mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antau ol komandita.

Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetajon, por kasigi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi pensis, Cu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj ec nescias, ke ili estas malpravaj, arangante tiajn festenojn. Cu farajoj iliaj ne estas signo, ke Dio lasis ilin (kaj ankau la genton) al iliaj propraj malkleraj koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu juganto. Li, kiu diris: «Ne mortigu,» gin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo.

Maso da tiaj pensoj altrudis sin ce mia animo, kvazau min avertante, ke mi haltu gis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio, kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetajo por observi la virojn festene, kaj poste steliris antauen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni iradis gis ni venis al la arbetajlimo. Tiam mi diris al Vendredo: «Suprenrampu gispinte tiun arbon, kaj sciigu min, cu vi povas vidi la virojn».

Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas cirkau la fajro, kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa, mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan viron, tial, nun estas por mi pafi.

Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam audis. Ili tute ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan pafilon; Vendredo laufaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la viroj kuris tien kaj reen.

Mi nun kuregis el la arbetajo por ke ili min vidu, mia sklavo sekvante, kompreneble. Ni laute ekkriegis, kaj laueble kuris al la blanka viro. Jen li kusis sur la varmega sablo. Mi tratrancis la brancetajon au kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro malforta por starigi au paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li sciigis al ni per laueblaj signoj, kiom li suldas al mi pro cio, kion mi faris.

Mi diris: «Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu nian vivon». Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldau trovigis sur la maro; tiamaniere ni fine liberigis de niaj malamikoj.

La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li venas de Hispanujo. Sed ankau estas alia bezonanta nian zorgadon viro; car la nigruloj lasis boateton sur la sablajo, kaj en gi mi ekvidis malfeliculon duonmortigitan. Li ec ne povis suprenrigardi, tiel firme li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi trancis la ligilojn li profunde ekgemis, car li pensas, ke tio signifas mortkondukon.

Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-ci bonnovajo lin plifortigis, kaj li sin levis sidige en la boato. Sed kiam Vendredo ekaudis lin paroli kaj rigardis lian vizagon, venis larmoj en miajn okulojn, car mi vidis, ke li kisas kaj cirkauprenas la malfelican maljunulon, kaj goje saltas cirkau li; tiam levinte la manojn, frapante sian vizagon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas, kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de tiu-ci malfelica maljunulo, kies nomo estas Jafo.

Estus malfacila tasko por mi paroli pri ciuj strangaj signoj, kiujn Vendredo faris por montri sian gojon. Kvin-au-sesfoje li eniris kaj eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian kapon siabruste por gin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li respondis: «Nenio havi! Mi malbona hundo, mangi cio, mem»! Tuj li kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide.

Hore, li revenis kun kruco enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo havu fresan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kusis en la arbombrajo, rigida kaj tro malforta por paroli ec unu vorton.

Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la boato, car ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma trovigis supre kaj car la malfelicaj malsanuloj ne povis surrampi la stupetaron, ni faris por ili tendon el malnovaj veloj.

Parto V

Mi nun estis rego super tri viroj, kiel ankau mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri: «Ili suldas al sia rego sian vivon, kaj gin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari». Sed mi ne antauvidis, ke mia regado tiel baldau finigos. Nun ni devas doni iom da nutnajo al Karlo kaj Jafo, tial ni bucis kaj rostis kapridon, kaj cirkau gi ni kvar poste sidigis, kaj mi laueble felicigis ilin.

Post kelke da tagoj Karlo tute fortigis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, car estis certe, ke por nutnigi du busojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiginte la greno maturigis, kaj ni eltrovis, ke ni havas suficon.

Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, jetitaj sur tiean bordon, por ke ili logigu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutrajon gisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimigante, elpendigu signon por ke ni sciigu, kiuj alvenas.

Unu tagon Vendredo gojege alkuris al mi kaj diris: «Ili veni returne! Ili veni returne»! Mejlon de la bordo vidigis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu gi ne povas esti, car la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankau vidis tra mia vidilo sipon malproksimen enmare. Trovigis dekdu viroj boate; tri cenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn.

Baldau mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antau la cenligitaj viroj, kaj mi sentis ke cio ne estas gusta. Poste mi vidis ke tri viroj antaue ligitaj estas senligitaj; kaj surteriginte, ili kusigis en la ombron arban. Baldau mi estis ce ilia flanko, car ilia malgoja kaj cagreniga vidigo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis ce tie-ci kie cio envolvigis en malgajo.

Mi aliris al tiuj-ci viroj kaj diris:

«Kiuj vi estas, sinjoroj»?

Ili ektimis pro mia voco kaj stranga vestajo, kaj ekmovis kvazau ili volus forkuri de mi. Mi diris: «Ne timi min, car eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas». «Tiuokaze li certe estas sendita el la cielo,» diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la capon antau mi. «Cia helpo venas de cielo, sinjoro,» mi diris. «Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidigas kvazau vi havas sargon da plenkauzo enbruste. Mi vidis, antaue, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazau li intencas mortigi vin».

La larmoj fluis malsupren la vizago de la malfeliculo dum li diras: «Cu tiu-ci estas dio au homo»? «Ne dubu pri tio, sinjoro,» mi respondis: «Car Dio ne venus en laua vestajo. Ne, ne timu — nek troaltigu viajn esperojn; car vi vidas nur homon; tamen, unu kiu laueble faros cion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi».

