Kisinte dekfoje mian amatinon, kaj ordoninte al Ula, kiu volis sekvi min, ke gi restu kaj gardu sin, mi saltis, lau mia malnova facilmoveco kaj forteco, al la altaj remparoj de la palaco. Post momento mi estis vojaganta al la celo de ciuj esperoj de Barsumo.
Mi devis flugi malalte por akiri sufican aeron por spiri, sed mi elektis rektan vojon super la fundo de la mortinta maro, kaj tiel devis esti nur unu-du metrojn super la tero. Mi veturis lau rapideco preskau malsaniga. La vizago de Deja Toris restis ciam antau mi. Mi konsciis, ke se ne renovigos la aerprovizo, si falos en la finan komaon antau la morto. Forjetinte al la ventoj cian ornamajon, cian superfluajon, cion krom motoro kaj kompaso, kaj forlasinte cian singardemon, mi kusis surventre laulonge de la ferdeko, kun unu mano sur la gvidilo kaj la alia pusanta la rapidumilon al gia plejalto.
Unu horon antau la mallumigo mi subite vidis la grandajn murojn de la atmosfera fabrikejo altantaj antau mi. Mi subite frapigis al la tero kaj trovis min antau la pordeto, kiu detenas la vivrimedojn de la logantaro de tuta planedo. Apud la pordo granda aro da viroj estis laborintaj por penetri la muregon, sed apenau ili sukcesis fari cikatron sur la siliksimila surfaco, kaj nun ili plejparte kusis en la lasta dormo, nevekeblaj ec de aero. Kelkaj ankorau estis konsciaj, kaj mi parolis al unu el ili.
”Se mi povos malfermi la pordojn, cu ekzistas viro kapabla funkciigi la motorojn?”
”Mi mem kapablas,” li respondis, ”se vi rapidos. Nur kelkajn momentojn mi povos elteni ankorau. Ne utilas tamen. Ili ambau mortis, kaj neniu alia sur Barsumo konas la sekreton de tiuj teruraj seruroj. Dum tri tagoj jam, viroj frenezaj pro timo amasigis ce tiu ci pordeto, vane provante solvi gian enigmon.”
Ne restis tempo por parolo. Jam mi igis tre malforta, kaj nur malfacile regis mian menson. Sed per fina penego, dum miaj genuoj cedis sub mi, mi jetegis la nau pensradiojn antau min. La Marsano trenis sin al mia flanko, kaj en la silento de morto ni atendis kun la okuloj fiksitaj al la pordo.
Malrapide la pordo retiris sin. Mi provis levigi kaj sekvi, sed jam tro malfortis. ”Sekvu gin!” mi kriis al la alia, ”kaj se vi atingos la pumpejon liberigu ciujn pumpilojn. Nur tio povos ebligi por Barsumo la morgauan ekziston.”
Kusante en la sama loko mi sukcesis malfermi la duan pordon, poste la trian. Mi vidis, ke tiu, kiu portas la esperojn de tuta Barsumo, rampas malforte, sur manoj kaj genuoj, tra la lasta pordo. En tiu momento mi falis en la senkonscion.
Capitro XXVIII. En la kaverno en Arizono
Kiam mi denove malfermis la okulojn, jam estis mallume.
Sur mi estis strangaj, rigidaj vestoj, kiuj pulvore falis de mi, kiam mi levigis. Mi palpis min de kapo al piedoj, kaj de kapo al piedoj trovis min vestita, malgrau tio, ke kiam mi falis senkonscia apud la pordo, mi estis tute nuda. Antau miaj okuloj estis peceto de lunluma cielo, videbla tra neregula aperturo.
Dum mi palpis mian korpon, miaj fingroj kontaktigis kun posoj, kaj en unu el ili mi trovis ujeton da alumetoj.
Per la nebrila flamo de unu el ili mi povis vidi grandegan kavernon, kaj esplorante la fonon, mi trovis strangan, senmovan homfiguron, kurbigantan al malgranda stablo.
Kiam mi aliris gin, mi trovis mumisimilan kadavron de eta, maljuna virino, kun longaj nigraj haroj. Tio, super kio si kurbigis, estis bruligilo por lignokarbo, sur kiu estis ronda kupra ujo enhavanta iom da verda pulvoro.
Malantau si, pendante de la plafono per felaj rimenoj, etendigante de unu flanko de la kaverno al la alia, estis vico da homaj skeletoj. De la rimeno, sur kiu ili pendis, alia rimeno kondukis gis la morta mano de la maljuna virineto; kiam mi tusis la rimenon, la skeletoj balancigis, farante susuron kiel sekfoliaro. Cio kune faris makabran vidajon, kaj goje postlasante tiun groteskajon, mi forrapidis en la fresan aeron.
Tio, kion mi vidis, kiam mi pasis sur la malgrandan montrandon antau la kaverno, mirigis kaj konsternis min. Nova cielo kaj nova pejzago renkontis miajn okulojn.
La argentaj montoj en la malproksimo, la senmova luno en la cielo, la kaktoplena valo flube de mi, tiuj ne estis Marso. Apenau mi povis kredi la okulojn, sed baldau la vero konvinkis min. Mi rigardas al Arizono, de tiu sama rando, de kiu antau dek jaroj mi sopire rigardis al Marso.
Mi metis mian vizagon en la manojn, kaj turnis min, malgaja kaj cagrenplena, for de la kaverno, kaj malsupreniris lau la vojeto.
Super mi brilis la ruga okulo de Marso, konservanta sian teruran sekreton, forega je kvardek ok milionoj da mejloj. Cu la marsano atingis la pumpejon? Cu la viviga aero iam atingis la homojn sur tiu malproksima planedo sufice frue por savi ilin? Cu Deja Toris vivas ankorau, au cu sia bela korpo kusas mortmalvarma, apud tiu ora kovejo en la gardeno de la interna korto en la palaco de Tardos Mors, Jedako de Heliumio? Dum dek jaroj mi atendis kaj pregis por respondo al miaj demandoj. Dum dek jaroj mi atendis kaj pregis por retrovi min en la mondo de mia perdita amo. Prefere mi kusus morta apud si, ol vivi ci tie sur Tero, milionmejle