evoluinta lau intelekto, havas nur krudajn rimedojn por artefarita lumigado; ili dependas plejmulte je torcoj, iaj kandeloj, kaj stranga speco de lampo por ia oleo, kiu generas gason kaj brulas sen meco.
Ci lasta donas lumon blankan kaj intense brilan, sed car la bezonata natura oleo estas trovebla nur per minado en unu el pluraj malproksimaj lokoj, gi estas malofte uzata de la verdaj homoj, kies pensoj estas ciam nur por la hodiauo, kaj kies malsato al mana laboro konservis ilin en duonsovaga stato dum sennombraj jarcentoj.
Post kiam Solla remetis miajn kovrilojn, mi denove dormis kaj vekigis nur en taglumo. La aliaj logantoj de la cambro estis kvin, ciuj inaj, kaj ili ankorau dormis en amaso, kun varieca sortimento de silkoj kaj peltoj. Trans la sojlo kusis la sendorma gardobesto, guste kiel mi vidis gin en la antaua tago; sajne gi ec unu muskolon ne movis. Giaj okuloj fikse atentis min, kaj mi ekscivolis, kio okazos, se mi provos forkuron.
Ciam mi emis serci aventurojn kaj esplori kaj eksperimenti, en cirkonstancoj, kie pli sagaj homoj eviteme pasus. Kaj nun mi ekpensis, ke mi plej certe lernos pri la gusta sinteno de la besto al mi, se mi provos forlasi la cambron. Mi estis sufice certa, ke iam ekster la konstruajon, mi povus eskapi de gi, car jam mi estis tre fiera pri mia salta kapablo. Cetere, jam mi povis konstati, lau giaj kruroj mallongaj, ke la besto neniel kapablas saltadi, nek, versajne, kuri.
Malrapide kaj zorgeme, do, mi levigis sur la piedoj, kaj tuj vidis, ke la rigardanto faris same; singardeme mi proksimigis al gi, konstatante, ke per trena pasado mi povis teni mian ekvilibron kaj samtempe sufice rapide iri. En la mezuro, ke mi alproksimigis al gi, gi singardeme retiris sin, ankorau tenante la rigardon al mi; kaj kiam mi atingis la straton gi flankentiris sin por doni lokon al mi. Tiam gi sekvis min, malantaue je dek pasoj, dum mi iris mian vojon lau la senhoma strato.
Evidente gia misio estas nur la protekto al mi, mi pensis.
Sed kiam ni atingis la randon de la civito, gi subite saltis antauen de mi, farante strangajn sonojn, kaj montrante siajn malbelajn kaj timigajn dentegojn. Pensante, ke mi iom primokos gin, mi kuregis al gi, kaj kiam preskau mi atingis gin, mi saltis en la aeron, surterigante malproksime for de gi kaj de la civito. Gi turnis sin tuj kaj atakkuregis al mi kun plej neimagebla rapideco. Mi estis kredinta, ke la mallongaj kruroj malhelpos la rapidiron, sed se gi konkurus kun leporhundoj, ili sajnus kvazau ili endormigis sur mato. Poste mi lernis, ke gi estas la plej rapida besto sur Marso. Cetere, pro sia inteligento, lojaleco kaj sovageco, gi estas uzata en casado, en milito, kaj kiel protektanto de la Marsa homo.
Mi tuj konstatis, ke se mi rekte iros antauen, mi malfacile evitos la dentegojn de la besto, do mi respondis al gia kuratako per retrosaltado trans gi en la momento, kiam gi preskau atingis min. Tiu manovro donis al mi grandan avantagon, kaj mi povis atingi la civiton multe antau gi. Kiam gi venis kure, mi saltis al fenestro dek metrojn alta en unu el la konstruajoj rigardantaj trans la valon.
Tenante la sojlobreton, mi tiris min al sida pozicio sen rigardi en la konstruajon, kaj malsupren rigardis al la superruzita besto. Mia triumfo mallonge dauris, tamen.
Apenau mi havis sekuran sidlokon sur la fenestra sojlo, granda mano venis de malantaue kaj tenegis mian kolon, poste perforte tiris min en la cambron. Mi jetigis sur mian dorson, kaj vidis, superstaranta min, grandegan simisimilan beston, blankan kaj senharan, krom la muka hirtajo surkapa.
Capitro VI. Batalo kiu havigis amikojn
La besto, kiu pli ol iu ajn verda homo similis al nia Tera homo, fiksis min al la tero per grandega mano, dum gi babilis kaj gestis al iu respondanta besto malantau mi. Ci tiu, evidente kunulo de mia atakinto, baldau venis al ni, portante grandegan stonan klabon, certe kun la celo frakasi mian kranion.
La bestoj estis kvar au kvin metrojn altaj, kiam rektstaraj, kaj simile al la verdaj Marsanoj havis mezajn brakojn kaj krurojn. Iliaj okuloj estis proksimaj unu al la alia, kaj ne elstaris; iliaj oreloj estis alte lokitaj, kaj iliaj nazoj kaj dentoj tre similis tiujn de nia Afrika gorilo. Entute ili ne estis malbelaj, kompare kun la verdaj Marsanoj.
La klabo estis svingiganta lau arko, kies fino estus mia suprenrigardanta vizago, sed subite ia miriadkrura terurajo jetis sin tra la pordo rekte al la brusto de la klabulo.
Kun timkriego la simio teninta min saltis tra la fenestra malfermajo, sed gia kunulo sin jetis al mortlukto kun mia savanto — kiu estis neniu alia ol mia fidela gardanto.
Fidela hundo mi nomus gin, sed tiel malbelan beston mi ne povas rangigi kun nia amata hunda raso surtera.
Kiel eble plej baldau mi restarigis, kaj metinte la dorson al la muro rigardis tian batalon, kian oni malofte povas vidi. La forto, movkapablo, kaj sovageco de la du bestoj estis lau grado nekonata al ni. Mia besto havis la komencan avantagon, penetrinte profunde per siaj dentoj en la bruston de sia kontrauulo; sed la grandaj brakoj kaj piedoj de la simio, fortigataj de muskoloj multe