Daniel Defo

Robinsono Kruso

Parto I

Mi naskigis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la rego Karolo la Unua. Infano, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliagante, la deziro plifortigis; gis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldau trovis okupadon sur sipo.

Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la sipo enfendigis. Ciuj al la pumpiloj rapidis. La sipon ni sentis gemi en ciuj siaj tabuloj, kaj gian trabajon ektremi de la antaua gis la posta parto; kaj baldau klarigis ke ne estas ia espero por gi, kaj ke cio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.

Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, sipo kusante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por gi restadi sipflanke; tial ni eljetis snuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ciuj enboatigis.

Tamen, vanigis en tia maltrankvila maro, por peni albordigi la sipon, kiu alsendis la virojn; au aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom gin lasi peligi teron.

Duonhore, nia sipo trafis rifon kaj subakvigis, kaj gin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimigis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato levigis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.

Fine, gojege, ni surterigis, kie bonsance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.

La viro, kies sipo subakvigis, diris kun grava mieno: «Junulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi». «Kial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron»? «Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian sipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kauzis tiun-ci tutan malbonon al ni».

Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, nek deziris sciigi, car mi estis ofendita pro tiu-ci malgentila parolado. Mi multe pensis; cu iri hejmon, au cu iradi surmaron. Honto detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun mi estis ironta.

Kiel estis mia sorto travive, ciam elekti la plej malbonon; tiel same mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestajon sur mia korpo, sed, surmaron mi ree iris.

Sed nun, mi havis pli malbonan sancon ol iam, car, kiam ni estis tre malproksime enmaro, kelke da Turkoj en sipeto, plencase alproksimigis al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por ke ni forkuru de ili. Tamen, malgrau tio, ni vidis ke niaj malamikoj pli kaj pli alproksimigis, kaj certigis ke baldau, ili atingos nian sipon.

Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio kauzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daurigis pafadon sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimigante la duan fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia sipo, kaj ektrancis la velojn, kaj ekfaris ciuspecajn difektajojn. Tial, post kiam dek el niaj sipanoj kusas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas vundojn, ni kapitulacis.

La cefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabajon, al haveno okupita de Mauroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue jugis, sed li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis sango en mia vivo, kiun mi neniam antauvidis. Ho ve! kiom mia koro malgojis, pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da komplezemo kiom diri «Adiaui» kiam mi iris surmaron, au sciigi tion, kion mi intencas fari!

Tamen, cio, kion mi travivis tiam, estas nur antaugusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.

Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros surmaron, kaj ke mi iel povos liberigi; sed la espero nelonge dauris, car tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje au dufoje ciusemajne, veturis en sia boato por kapti iajn platfisojn, kaj iafoje, li kunprenis min kaj knabon kun si, car ni estas rapidaj ce tia sporto, kaj tial li pli kaj pli satis min.

Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti kelke da fisoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekduhore, ni ne povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 metrojn) de la terbordo; kaj morgautage, kiam la suno levigis, nia boato estas enmaro almenau dek mejlojn (16 kilometrojn) de la terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ciuj tre bezonis nutrajon; sed fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendangere reatingis la terbordon.

Kiam la Turko sciigis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun, kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos cion, kion ni bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis grandan kajuton en la longboato de sia sipo, kiel ankau cambron por ni sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiskapti. Sed kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fisoj por la gastoj, kiuj estas vespermangontaj kun li.

Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate forkuri kaj liberigi. Tial mi tuj prenis tiom da nutrajo, kiom mi povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, mangante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj (kukoj).

Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, segilon, hakilon, fosilon, iom da snurego, kaj ciuspecajn objektojn, kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie trovigas la vinkesto de la Turko, kaj mi gin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia ruzo, mi havigis cion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo: «La pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne trovigas ia pafajo. Cu vi pensas, ke vi povas havigi iom da gi? Vi scias kie gi estas konservata, kaj eble ni volos pafi birdon au du». Li do alportis kesto kaj saketon, kiuj enhavas cion, kion ni eble bezonas por la pafiloj. Tiujn-ci mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fiskapti.

La vento blovis de la nordo, au nordokcidento, tia vento estis malbona por mi; car, se gi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do mallevis miajn hokfadenojn kvazau fiskapti, sed mi zorgis, ke mi havu malbonan sukceson; kaj kiam la fisoj mordis, mi ilin ne eltiris, car mi deziris, ke la Mauro ilin ne vidu. Mi diris al li: «Tiu-ci loko estas nebona; ni ne kaptos fisojn tie-ci; ni devas iom antauen iri». Nu, la Mauro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la velojn, kaj, car la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la boaton unu mejlon au plu enmaron, kaj poste gin haltigis, kvazau mi intencas fiskapti.

Nun, mi pripensis, tiu-ci estas mia okazo liberigi; tial mi transdonis la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la Mauron cirkau la talio, kaj eljetis lin el la boato.

Malsupren li falis! sed baldau reaperis por ke, li povis nagi kvazau anaso. Li diris, ke li volonte irus cirkau la mondo kun mi, se mi enprenus lin.

Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reenigos perforte, mi direktis mian pafilon sur lin, kaj diris: «Vi facile povas nagi alteron se vi tion deziras; tial, rapidigu tien; plie, se vi reen alproksimigos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, car, mi de nun intencas esti libera viro».

