mi atingis la akvotruon, kie Powell intencis tendumi.

La loko estis senhoma, kun neniuj signoj de lastatempa homokupo. Interesis min rimarki, ke la spuroj de la postsekvantaj cevalrajdantoj (mi nun konvinkigis, ke tiaj ili estas) dauris post tiuj de Powell.

Nun mi igis certa, ke la sekvantoj estas indianoj, kaj ke ili volas kapti Powell viva, por demona plezuro de torturo. Do mi rapidigis mian cevalon ec dangere, esperante senespere, ke mi trafos la rugajn friponojn antau ol ili atakos lin.

Subite mi audis, malproksime antau mi, neklaran sonon de du pafoj. Sciante ke nun, se iam, Powell bezonos min, mi kiel eble plej rapidigis mian cevalon supren sur la mallarga kaj malfacila montovojo. Dum proksimume mejlo mi audis nenion plu, kaj subite la vojo largigis en malgrandan senkreskajan altebenajon apud la supro de la montpasejo. Jus mi estis pasinta tra mallarga superpendata kanjono, kiam mi eniris la ebenajon, kaj tio, kion mi vidis, plene konsternis min.

La etendajo ebena plene blankis pro indianaj tendoj, kaj kelkcento da rugaj batalantoj denscirkauis iun objekton apud la centro. Ilia atento estis tiel fiksita al tiu punkto, ke min ili ne rimarkis, kaj facile mi povus reiri en la mallumon de la kanjono kaj forfugi kun plena sekureco.

La fakto, ke tia penso ne venis al mi antau la posta tago, forigas ajnan pretendon al heroismo, kiun la rakonto pri ci tiu epizodo povus rajtigi al mi.

Kompreneble, mi bone divenis, ke Powell estas la punkto interesa al ili, sed cu la penso au la ago venis unue, mi ne scias. Certe estas, ke senhezite mi eltiris miajn revolverojn, kaj cevalkure aliris la tutan indianaron, pafante rapide, kaj plenpulme hurlante. Estante tute sola, mi bone faris taktikon, car la ruguloj, konvinkitaj, pro la surprizo, ke ne malpli ol regimento atakas ilin, sin turnis fuge por siaj arcoj, sagoj, kaj pafiloj.

Tio, kion mi vidis pro ilia disigo, plenigis min de timo kaj kolero. En la klaraj lunradioj de Arizono kusis Powell; lia korpo estis plena de indianaj sagoj. Mi certis, ke li jam mortis, sed mi tiel rapidis, por savi lian korpon de indiana mutilado, kiel mi farus por savi la viron mem de morto. Apude preterrajdante lin, mi klinis min, kaj kaptante lian kartoczonon tiris lin sur la intersultron de mia cevalo. Unu rigardo malantauen suficis por konvinki min, ke reiro lau la sama vojo estus pli dangera ol daurigo trans la altebenajo. Mi spronis mian kompatindan beston, kaj kurigis gin al la pasejo kiun mi povis vidi aliflanke.

Nun la indianoj jam estis konstatintaj, ke mi solas, kaj iliaj malbenoj, sagoj kaj kugletoj eksekvis min; sed la lunlumo lasis nur la malbenojn atingi min. Mia cevalo, konante la lokon pli bone ol mi, eniris vojon kondukanta al la supro de la montaro, evitante la pasejon kiun mi vidis; kaj al tio, versajne, mi suldas ne nur mian vivon, sed ankau la rimarkindajn travivajojn kaj aventurojn de la postaj dek jaroj.

Mi konstatis, ke mi trafis malgustan vojon, kiam la hurloj de la persekutantaj sovaguloj malfortigadis maldekstre de mi. Tiam mi sciis, ke ili iris maldekstren preter la siritaj rokoj ce la rando de la ebenajo, dum la cevalo kondukis min dekstren, kaj efektive, haltante momenton, mi povis vidi ilin malaperantaj cirkau apuda monto. Mi sciis, ke ili baldau konstatos sian eraron, kaj retrovos la gustan spuron post mi.

Mi iris pluen je mallonga distanco, kaj trovis bonan vojeton cirkau alta klifo. La klifo altigis dekstre de mi je kelkcent metroj, kaj maldekstre, perpendikle malsupren, iris rokplena kanjoneto. La vojeton mi sekvis dum eta tempo, gis subite gi kondukis dekstren al fauko de kaverno, kie gi finigis.

Nun jam estis mateno, kaj, laukutime en Arizono, plena taglumo venis subite kaj senaverte. Decevaliginte, mi kusigis Powell sur la teron. Plej zorga esploro tamen rivelis neniun signon de vivo. Mi aplikis diversajn rimedojn, kaj longe klopodis pri li, malgrau mia interna konvinko, ke li estas morta.

Powell estis viro tre amata de mi: li estis ciel vireca, ciel gentlemana, fidela kaj vera amiko: kun sentoj kiel eble plej cagrenaj mi cesigis la klopodojn pri li.

Lasante lian kadavron sur la rando, mi rampis surgenue en la kavernon por esplori gin. Mi trovis gin granda, proksimume tridek metrojn lau diametro, kaj pli ol dek metrojn alta: la planko estis glata, ec polurita, kio kun aliaj signoj montris, ke la kaverno estis iam logata.

Gia fono estis tiel ombreca, ke mi ne povis vidi cu au ne estas malfermajoj al ankorau aliaj cambroj.

Dum mi esploradis, mi eksentis placan dormemon, kiun mi atribuis al laceco post mia longa kaj laciga veturado, kaj al reakcio post la ekscito de la batalo. Mi sentis min sufice sekura en mia nuna loko, sciante, ke unu viro povus defendi gin kontrau tuta armeo. Baldau mi igis tiel dormema, ke tre tentis min la deziro sternigi sur la planko de la kaverno por ioma dormo, sed mi sciis, ke tio rezultigus certan morton je la manoj de miaj rugaj amikoj, kiuj povus veni en ajna minuto. Mi penis aliri la faukon de la kaverno, sed kvazau ebrie sanceligis al la flanko, kaj poste falis sterne sur la plankon.

Capitro II. La liberigo el la morto

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату