Tion vidante, la ruguloj kuris cirkau ia tuta insulo kun lautaj kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; car, ili piedpremis la grenon, kaj elsiras la vinberujojn guste kiam la vinberoj maturigis, kaj faris multe da difektajo.

Fine la cefo sendis la maljunan Jafon por diri al la rugaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por logejo, se ili restos laulime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por mangi gis la rikolto.

La malfeliculoj treege gojis, car ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldau lernis fari ciuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel segoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili cion faris lerte, post kiam instruigis. De tiam gis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovagulon.

Kiam mi audis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj dangeroj, kiujn ili travivis; sed mi gojis car nun logas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi.

Mi miris pro la sango sur la insulo; la arboj kreskiginte, dometoj konstruiginte, kaj la granda parto de la tero kultuniginte. La dometo de Vilhelmo ja estis artvenko; gi havas fortikajn fostojn ce la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; gi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por gin sirmi kontrau la sunbrilo.

Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti cion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuragigi iliajn korojn.

La morgauan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la sipo venis surteron por gin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovajo kaj porkajo, pelvon da punco kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la sipanaro por ke ili siaparte povu festeni fresviande de la terbordo.

Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambau por varmaj kaj malvarmetaj tagoj; robojn kaj salojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, kiom ili gojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufican provizon da iloj; ciu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, trancilon, armilaron kaj cion, kiom ciu eble bezonos.

Vidante, ke regas bonvolo ciuflanke mi kondukis surtere, la gejunulojn, kiujn mi antaue prenis el la duonmorte de malsato. La knabino estis edukita zorge, kaj ciuj sipanoj sin laudas. Ambau si kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laue la franca pretro; tial mi donis al ciu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj garbejojn.

Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj povis elfari ciajn aferojn, tial mi nomis lin «Jako de Ciametio».

Unu tagon la franca pretro demandis min cu mi lasos Vendredon sur la insulo. «Car per li,» li diris: «mi povus paroli al la rugaj homoj ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, cu estas necese, por mi diri, ke tio estas la kauzo, pro kiu mi venis ci-tien». Mi sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.

Eltrovinte, ke cio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian sipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.

Irante fine al la sipo, la junulo, pri kiu mi jus parolis, alproksimigas kaj diras: «Sinjoro, pretron vi kondukis ci-tien kun vi, kaj dum vi ankorau ceestas ni deziras la edzigon de du el ni». Sajnis al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edzigi kun si. Tial mi parolis iom varmvoce kaj diris al li, ke li bone pripensu la aferon, car la junulino ne estas edukita samrange lau li. Sed ridetante li diris, ke mi jugas malprave; estas Jako de Ciametio, por kiu li petegas.

Tion audante, mi multe gojis, car mi sciis, ke la junulino estas laueble bona, kaj mi jugis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis sin al li, por ke si estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da tero por kreskigi rikolton sur gi, kaj domon, kaj budojn por iliaj kaproj kaj provizoj.

La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel ke surterigante, la sovagaj gentoj povos veni-deiri, negemante iun. Malnova domo esti por la cefo kaj ciuj la arbetajoj nun etendante gis la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la insulo por la ruguloj kies boatojn ni bruligis.

Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi ordonis, ke ciuj kolektu cirkau mi, kaj levante tiun-ci Ceflibron, mi diris: «Gin satu! Gin metu al la koro! car gi enhavas vortojn, kiuj elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Gisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-ci ricaj kampoj; tiuj-ci ricaj rikoltoj; tiuj-ci brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn cirkauante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentajo ne estas sufico, ne dirante al ni pri la sageco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel gin atingi.

Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, ciuj dirinte al mi, ke ili restos gis mi revenos por forporti ilin.

Ferdeke, mi jetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kasis mian vizagon en la manojn.

Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke sajnas iom nigra gi unuloke, kaj audis, ke unu el la sipanoj krias «Teron»! Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kauzon; tial mi ordonis la sipoficiron, ke li supreniru la maston gispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovajo ke trovigas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je sovaguloj, rapide alproksimigantaj kun kruelegaj mienoj.

Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la sipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonajo, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian sipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antaua kaj unu al la posta parto de la sipo.

Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, intencante, mi pensis, nin cirkaui. Unue ili ektimegis pro la grandeco de la sipo, sed baldau tiom alproksimigis, ke niaj sipanoj signodonis lin, ke ili forigu, neintence, tio kauzis batalon kun ili. Ili pafis sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj sipanoj detenis per tabuloj por sildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili forigis enmaron, kaj poste denove revenis al ni.

Mi ordonis, ke miaj sipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kasu por esti sendangeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur la ferdekon por alvoki la sovagulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li ekparolis, mi audas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malgojo ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom frenezigis, ke mi gojus subakvigi ciujn ilian boatojn, tial mi allasis, ke la viroj sargis kvin pafilojn per kugletajo kaj kvin per kuglajo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaue neniam vidis.

Tiam stranga sceno montrigis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ciujn, car la plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj — tri au kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble.

Ni enprenis unu malfeliculon, kiu nagis vivsave, sed lia parolado estis tiel stranga, ke kornbruo lau multe sciigus al mi. Unue, li ne volis mangi au paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin, ni lin forportis boate, kaj jetis en la maron, kaj signodonis al li, ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj mangos: Li nagis cirkau kaj cirkau la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton.

Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar plu alvenis kun regoj por batalegi.

«Sed kial,» mi diris: «kauzis ilin alproksimigi al ni»? Al tio li rediris: «por ke vi vidu batalegon».

