadavro apartenos al pli kapabla viro, car tia estas la moro de la Tarkanoj.”
”Mi ne havas kverelon kun Tars Tarkas; kune ni regas super la plej granda el la malpli grandaj komunumoj de la verdaj homoj. Ni ne volas batali inter ni; tial, se vi estus mortinta, Johano Carter, tio gojigus min. Lau nur du kondicoj, tamen, ni rajtas mortigi vin sen ordono por tio de Tal Hajus; au en duopa batalo sindefende, se vi atakus iun el ni, au se ni trovus vin fuganta.”
”Pro justeco mi avertas vin, ke ni atendas unu el tiuj du okazoj, por senigi nin de tia granda respondeco. Estas por ni tre grave bone liveri la rugan knabinon en la manojn de Tal Hajus. Ne dum mil jaroj ni Tarkanoj faris tian bonan kapton; si estas la nepino de la plej eminenta el la rugaj jedakoj, nia plej granda malamiko. Nun mi finis paroli. La ruga knabino diris, ke mankas al ni humanaj sentimentoj, sed ni estas justa kaj verparola raso. Vi rajtas foriri.”
Mi turnis min kaj forlasis la audiencan cambregon.
Jen, do, la laboro de Sarkoja eknaskas rezultojn! Mi sciis, ke neniu alia povus disvastigi la famon tiel rapide atingintan la orelojn de Lorkas Tomel, kaj nun mi rememoris la partojn de la konversacio, kiuj temis pri fugo kaj pri mia deveno.
En la nuna tempo Sarkoja estis la plej maljuna kaj fidata el la inoj de Tars Tarkas. Tiel si estis tre potenca post la trono, car neniu militisto estis tiel fidata de Lorkas Tomel kiel lia kapabla leutenanto, Tars Tarkas.
Tamen, anstatau forigi el la menso la pensojn pri eventuala fugo, mia intervjuo kun Lorkas Tomel nur koncentrigis mian tutan pensaron al la temo. Nun, pli ol antaue, min impresis la urga neceso fugi rilate al Deja Toris, car mi konvinkigis, ke terura sorto atendis sin el la manoj de Tal Hajus. Lau la priskribo de Solla, tiu monstro estas enkarnigajo de la longaj epokoj de krueleco