Sento de agrablega songemo venkis min, miaj muskoloj malstrecigis, kaj mi estis jus ekdormonta, kiam sono de alvenantaj cevaloj atingis miajn orelojn. Mi penis stari, sed kun teruro trovis, ke miaj muskoloj ne respondas al mia volo. Mi nun tute vekigis, sed miaj muskoloj malfunkciis kvazau mi stonigis. Kaj nun unuafoje mi rimarkis iun vaporon en la kaverno, tre maldensan, rimarkeblan nur kontrau la taglumo de la fauko. Al la nazo venis iom pikanta odoro, kaj mi supozis, ke iu venena gaso venkis min: sed mi tamen ne komprenis, kiel mi havas libera mian menson, kaj nur mian korpon ne povas influi au movi.

Mi kusis rigarde al la malfermajo de la kaverno, kie mi povis vidi la etan pecon da vojeto inter la kaverno kaj la angulo de la klifo, kiun cirkauiras la vojeto. La bruo de alvenantaj cevaloj cesis, kaj mi divenis, ke la indianoj estas rampantaj lau la eta rando kondukanta al la kaverno, kiu por mi igis entombigejo. Mi memoras, ke mi esperis rapidan mortigon, car ne placis al mi pensi, kion ili povus faradi al mi, se ili emus.

Mi ne devis atendi longe. Ia brueto sciigis al mi ilian apudeston, poste rughauta vizago singardeme metis sin cirkau la angulon de la klifo, kaj sovagaj okuloj rigardis en miajn. Mi certis, ke li povis vidi min en la kaverno, car la frumatena sunlumo tra la malfermajo rekte trafis min.

La sovagulo, anstatau proksimigi, nur ekstaris kaj gapis al mi; poste dua sovagulo aperis, poste tria, kvara, kvina, strecante la kolojn de post la sultroj de siaj kunuloj sur la mallarga rando. Ciu vizago montris solenan timon: mi ne scias kial, kaj poste dum dek jaroj ne sciis.

Ke post tiuj sovaguloj trovigas ankorau aliaj, evidentis el la fakto, ke tiuj plej proksimaj flustre sendis vortojn malantauen.

Subite el la fono de la kaverno malantau mi venis mallauta, sed klare audebla gemado. La indianoj audis gin, kaj fugis timege. Tiel freneze ili kunkuris por postlasi la neviditan estajon, ke almenau unu falis de la rando al la rokoj malproksime malsupraj. Iliaj kriegoj ehis kelktempe en la kanjono, poste la silento regis.

La sono timeginta ilin ne ripetigis, sed mi sufice audis por pensi, kia terurajo trovigas malantau mi. Timo estas relativa afero; certe mi povas diri sen honto, ke se miaj sentoj dum la postaj minutoj estis sentoj de timo, do Dio protektu la timulon, car certe timo en si mem estas grandega puno. Sajnas al mi, kiu ciam kutimis plenforte kaj sankorpe batali, ke nenio estas pli terura ol tia travivajo, kusi paralizita antau nekonata dangero, kies nura sono suficis por timkurigi aron da sovagaj indianoj kvazau safaron, kiun lupoj casas.

Plurfoje mi kredis audi mallautajn sonojn malantau mi, kvazau iu movas sin, sed fine cio silentigis, kaj mi havis okazon pripensi mian situacion. Mia sola espero sajnis esti, ke la paralizo forlasu min same subite, kiel gi min kaptis.

Malfrue en la posttagmezo mia cevalo, kiu la tutan tempon staris kun la rimenoj nefiksitaj antau la kaverno, foriris malrapide lau la vojeto kaj lasis min sola kun la nekonata misterajo kaj la senviva korpo de mia amiko, kiu kusis videbla al mi sur la rando antau la kaverno, kie mi lasis gin matene.

De tiam gis proksimume noktomezo cio silentis tombeje.

Subite la terura gemado de la mateno refrapis miajn orelojn, kaj denove el la ombra fono venis sono de io mova, kaj mallauta susurado, kvazau de velkaj folioj.

La efiko sur mian tauzitan nervaron estis terura, kaj mi faris superhoman penon por rompi miajn katenojn.

Mense, vole kaj nerve mi penis; ne muskole, car ec mian etfingron mi ne kapablis movi; tamen certe superhome.

Subite io cedis al mia penego. Mi sentis momentan nauzon, kaj subitan rompon, kvazau de stala fadeno, kaj trovis min staranta kun la dorso ce la muro de la kaverno, fronte al mia nekonata malamiko.

Tiam lunlumo plenigis la kavernon, kaj jen antau mi kusis mia propra korpo, guste kiel gi kusis dum tiu horoj, kun la okuloj rigardantaj al la ekstera rando kaj la manoj kusantaj rigide sur la planko. Mi rigardis al mia senviva korpo, kaj poste al mi mem, kun ega miro, car tie mi kusas vestita, kaj jen mi staras nuda kiel ce naski go.

La transsango estis tiel subita, ke gi momente forgesigis al mi cion krom mia stranga metamorfozo. Mia unua penso estis, cu, do, jen la morto? Tion mi tamen ne povis kredi, car mi povis senti mian koron, batanta kontrau la ripojn. Mi anhelis, svitgutoj elstaris sur la tuta korpo, kaj la malnova eksperimento, sin pinci, pruvis la fakton, ke neniel mi estas fantomo.

Denove mi estis memorigata de miaj cirkauaj cirkonstancoj, kiam ripetigis la stranga gemado el la kaverna fono. Nuda kaj senarmila, neniel mi deziris renkonti la nevidatajon, minacanta min.

Miaj revolveroj estis rimenligitaj al mia senviva korpo, kiun, pro iu mistera kauzo, mi sentis min nekapabla tusi. La karabenon forportis mia cevalo. La sola ebla ago sajnis esti fugo.

Nerezistante la tenton, mi saltis rapide tra la malfermajo en la stellumon de bela nokto, tipe Arizono. La fresa, vigliga aero de la cirkaua montaro tuj revivigis min, kaj nun ekster la kaverno mi sentis novan kuragon trakuri la vejnojn. Pauzante sur la rando, mi insultis min pro mia timo, nun sajne senbaza. Mi diris al mi, ke mi kusis, sen kapablo movigi, dum pluraj horoj en la kaverno,

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×