Tiel, pro tio, mortigis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj fidela al mi! Mia koro mallevigis pro malgojo. Ni envolvis lin en mortkitilon, kaj kun profunda malgojego, entombigis lin en la maro.

Favoran venton, ni veturis al Ciuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni trovis la unumastsipon, kiu ni antaue alkondukis tien de la hejmlando, kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizajoj, post kiam mi sciigus, kiel trovigis cio tie.

Car unu el miaj sipanoj deziregis reiri al la insulo en gi, mi diris, ke ciuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la rugulon, kiun mi havas sur la sipo. Mi ankau eltrovis, ke unu viro, timante la eklezion Hispanujan, gojus, se tie li kun edzino kaj du filinoj logus sendangeraj; tial mi alkondukis ilin sursipon, kaj sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu cevalon, kvar cevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ciuj, mi poste audis, alvenis sendangere. Lasinte mian insulon nun por ciam mi nun nenion plu diros pri gi. Mia vivrestajo pasigis pleje en landoj lau malproksimaj de hejmo. De la Golfeto de Ciuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona Espero. Tie mi lasis la sipon, por resti surtere.

Mi tuj amikigis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj antaue venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da komercajoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi acetis alteprezajn stonojn, car tiuj postulas nur malgrandan spacon.

Pasiginte nau monatojn ce la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi sipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aceti kariofilojn; tial ni dungis sipon kaj virojn por gin veturigi, kaj ek- veturis. Ni veturis de haveno al haveno diverse, acetis kaj vendis komercajojn, kaj pasigis ses jarojn en tiu-ci parto de la mondo.

Fine ni pensis, ke ni foriros kaj sercos novajn scenejojn; kaj baldau ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ci rakonton, kaj rigardinte la illustrajojn.

Surteriginte, ni acetis grandan domon kanan, kiu kavas cirkau gi altan kanan palisaron, por ekster- adi stelistojn, da kiuj, sajnis al mi, estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Cingo, kaj ni eltrovis, ke la foiro kiu tenigis tie unu fojon ciujare ne okazos gis post tri au kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la sipo reveturu al la Promontoro, car ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de la mondo, por iri cirkaurigardante de loko al loko, kaj poste reveni al la foiro de Cingo.

Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule.

Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskiga lando, mi miregis pro la flatajo de miaj konatoj pri la riceco kaj komerco tiuparto monda, car, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavacoj, kiuj povas fanfaroni nur pro malmulto da artoj au lertajoj, kaj ke iliaj manieroj estas preskau tiel krudaj kiel tiuj de la rugaj homoj, kiujn mi lasis sur mia insulo.

Kia estas ilia komerco kompare al la nia, au de Francujo au Hispanujo? Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da gunkoj kaj barkoj, kompare al niaj multenombroj siparoj? Unu el niaj militsipoj povus subakvigi ciujn iliajn sipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus ciujn iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj ne povos elteni unu momenton tian siegon, kia ni siegus ilin. Post tri semajnoj ni venis al ilia cefurbo, kie ni havigis grandan provizon da teo, ventumiloj, saloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da ricaj Skotoj, kiuj venis tien por komerci.

Sciante, ke survoje ni eble renkontus ciuspecajn riskojn, ni kunprenis viraron por deteni la sovagularon, vagante de loko al loko tra la tuta lando. Ni havis kvin gvidistojn. kaj ciujn niajn monerojn ni kunmetis en unu monujon por aceti nutrajon survoje, kaj por pagi niajn gvidistojn.

Ni elektis cefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj ni multe bezonis lian lertecon.

Ciuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn ciaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilajo, kiu havas tian famon: la cefkomercajo en tiuparto monda.

Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samajo lau la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. «Kiel granda estas tiu-ci domo»? mi demandis: «Cu ni povas meti gin sur muldorson»? «Sur muldorson»! respondis la gvidisto: «Ja, du dekoj da homoj logas en gi». Tiam li kondukis nin por vidi tiun-ci strangan vidajon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur kiuj estis pendigitaj platajojn el la plej bona materialo, kiun oni povas fari el argilo. Gi havas brilan glazuron sur gi, kiu brilas en la sunlumo kvazau vitro. Ce la flankoj de la domo estas folioj kaj helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la cambraj muroj estis faritaj el malgrandaj platoj en cianuanca rugaj, bluaj, kaj verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed farita bonguste; kaj car la sama speco de argilo estis uzita por kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kunigas. La plankoj de ciuj cambroj estas samajoj, kiel ankau la tegmento, sed tiu-ci estas tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli multe da tempo, mi estus gojinta vidante plu pri tiu-ci stranga loko, car estas fislagetoj, aleoj kaj kortoj, ciuj faritaj simile.

Tiu stranga vidajo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al ili, mi pagis punmonon al nia cefo, car li kaj la ceteraj tiel longe atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj.

Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikajo por gardi la landon kontrau la sovagularoj, libere vagantaj tra la ebenajoj okcidente. Gi sin etendas la tutan longecon de la lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita, ke malamikoj gin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus halti.

Nia cefo permesis, ke kelkaj el ni iru por casi, kiel ili gin nomas, sed kio estas tie por casi krom safoj! Sed estante sovagaj kaj rapidaj, ili ne estas malbona casajo, kiel baldau montrigis; ili iras arege.

Dum tiu-ci caso ni renkontis kelkajn sovagularojn, pri kiuj mi jam parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi ciujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj cevaloj nur malbonaj, malgrasaj bestoj; tute ne taugaj por tedlaboro.

Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al si, kaj, tiel estas; car, baldau, laua bando venis por kunigi kun ili,

Вы читаете Robinsono Kruso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×