Mi nun faris capon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li kaprofelon por porti cirkau la talio. Li treege fierigis eltrovante lian vestajon kiel la mia.

Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon miaflanke; sed tio ne estis necesa, car mia sklavo vere estis plej fidela al mi. Li faris cion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro pli ol tio? Ho, la gojo, car mi lin havis ce tiu-ci dezerta insulo por min kuragigi.

Laueble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li penegadis lerni cion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, ebenavoje; kaj se ne estus nauzaj festenoj faritaj ce la marbordo mi ne dezinus forlasi la insulon.

Car Vendredo ne ankorau perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis kaprinon en la ombrajo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, kaj signodonis al li, ke li ne movigu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; sed la pafilbruo tremigis la malfeliculon. Li gistiam ne ekvidis la idon nek sciis ke gi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la brusto por senti cu tie estas vundo, tiam li genuis antau mi kaj ekprenis miajn genuojn kvazau pregante, ke mi ne mortigu lin.

Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendangere, mi mankondukis lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldau mi ekvidis akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje timsignigis pli ol antaue, tremante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto logas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antau gi tiel same kiel antau mi; kaj kelkatempe li ec ne volis tusi la pafilon, kvankam li parolis al gi, se li pensis, ke mi ne ceestas. Unufoje li diris al mi, ke li gin petigis ke gi lin ne mortigu.

Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el gi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi mangas salon kun gi, kaj li tordis la vizagon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laue tordis la vizagon. Morgautage, mi donis al li pecon da kaprajo, kiun mi antaue pendigis per snuro antau la fajro por gin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu ciuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la snuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi laueble, kiel bona li gin konsideras.

Morgautage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldau faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldau lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris: «Cu viagentaj viroj venkas en batalo»? Li respondis ridete, venkas. «Nu,» mi diris: «Kial ili permesis siajn malamikojn kapti vin»?

«Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam». (Vendredo ne ankorau povis paroli bone).

«Nu, kion ill faras kun la kaptitoj»?

«Tute mangi ili».

Tio ne estas bona novajo por mi, sed mi daurigis, kaj demandis: «Kien ili prenas ilin»?

«Iri loko kie proksa».

«Cu ili venis tien-ci»?

«Jes, jes, veni tie-ci au alilok».

«Cu vi dufoje estis tie-ci kun ili»?

«Jes, veni tie-ci».

Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgautage mi lin kondukis al tiu-ci loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu stonojn, ilin por mi kalkuli.

«Cu iafoje boatoj ne estas perditaj ce via marbordo»? Li respondis ke ne estas dangero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno jus levigis — logas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: «Cu mi povos foriri de tiu-ci insulo, kaj kunigi kun tiuj-ci viroj»?

«Jes, jes, vi iri en du boatoj».

Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.

Unu tagon, mi diris al mia sklavo: «Cu vi scias, kiu vin kreis»?

Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ci vortoj. Tial mi diris: «Cu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni pasas, la montetojn kaj arbarojn»? Li respondis, ke estas Biko, kies domo trovigas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandaga kiel li.

«Se tiu-ci maljunulo faris cion, kial cio ne falas sur la genuojn antau li»?

Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris: «Cio diri ‘O’ al li».

«Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas»?

«Iri Bikon».

Tiam mi levis mian manon cielen, kaj diris: «Dio logas tie. Li kreis la mondon, kaj cion en gi. La luno kaj la steloj estas kreitajoj de Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la riveretojn, kiuj fluadas. Li kasas la vizagon de la cielo per nuboj, Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskajojn por la uzo de la homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni pregas, Li alproksimigas al ni, kaj audas nin».

Mi sklavo vere gojis, kiam li audas min paroli pri tiaj aferoj. Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne diros plu ‘O’ al Biko, car Biko logas nur spaceton de tie-ci. Li ne povas audi la homojn gis ili supreniris la monteton al li.

«Cu vi supreniris la monteton por paroli al li»?

«Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj».

«Kion la Obesoj diris al li»?

«Diri ‘O’».

