La vento ankorau estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie la lumo vidigis, kaj post duonhoro, klarigis al ni, ke marmeze brulas sipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis la ektagigon. Sed noktmeze la sipo eksplodis, la flamoj forsutis, kaj la siprestajo subakvigis. Ni elpendigis lanternojn kaj daurigis la pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.

Je la oka horo morgautagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la sipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj enboataj, kaj penis laueble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis ilin.

Nepriskribla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfelicaj Francoj (tiaj do ili estis) atingis sipbordon. Pri malgojoj kaj timoj, cio tuj priskribigis — sopiroj, ekgemoj kaj larmoj farigas la tutajo ilia, sed tia gojkauzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.

Kelkaj gojkriegis kvazau ili krevu la cielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazau en la profundegajo de malgojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, au duonfrenezaj, kaj vidigis du au tri, kiu dankis Dion.

Inter la stranga grupo trovigis juna Franca pretro, kiu penis laueble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimigas al kelkaj el la sipanaro, kaj diris al ili: «Kial vi kriegas, kaj elsiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via gojo estu kora kaj plena, esprimu gin liberege, kaj cesigu tiujn-ci falsgestojn; levu la manojn laudante; lautigu via voco ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda dangero, car tion fari aldonos pacon al via gojo».

Morgauan tagon cio trovigis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan sipon, survoje al Francujo, ciujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.

Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis sipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol cio pli malbone, gia sipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ciu iom da nutrajo, kiun ili mangis kvazau lupoj, sed timante ke trosato kauzus la morton, mi haltigis ilin.

Trovigis en la sipo junulo kaj junulino, pri kiuj la sipoficiro jugis, ke ili jam mortigis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortigis pro malsato, kaj estas kvazau en la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambau resanigis, kaj, car ili ne deziris reiri al ilia sipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis sursipe ok pli ol tiam, kiam mi ekvetunis.

Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone alterigis la sipon flanke de la rivereto, apud mia antaua domo.

Irante al Vendredo, mi demandas, cu li scias, kie ni nun trovigas. Li cirkaurigardegis, kaj baldau, kunefrapante la manojn, diris: «Ha, jes! Ha, tie! Ha, jes, ha, tie»! Baldau li ekdancis tiagojege, ke mi lin apenau povis deteni sur la ferdeko. «Nu, kion vi pensas, Vendredo,» mi diris: «cu ni tie-ci trovos ilin, kiujn ni lasis»?

Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizagon, kaj lia koro malgojigis.

«Ne, ne,» li diris: «Ne plu, ne, ne plu».

«Kial vi tion scias»? mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante: «Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaga viro».

Jus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ce la supro monteta, kaj li diris: «Mi vidi virojn, tie, tie, tie»!

Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldau ekvidis fumon suprenirantan ce la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj surterigis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la sipanaro. Ni ciuj havis armilojn, car ni ne sciis cu trovigus malamikoj sur la insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua viro, kiun mi ekvidis ce la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo de Hispanujo, kiun antaue, mi prenis el la manoj de la rugaj homoj.

Mi komandis al ciuj boate, ke ili ne surterigu, sed Vendredon mi ne povis deteni, car li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin, kiel li kvazau flugas al la maljunulo lausage, kaj cirkauprenas lin, karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon. Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen lau la marbordo, iafoje venante al la boato por alporti al li kukon au trinketon da rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis cirkau li, dume dirante al li strangajn rakontojn pri cio, kion li vidis de kiam li kaj maljuna Jafo laste kunestis.

Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon lau la mia, kaj unue, Karlo ne eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li suprenjetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la vizagon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaua domo, kiun li nun transdonis al mi.

Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam logus tie: la arboj estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol lau tiaj kasitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin faris. «Kial vi konstruis tian fortikan palisaron cirkau vi»? mi demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese tion fari, certe post kiam mi audas pri cio kio okazis.

Tiam li venigis la antauajn sipanojn de la sipo de Paulo, sed mi ne povis diveni, kiuj ili estas, gis Karlo diris: «Jen, sinjoro, estas kelkaj el la viroj, kiuj suldas al vi al vivon».

Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazau antaue, malgentila sipanaro, sed simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia rego.

La unua afero por mi estis audi pri cio kio okazis sur la insulo de kiam mi gin lasis.

Taugas, ke mi jen pauzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj jetigis tien sur la marbordon sunvoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke sipo trovigas tiel proksime por alporti min al mia naskiglando. Tial, reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj anstatau ol mi, jen trovigis kvin fremduloj.

Tiuj-ci kvin viroj estis parto da sipanoj, kiuj eljetis Paulo el lia sipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies cefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la sipo de Paulo, mi kunprenis Samon kaj Jon sursipe, sed jus kiam mi estis ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la sipo, kaj reveturis al la insulo por kunigi kun siaj tri amikoj.

