pli grandaj ol tiuj de la Marsanoj, fikstenis la gorgon de mia gardanto, kaj iom post iom eltordis la vivon, kurbigante la kapon malantauen al la korpo.
Farante tion, la simio estis forsiranta la propran bruston, tenatan de fortaj makzeloj. Tien kaj reen ili ruligis sur la planko. De neniu venis krio de timo au doloro.
Baldau mi vidis, ke la grandaj okuloj de mia gardanto tute elstaras el siaj ingoj, kaj sango fluas de gia nazo.
Evidentis, ke gi ekmalfortas, tamen ankau la simio, kies lukto ciumomente malpli intensigis.
Subite mi rekonsciigis plene, kaj kun tiu stranga instinkto, kiu ciam instigis min al mia devo, mi rapidis preni la klabon falintan al la planko komence de la batalo.
Svingante gin kun la tuta forto de miaj Teraj brakoj mi trafis la kapon de la simio, frakasante gian kranion kvazau ovoselon.
Apenau farinte tion, mi turnis min por renkonti novan dangeron. La kunulo de la simio, post la komenca timo, estis reveninta al la sceno, tra la interno de la konstruajo. Mi ekvidis gin antau ol gi atingis la pordon. Nun gi venis hurle, kiam gi vidis sian senvivan kunulon sternitan sur la planko. Saumbusa pro kolero, gi ja timigis min.
Ciam mi volonte restas por batali, kiam la sancoj por venko estas suficaj, sed ci foje mi vidis nek gloron nek profiton en lukto kontrau la feraj muskoloj kaj terura sovageco de tiu besto el nekonata mondo; fakte la sola rezulto de tia renkonto certe estus mia morto.
Mi staris apud la fenestro kaj sciis, ke se mi povus atingi la straton, mi povus poste atingi la placon kaj sendan gerecon, antau ol la besto povus trafi min; almenau ekzistis ebleco de sinsavo per la fugo, kompare kun certa morto, se mi restus kaj ec plej intense batalus.
Estas vere, ke la klabo restis al mi, sed kiom gi valorus kontrau kvar brakegoj? Ec se unuafrape mi rompus unu el ili, (se, kiel versajne okazus, gi penus forbari la klabon) gi povus atingi min per la ceteraj tri antau ol mi povus pretigi por dua atako.
En la momento, kiam tiuj pensoj trapasis mian menson, mi turnis min ekire al la fenestro, sed miaj okuloj trafis la korpon de tiu, kiu jus batalis por mi — kaj cian penson pri fugo tio forigis. Gi kusis, anhelante, sur la planko de la cambro, tiel fiksante la okulojn sur miajn, kiel se gi kortuse petus protekton. Mi ne povis rezisti tiun rigardon. Necesis resti kaj batali por gi tiel forte, kiel gi jus faris por mi.
Sen plua pensado mi turnis min por lukti kontrau la kolerfreneza virsimio. Gia proksimeco estis tia, ke tute maleblis uzi tauge la klabon, kaj mi simple jetis gin al la alvenanta korpego. Gi trafis iom sub la genuoj, eligis krion de doloro kaj kolero, kaj tiel sancelis la beston, ke tiu ci falis al mi kun la brakoj etenditaj por moligi la alteri gon.
Denove, kiel en la hieraua tago, mi uzis Teran taktikon.
Svinginte mian dekstran pugnon rekte al gia mentono, mi tuj plenforte per la alia pugno trafis la fundon de la ventro. La efiko estis mirinda. Mi pasis flanken, kaj la simio falis al la planko, spiregante, kaj kurbigite pro doloro. Saltante trans gia korpo, mi ekprenis la klabon kaj bategis gin gis morto, antau ol gi povis restarigi.
Donante la finan baton, mi audis kvietan ridon malantau mi. Turnante min, mi vidis Tars Tarkas, Solla kaj tri-kvar militistojn, kiuj staris ce la cambropordo. Kiam miaj okuloj trafis iliajn, duafoje mi ricevis ilian aplaudon.
Mia foresto estis rimarkita de Solla, kiam si vekigis, kaj rapide si informis al Tars Tarkas, kiu tuj ekiris kun kelkaj militistoj por postserci min. Kiam ili alproksimigis al la rando de la civito, ili vidis la virsimion, kiam gi kuregis en la konstruajon, saumante pro kolero.
Tuj ili postsekvis gin, pensante, ke eble giaj agoj estos signo pri mia situo, kaj vidis mian mallongan sed decidigan batalon kontrau gi. Tiu ci batalo, aldone al mia frapo al la Marsa militisto en la hierauo, kaj mia salta kapablo, igis ilin alte estimi min. Evidente mankas al ili cia delikata sentemo pri amikeco kaj amo, sed ili vere adoras korpan kapablon kaj kuragon, kaj emas doni cion ajn al siaj adoratoj, dum tiuj tenas sian rangon per ripetataj agoj de forto kaj kurago.
Solla, kiu lauvole akompanis la sercantaron, estis la sola, kies vizago ne tordigis de ridado dum mi luktis por mia vivo. Kontraue, si estis serioza pro kompato, kaj tuj kiam mi finmortigis la monstron, si kuris al mi kaj zorgeme ekzamenis mian korpon, esplorante pri vundoj.
Konstatinte, ke mi estas senvunda, si ridetis al si, kaj preninte mian manon, ekiris al la cambropordo.
Tars Tarkas kaj la aliaj militistoj estis enirintaj kaj staris super la nun rapide reviviganta besto, kiu savis mian vivon, kaj kies vivon siavice savis mi mem. Ili sajnis profunde argumenti, kaj fine unu el ili alparolis min; sed rememoris, ke mi ne scias lian lingvon, kaj ree turnis sin al Tars Tarkas. Tiu ci faris iun ordonon al li, kaj sinturnis por sekvi nin el la cambro.
Io pri ilia sinteno al mia besto sajnis al mi minaca, kaj mi hezitis forlasi. Estis bone, car la militisto tiris pistolon el gia ingo, kaj estis mortigonta la beston. Mi alsaltis, kaj suprenfrapis lian brakon. La kuglo trafis la lignan cirkauajon de la fenestro kaj eksplodis, borante truon tra la ligno kaj la masonajo.
Tiam mi surgenuiggis apud la teruraspekta besto kaj, levante gin surpiedige, gestis, ke gi akompanu min. Miaj