«Nia afero, sinjoro, estas trolonga por gin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paulo. Iomvorte, sin- joro, mia sipanaro eljetis min el mia sipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-ci por morti. Mi povis apenau farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la sipoficino».

«Kien ili iris»? mi demandis.

«Tien, en la arbajeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj audis; tiuokaze mortigos nin».

«Cu ili havas pafarmilojn»?

«Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun».

«Nu, lasu al mi cion fari»!

«Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj» li diris. «Krom tiujn, la aliaj revetunigis la sipon».

Mi jugis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paulo, kaj mi diris: «Se mi savos vian vivon regigos du aferoj, kiujn vi devas plenumi».

Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris: «Savinte mian vivon, faru lauvole pri mi kaj mia sipo, kaj veturigu gin, kien vi placos».

Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la sipo estis kvazau en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregigis, car la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la sipon.

Mi audis ilin interparoli, ke tiu-ci estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidigis boate, jen reiris surteron.

Kiam ili aproksimigis, Paulo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn lauleble. Mi ordonis ke du viroj, lauteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimiginte ilin, ne pafu gis mi gin ordonos.

Baldau tri el la sipanaro alproksimigis. Gistiam mi nur audis iliajn vocojn; sed, alproksimiginte, ke mi ilin povis vidi, Paulo kaj Vendredo levigis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la sipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, cu ni estas tri au tri dudekoj.

Okazis, kiel mi deziris, car mi audis ke la viroj demandis: «Al kiuj ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas»? Vendredo respondis, ke Paulo estas kun la rego de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el la sipanaro diris: «Se Paulo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos». «Tiuokaze» Vendredo daurigis: «vi sciigos la regan volon». Tuj Paulo parolis al ili: «Vi konas mian vocon; se vi demetos viajn armilojn, la rego indulgos viajn vivojn».

Ili nun jetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos kvar el ili por veturigi la sipon, kaj ke la ceteraj estos firme ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, kia severega rego mi estas.

Kompreneble, mi baldau liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataui min sur la insulo. Mi diris al ili pri ciuj miaj vivmanieroj, instruis ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, cion escepte Polo kaj mia oro.

Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paulo alproksimigas. Li etendis la manon por elmontri la sipon, kaj kun kortuseco cirkauprenis min, kaj diris: «Mia kara amiko, jen via sipo! gi tute estas la via, kaj cio kio estas en gi».

Mi okulrigardis la sipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ce la enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. Ja, tie gi kusas, la sipo, kiu estas liberigonta min kaj alpor- tos min, kien mi elektos aliri. Gi havas la velojn lauvente, kaj la flagoj balancis siajn gajajn strek- ojn en la venteto. Tia vidajo gojvenkis min, kaj mi svenfalis. Tiam Paulo elprenis boteleton, kaj donis al mi trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.

Tiam Vendredo kaj Paulo sursipigis, kaj Paulo rekomandis la sipauaron. Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgautagmeze mi forlasis la insulon — tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo — netute trioble dek longajn jarojn.

Reveninte al mia kara naskiglando, cio sajnis al mi stranga kaj nova. Mi iris al mia antaua hejmo en Jorko, sed tie ne trovigis iuj el miaj parencoj, kaj malgoje mi eltrovis sur iliaj tombstonaj la malgojan sciigon pri ilia sorto.

Pensante kompreneble, ke mi jam mortigis, ili testamentis al mi nek siajn ricajon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, car mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriceco, mi havis la bonsancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian sipon. Li nun trograndagis por labori, kaj lia filo nun estris la sipon. Li unue ne rekonis min, sed baldau rememorigis pri mi post kiam mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi acetis survoje insulon, nun estas multevalora.

Car gi estis malproksime, mi ne satis iri tien kaj logi tie, tial mi decidis gin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por gi tiel multe da mono, ke mi subite farigis riculo.

Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasigis. Mi havas bienon, edzinon kaj du filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan deziron, logante en miaj pensoj tage kaj en miaj songoj nokte; ke mi ankorau unufoje vizitu mian karan insulon.

Mi nun ne plu devas laboradi por nutrajo au por vivtenado; cio, kion mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel sagigi kaj bonigi, kaj mem vivi komforte kaj observi kiel mia ricajo pligrandigas tagon post tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min launube kaj mi ne povis gin forpeli de mi; tiel vere estas: «Kiu ajn en osto ennaskigis, ne el karno elirigis».

Fine mortigis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo vojagi al tiu dezerta insulo, kie logas miajn esperojn tutajn.

Mi kunprenis provizon, ilojn, vestajojn, kaj similajojn lauspace, ankau lertmetiistojn por logi sur la insulo. Ekveturante, ni havis favoran venton, sed ununokte, la sipoficiro min sciis, ke li observis fulmon kaj audis pafegon. Je tio, ciuj kuris al la ferdeko, de kie ni vidas grandan lumon, kaj, car ne estas tero en tiu direkto, ni sciis ke sipo certe brulas surmare iomproksime, car ni audis pafbruon.

Вы читаете Robinsono Kruso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×