Mi nun estas rakontonta, precize lau mi gin audis de Karlo, cion, kio okazis sur la insulo de kiam mi gin forlasis. Vidante, ke siaj du kunuloj revenis por kunigi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis ilin, nek permesis al ili logi kun ili nek partopreni en la nutranjo. Tial Samo kaj Jo devis vivi laueble por si mem per severa laborado, kaj ili domigis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj budon, kaj elfaris farmon.

Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ci-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfarajojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutrajon por mangi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankau longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, lau mi faris.

Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaua hejmo: ili havis la uzon de ambau domo kaj kaverno, kaj en-el-iris lauvole.

Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili nenion faris esceptinte mortpafi bindojn ce la marbordo. Nokte reveninte hejmon, ili sendankeme mangis de cia bonmangajo en la domo, plie agis lau la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante mangi, ili ne permesis la ceterajn mangi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.

Reveninte de la kontinento, Karlo — kiun mi nun nomos «cefo» car li cefis la ceterajn — volas permesi, ke la kvin viroj el la sipanaro de Paulo logu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis audi pri tio; tial la cefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, kaj iom da pizoj, kiun mi antaue lasis sur la insulo; ili baldau lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn cirkau la kampo, lau tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.

Tion observante, la tri malbonuloj estis jaluzaj; ektedis kaj ekenuis ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante luprezon, havas rajton starigi konstruajojn sur gi. Samo kaj Jo unue pensis, ke tio estas serco; kaj diris: «Venu, sidigu, kaj rigardu, kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas gin ricevi».

Sed Vilhelmo baldau klare montris, ke ili ne sercas; car, li ekbruligis torcon, kaj gin almetis al la dom- tegmento, kaj gin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torcon kaj estingus gin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finigis tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.

Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandigis, ke ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj Vilhelmo diris: «Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis»! Tiam ili disrompis cion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, nek signon por montri kie la kabanoj antaue staris; kaj ili elradikis ciujn arbetojn, kaj disjetis ilin renverse.

Audante pri la friponajojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; sed cio, kion Vilhelmo diris, estas: «Al vi sinjoroj ‘Aculoj’ de Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne sangos viajn manierojn». Tiam Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj trancilojn, kaj ordonis, ke ili estu cenligataj. Sentante tian pikan revengon, la tri friponoj baldau malvarmetigis, kaj deziregis pacigon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj liberigi. La cefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antau ol tri au kvar monatoj.

Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al ili panon por mangi, car ili ne havis alie ol ovaj nutrajon gisnune. Sed la cefo diris, ke li neniom cedos gis poste ili juros rekonstrui la kabanojn detruitajn. Tiam ili aljuris.

Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento por kapti kelke da rugaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke ili faru la tedlaboron.

Goje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaga li konsideras la projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo cion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin adiauante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du tagoj, kaj la rugaj homoj donis al ili radikojn kaj fisojn por mangi. Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte antaue al la bonmastro hakilon, fosilon, sraubon, kaj malnovan slosilon.

Koncerne tiuj-ci junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris edzigi kun ili, tial la kvin viroj el la sipanaro de Paulo lotis, kaj giu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris al la arbetajo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj car kelkaj el la sovagaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendangere, li certe diros sian genton pri la logejoj de la blankuloj.

Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis dormi. Li kusigis sed ne trankviligante li levigis kaj rigardis eksteren. Li ne povis vidi ion, car la nokto estis tro malluma, kaj li rekusigis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kauzon de tia senripozo, li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj «Kion vi diras»! respondis li «eble sovaga gento surterigis, kaj ilia boatbruado vin maldormigis».

Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn batalilojn; kaj certigis, ke la alvenantoj estas bando da sovaguloj; venante por rabegi la blankulojn.

Iliaj boatoj ankorau estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante tiom malmulta, Karlo konsideris sage kasi kaj gardi.

Unue, ili sendangerigis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruguloj surterigis kaj aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi lauvole, por ke la rugaj homoj opiniu ilin sovagaj.

Tuj Karlo kaj anoj grupigis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, cefo de la insulo cefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, car li nun montris tiom da fideleco, sageco kaj akra sento, ke ciuj jugas bone pri la lerteco kaj fervoro.

Ne havante armilojn por ciuj, la cefo donis al la sklavoj, longan stangon najipintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la arbetajo apud la loko sur kiu antaue staris la kabanoj bruligitaj, kaj tie ili atendis la rugajn homojn.

La kontrauuloj nun alpasis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua bando tiom alproksimigis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.

Tiam la cefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili gistiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la ruguloj laute ekkriegis kaj forkuris laueble. Car la cefo ne volis postsekvi ilin, ili sendangere revenis marbordon, kie kusas iliaj boatoj.

Sed ne finigis ilia malvenkego; car, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo sovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenau povis surmarigi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.

Tagigon, vidante, kiel trovigis la aferoj, ia cefo diris: «Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ci, kaj militoj neniam finigos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-ci, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin». Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la cefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportigu, kaj bruligu la boatojn.

Вы читаете Robinsono Kruso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×