Neta en mia memoro estas la nokto, kiam ni sidis tie, babilante pri la romanca sorto, kiu kunligis niajn du vivojn, kaj pri la mirigajo venonta por pliintensigi nian felicon kaj plenumi niajn esperojn. En la malproksimo ni vidis la brilblankan lumon de alvenonta aviadilo, sed neniel ni atribuis grandan signifon al vidindajo tiel ordinara.
Fulmrapide gi veturis al Heliumio, gis fine gia ega rapideco komencis esti signifoplena. Briligante signalojn por montri, ke gi portas komunikojn por la jedako, gi cirkle veturis senpacience, atendante la patrolan aviadileton, kiu portos gin al la palacaj dokoj. Dek minutojn post gia alveno al la palaco oni postulis mian ceeston en la konsilantara cambrego, kiun mi trovis homplena.
Sur la trona estrado trovigis Tardos Mors, kiu pasis tien kaj reen kun strecita vizago. Kiam ciu okupis sian sidlokon li turnis sin al ni.
”Hodiau matene famo atingis la diversajn registarojn de Barsumo, ke la intendanto de la atmosfera fabrikejo faris neniun radian raporton jam de du tagoj kaj ke ripetitaj komunikoj al li, el dudeko da cefurboj, ricevis neniun respondon. La ambasadoroj de la aliaj nacioj petis nin okupigi pri la afero kaj rapide sendi la helpintendanton al la fabrikejo. Dum la tuta tago mil aviadiloj sercis lin, kaj unu jus revenis kun lia kadavro, kiun oni trovis, terure hakita, en la kavoj sub lia domo.
”Ne necesas akcenti la gravecon de tio por ni, Barsumanoj. Necesus monatoj da laboro por penetri tiujn gigantajn murojn. Ne ekzistus motivo por timo, se la motoro de la pumpilaro bone funkcius, kiel jam de pluraj jarcentoj gi funkciis. Sed fakte ni treege timas. La mezuriloj indikas rapide malpliigantan aerdenson sur ciuj regionoj de Barsumo. La motoro cesis funkcii. Sinjoroj, maksimume ni povos vivi ankorau tri tagojn.”
Dum pluraj minutoj regis absoluta silento. Poste levigis juna nobelo, kiu levis sian glavon alte super sian kapon, kaj parolis al Tardos Mors. ”La viroj de Heliumio ciam fieris, ke ili kapablas montri al Barsumo, kiel rugMarsanoj povas vivi, kaj nun venis por ni oportuna tempo montri al ili, kiel ili mortu. Ni reiru al niaj aferoj tiel, kvazau kusus antau ni ankorau mil utilaj jaroj.” Sonoj de aplaudegado plenigis la cambregon, kaj por forigi la timojn de la ordinaraj homoj ni disigis kun ridetoj sur la vizagoj, malgrau tio, ke la cagreno mordis en niaj koroj.
Reveninte al la palaco, mi trovis, ke la famo jam atingis al Deja Toris, tial mi rakontis al si cion, kion mi audis.
”Johano Carter, ni travivis tempon de grandega felico, kaj mi dankas al kia ajn sorto trafonta nin, ke gi permesos al ni morti kune.”
La postaj du tagoj ne montris rimarkindan sangon en la aerprovizo, sed en la mateno de la tria tago la spirado igis pli malfacila sur la pli altaj tegmentoj. La avenuoj kaj placoj de Heliumio plenigis de homoj, kaj ciu komerco cesigis. Plejparte la homoj brave rigardis en la vizagon de sia neevitebla sorto, sed de tempo al tempo iu viro au virino sin donis al cagreno.
Cirkau tagmezo multaj malfortuloj komencis subigi, kaj baldau poste la Barsumanoj milope falis en la komaon, kiu antauiras la asfiksian morton.
Deja Toris kaj mi, kun la aliaj anoj de la rega familio, kunigis en gardeno de la interna korto de la palaco. Ni parolis en mallautaj tonoj, sentante, ke ombro de morto baldau kovros nin. Ec Ula sajnia partopreni niajn sentojn, car gi premis sin al Deja Toris kaj al mi, kaj plendploretis kompatige.
Lau peto de Deja Toris oni alportis de la palaca tegmento nian etan kovejon, kaj si sidis rigardanta la etan vivon, kiun si neniam konos.
La spirado igis ankorau pli malfacila, kiam levigis Tardos Mors kaj parolis al ni. ”Ni diru adiauon unu al la alia, car la tagoj de la grandiozeco de Barsumo estas preskau finitaj. La morgaua suno rigardos al mortinta planedo, kiu dum la eterneco trairos la spacon sen la rememoro pri ni. Venis por ni la fino.” Li klinigis kaj kisis la virinojn, kaj metis sian fortan manon sur la sultrojn de la viroj. Kiam cagrene mi turnis min for de li, mi rigardis al Deja Toris. Sia kapo klinigis al la brusto, kaj si sajnis senviva. Kriante mi saltis al si kaj levis sin per miaj brakoj.
Si malfermis la okulojn, kaj rigardis al mi. ”Kisu min, Johano Carter. Mi amas vin! Mi amas vin! Kruela estas la sorto, kiu sire apartigas nin, tuj kiam ni komencis kunvivadon aman kaj felican.”
Dum mi premis siajn karajn lipojn al miaj, revenis al mi la malnova sento de potenco kaj de kapablo, kaj saltis en miaj vejnoj la batala sango de Virginio.
”Tiel ne estos, princino mia,” mi kriis. ”Nepre ekzistas rimedoj, kaj Johano Carter, kiu batale hakis vojon tra fremda mondo, pro amo al vi, nepre li trovos ilin!” Kaj ec dum mi parolis, trans la sojlo de mia nekonscia menso venis serio de nau sonoj jam de longe forgesitaj. Kiel subita ekbrilo de fulmo ilia signifo trafis min; ili estas la slosilo al la tri pordegoj de la atmosfera fabrikejo! Turnante min al Tardos Mors, dum ankorau mi premis mian mortantan amatinon al mia brusto, mi kriis: ”Aviadilon havigu, ho mosta jedako! Rapidu! Ordonu kiel eble plej rapidan, rapide al la palaca tegmento. Ec nun mi povas savi vian planedon.”
Li ne atendis por min demandi, kaj tuj pluraj gvardianoj kuregis al la plej proksima doko; malgrau la jama maldenseco de la aero ili sukcesis venigi al la palaca tegmento la plej rapidan unuopulan aviadilon, kiun sur Barsumo oni iam konstruis.