Post kiam mi konvinkis mian sklaon, ke Biko ne estas la vera Dio, li tiele sentis pri mi, ke mi timis anstatauigi por Biko. Laueble, mi penegis, ke li kredu pri Kristo; mi gion klarigis, gis fine — dankon al Sinjoro — mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore.

Por placi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi diris al li, kie mi naskigis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li gojis pro la rakontoj pni mia naskolando; la komerco portata per giaj sipoj ciuparte de la konita mondo. Mi donis al li trancilon, kio kauzis, ke li dancis goje.

Unu tagon starante sun la supro monteta orientflanke de la insulo, mi ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste, vokante al mi, saltante kaj kantante.

«Kion vi ekvidas»? mi demandis.

«Ha, gojo»! li respondis kun gojo fervora en la okuloj. Ha, gojo, tie mia lando»!

Kial li strecis la okulojn por rigardegi tiun-ci landon, kvazau li deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis sendangera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante cirkau mi simile al ili veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis cirkau la viroj.

Sed tia timo estis vana, kvankam gi logis en mia animo longatempe, kaj mi ne agis tiel bone al li kiel antaue. De nun, tagon post tago, mi penis eltrovi, cu estas kauzo por mia timo au ne. Mi diris: «Cu vi deziras, ke vi estu ree en via naskolando»?

«Jes, mi esti multe goja tie».

«Kion vi tie farus? Cu vi resovagigus»?

«Ne, ne, mi diri bonagi, mangi pano, lakto, ne plu mangi homo».

«Kial, ili vin mortigus»?

«Ne, ne mortigus, lerni ami».

Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj.

«Cu vi do volas reveturi kun mi al via lando»?

Li respondis, ke li ne povas nagi tiel malproksimen, tial mi diris al li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en gi. Je tio li respondis: «Se vi iri, mi iri».

«Se mi iros? Ili min mangos».

«Ne, mi kauzi ili ami vi multe».

Tiam li diris al mi laueble, kiel afable ili agis al kelke da blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li pensas pri gi, sed li jugis, ke gi estas tro malgranda. Poste ni iris por rigardi la boaton de la malnova sipo, kiu tute ne estis en bonstato, kusinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliculo ne dubis, ke gi taugos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros hejmon en gi. Li ne parolis unu vorton, sed gravigis kaj malgojigis.

«Pro kio vi cagrenas»? mi diris

«Vi kolera je mi, kial»?

«Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi».

«Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo»?

«Cu vi ne diris al mi, ke vi satus iri hejmon»?

«Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri».

«Kaj kion mi povos fari tie»?

«Vi fari multe bone! Vi diri sovaguloj esti bone, koni Dio, pregi al Dio, vivi bone».

Ni baldau ekkonstruis boaton sufice grandan por ni ambau. Unue ni elsercis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke ni povu surnagigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la lignon por gin bonformigi, sed planante gin elhaki, mi ordonis, ke li laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruigis fortika boato sed postulis longtempe por sovi gin marbordon.

Vendredo estis sola administranto de gi, kaj kvankam la boato estis granda, li gin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke gi bone veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. Sed tre baldau li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni la velon jen unuflanken, jen aliaflanken.

Nun; irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas sipejon, kaj kiam estis forfluo ni faris marstopilon. Alveninte la jartempo por ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton.

Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon kreskantan tie. Mi baldau audis, ke li vokas al mi: «Ho, malgojo! Ho, malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri»! «Restu kuraganime,» mi diregis por lin kuragigi. La malfeliculo ektremis fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis ci-tien, nun revenis, por lin mortigi.

«Cu vi povas batali»? mi demandis.

«Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri»!

«Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. Nu, cu vi volas min helpi, kaj fari guste tion, kion al vi estos ordonita»?

«Mi morti, kiam vi diri morti».

Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon kaj du pafilojn, kun sargo da kugletajoj. Mi ankau ekprenis du pafilojn, kaj sargis ilin per grandaj kugletajoj, kaj pendigis la grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia vidilo, ke ciu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili surterigis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis gis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ci, povas diveni pro kiu kauzo ili alportigis ci-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni

Вы читаете Robinsono Kruso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×