Tiam li eknagis, kaj sendube sendangere atingis la terbordon, car la maro estis tre trankvila.

Unue, mi intencis kunpreni la Mauron kun mi, kaj nagigi Zuron alteron; sed la Mauro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi.

Post kiam li forigis, mi diris al Zuro: «Se vi juros, ke vi estos fidela al mi, vi iam farigos grava viro; se vi ne juros, mi certe ankau vin eljetos el la boato».

La knabo tiel dolce ridetis, kiam li juris resti fidela al mi, ke mi lin ne povis dubi en mia koro.

Dum ankorau ni povis vidi la Mauron (survoje alteren) ni antauen iris enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke ni iros al la influejo de la markolo, car neniu velveturis al la suda marbordo, car tie logas gento da homoj, kiuj lau sciigoj, mortigas kaj mangas siajn malamikojn.

Tiam mi direktis mian veturadon oriente, por ke ni laulongiru la marbordon, kaj, havante favoron venton kaj trankvilan maron, ni morgautagmeze estis malapud kaj preter la povo de la Turko.

Ankorau, mi timis, ke mi estus kaptota de la Mauroj; tial mi ne volis iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos nagi surteron, kaj tiam rigardi la cirkauajojn. Sed kiam malheligis la lumo, ni audis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn, blekadojn. La malfelica knabo diris, ke li ne kuragas iri surteron antau la tagigo. «Nu,» mi diris: «tiuokaze, ni atendu, sed, tage, povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovagaj bestoj». «Tiam ni pafilos ilin,» ridante diris Zuro: «kaj forkurigu ilin».

Mi gojis vidi, ke la knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe dormis, car, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis al la maro, por sin bani. La malfelica knabo ektremis de kapo al piedoj pro la vidajo. Unu el tiuj bestoj alproksimigis nian boaton, kaj, kvankam estis tro mallume por gin bone vidi, ni audis gin blovi, kaj sciis, pro gia bruego, ke gi certe estas granda. Fine, la bruto tiom alproksimigis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi pafis sur gin, kaj gi nagis alteren.

La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de mia pafilo, sajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo; sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serci fresan fonton, por ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, cu la fontaj akvoj taugas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la botelegoj, kaj, ke li gin reportos plenigitan se la akvo estas bona. «Kial vi volas iri»? mi diris; «Kial mi ne estas ironta? Vi povas resti en la boato». Kontraue, Zuro diris: «Se la savaguloj venos, ili min mangu; sed vi forkuru». Mi devis ami la junulon pro la afabla parolado. «Nu,» mi diris: «Ni ambau iros, kaj se la sovaguloj venos, ni ilin mortigu; ja, ili ne mangos au vin au min».

Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis, kaj kiun ni goje kuiris kaj mangis; lau la bona novajo, kiun li raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovagulojn.

Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas malproksime, car mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laulongirante la terbondon, ni trovos sipon, kiu ensipigos nin; kaj tiam, kaj ne antau tiam, mi sentos kvazau libera viro. Unuvonte, mi konfidis mian sorton al la sanco; au renkonti ian sipon au morti.

Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili estis nignaj, kaj ne portis vestajon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, — kiu sciis plej bone — diris: «Ne vi iru! Ne vi iru»! Tial mi direktis la boaton lauteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis lau ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.

Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutrajo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekigita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-ci ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi gin, car ni ne kuragis iri surteron al ili, nek ili kuragis alproksimigi al ni.

Fine, ili eltrovis peron sendangeran por ni ciuj. Alportante la nutrajon al la marbordo, ili gin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni gin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonsance, ni baldau kaptis grandan donacon por ili; car du sovagaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plencase de la montetoj al la maro.

Ili nagis kvazau ili venis por sportigi. Ciuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimigis nian boaton; tial mi gin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam gi estis en pafspaco, mi gin pafis tra la kapo. Dufoje gi subakvigis kaj dufoje gi suprenlevigis; kaj poste gi nagis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaue timis je la vidajo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ill tuj venis.

Ili rapidis al sia rabajo; kaj tordante cirkau gi snuregon, ili gin sendangere eltiris surteron.

Ni nun lasis niajn savagulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antau ni etendis sin kvar au kvin mejlojn, (6.8 au 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.

Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidigis por pripensi tion, kion estos plej bone nun fari; kiam subite mi audis, ke la knabo krias: «Sipon kun velo! sipon kun velo»! Li ne montris multe da gojo je la vidajo, opiniante, ke la sipo venis por repreni lin; sed mi bone scias, lau la sajno, ke gi ne estas iu el la sipoj de la Turko.

Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la sipon giavoje, kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, car mi esperis, ke se tiuj, kiuj estas sur la ferdeko ne povus audi la sonon, ili vidus la fumigadon. Ili ja gin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis ce la sipflanko. La viroj parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, kion ili diras. Fine, Skoto sursipe diris per mia lingvo: «Kiu vi estas? De kien vi venas»? Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberigis de la Mauroj.

Tiam, la sipestro invitis min veni sipbordon, kaj ensipis min, Zuron kaj ciujn miajn posedajojn. Mi diris al li, ke li havu cion, kion mi havas; sed li respondis: «Vi estas rericevonta viajn posedajojn post kiam ni atingos teron, car mi por vi nur faris tion, kion por mi vi farus samstate».

Вы читаете Robinsono Kruso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×