kaj bruteco, el kiuj li devenis. Senkora, ruzeca, kaj senskrupula, li estas, kontraste al la plejmulto de siaj samrasanoj, sklavo de tiu bruta pasio, kiun la malplii ganta postulo por naskado sur ilia mortanta planedo preskau tute trankviligis ce la Marsanoj.

Pensante, ke eble la diineca Deja Toris falos en la manojn de tia tipo, mi malvarme eksvitis. Pli bone, se ni konservos la amikajn kuglojn por niaj lastaj momentoj, kiel faris tiuj kuragaj virinoj de mia propra lando, kiuj mortigis sin prefere ol trafigi en la manojn de la indianoj.

Dum mi, plena de nigraj sentoj, vagis sur la placo, Tars Tarkas venis el la audiencejo kaj proksimigis al mi.

Lia sinteno al mi estis tute sama, kiel antau kelkaj momentoj.

”Kie estas via logejo, Johano Carter?” li demandis.

”Neniun mi elektis,” mi respondis. ”Sajnis al mi plej bone, logigi min au en soleco, au inter la aliaj militistoj, kaj mi atendis okazon, peti vian konsilon. Vi bone scias,” kaj mi ridetis nun, ”ke mi ankorau ne orientigis pri ciuj moroj de Tark.”

”Venu kun mi,” li ordonis, kaj kune ni iris trans la placon al konstruajo kiu, gojige por mi, plej proksime apudis al tiu, kiun okupis Solla kaj siaj protektatoj.

”Mia logejo estas sur la unua etago de tiu ci konstruajo,” li diris, ”kaj la dua etago ankau estas plene okupata de militistoj, sed la tria kaj la pli supraj etagoj estas neokupataj; vi povas elekti inter ili.”

”Mi komprenas,” li diris, ”ke vi fordonis vian virinon al la ruga kaptitino. Nu, vi ja diris, ke viaj moroj ne estas niaj, sed vi povas batali sufice bone, por povi agi lauplace, tial, se vi volas doni vian virinon al kaptitino, tio estas via propra afero; sed kiel cefulo vi necese devas havi servistinojn, kaj lau niaj moroj vi rajtas elekti kelkajn au ciujn de la servistinoj apartenintaj al la cefuloj, kies metalojn vi nun portas.”

Mi dankis al li, sed diris, ke mi povos bone farti sen helpo, krom rilate al mangopreparado. Li promesis sendi al mi virinojn por tiu celo, ankau por zorgi pri miaj armiloj kaj la fabrikado de mia pafajo. Mi proponis, ke ili ankau alportu kelkajn el la pordormaj silkoj kaj peltoj, kiuj apartenas al mi kiel batalhavajo, car la noktoj estas malvarmaj, kaj proprajn mi ne posedas.

Promesinte tion fari, li foriris. Troviginte sola, mi supreniris la serpentan koridoron al la supraj etagoj, por serci taugan logejon, kaj vagis tra cambroj same belaj kiel en la aliaj konstruajoj.

Fine mi elektis antauan cambron sur la tria etago, car gi pliapudigis min al Deja Toris, kies logejo estis sur la dua etago de la plej apuda konstruajo, kaj subite mi ekpensis, ke mi povos konstrui ian komunikilon, per kiu si povus signali al mi, se si bezonus de mi servon au protekton.

Apud mia dormejo estis banejoj, vestocambroj kaj aliaj cambroj, entute dek. La fenestroj de la malantauaj cambroj donis rigardon sur grandegan korton, kiu formis centron de kvadratajo, farita de la konstruajoj, kiuj frontis al la kvar apudaj stratoj, nun uzata por logigi la diversajn bestojn, kiuj apartenas al la militistoj okupantaj la apudajn konstruajojn.

La korto estis superkreskata de la flava, muskosimila vegetajo, kiu kovras preskau la tutan surfacon de Marso, tamen multnombraj fontanoj, statuoj, kaj laubarkadoj atestis pri la beleco de la korto en antikvaj tempoj, kiam gi estis ornamata de la blondhara, ridanta popolo kiun severaj kaj nesangeblaj kosmaj legoj forpelis el la hejmoj, kaj el cio, krom la neklaraj legendoj de iliaj idoj.

Oni povus facile bildigi al si la belegan foliaron de la abunda Marsa vegetajaro, kiu iam plenigis tiun ci scenon per vivo kaj koloro; la sveltajn figurojn de la belaj virinoj, la rektstaturajn kaj gracilajn virojn; la ridantajn, petolantajn infanojn, cion en sunlumo, en felico, en paco. Tiel tra epokoj de mallumo, de krueleco, de nesciaco, gis iliaj heredaj instinktoj pri kulturo kaj humaneco levigis triumfe en formo de la fina komponita raso, kiu havas nun la hegemonion sur Marso.

Miaj pensoj abrupte rompigis pro la alveno de pluraj junulinoj portantaj sargojn da armiloj, silkoj, peltoj, juveloj, kuiriloj kaj barelojn da nutrajo kaj trinkajo, inkluzive de multe da stelitajo el la aviadilo. Sajnis, ke cio estis antaue la proprajo de la du cefuloj mortigitaj de mi, kaj tiel igis mia, lau la moroj de Tark. Lau mia ordono ili metis cion en unu el la malantauaj cambroj, kaj foriris por duan fojon porti sargojn, kiuj, ili informis min, kompletigis mian posedajon. Ci foje akompanis ilin dek gis dek kvin aliaj virinoj kaj junuloj, kiuj, oni diris, estis la sekvantaroj de la du cefuloj.

Ne temis pri familioj, nek pri edzinoj au servistoj; la rilato estis iom strangspeca, kaj tiel malsimila al io ajn de ni konata, ke estas malfacile priskribi gin. Inter la verdaj Marsanoj cio estas posedata komune, krom la personaj armiloj, ornamajoj, dormsilkoj kaj peltoj de la individuoj.

Nur al tiuj oni povas pretendi posedrajton, kaj ec da tiuj oni ne rajtas posedi pli, ol necesas por la propra uzo. Cio kroma estas tenata nur en garda rolo, kaj estas transdonota al la pli junaj anoj de la komunumo laubezone.

La virinoj kaj infanoj en la sekvantaro de iu viro estas kompareblaj al militista unuajo, pri kiu li diversmaniere respondecas, ekzemple en la fakoj de instruado, disciplino, nutrado, kaj la postuloj de ilia konstanta vagado, kaj ilia sencesa batalado kontrau aliaj komunumoj kaj kontrau la rugaj Marsanoj. Liaj virinoj neniel estas edzinoj. La verdaj Marsanoj ne uzas vorton, kiu havas

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату