nia venko. De Zodanga estis preskau miliono da batalantoj, kolektitaj inter la du polusoj, kie ajn etendigis iliaj rubandsimiliaj akvovojoj; el niaj verdaj militistoj estis malpli ol cent mil. De Heliumio venis nek soldatoj nek komunikoj.
Guste je tagmezo ni audis fortan pafadon inter la armeoj de Zodanga kaj la civito, kaj ni sciis, ke alvenis la urge bezonata helpo. Tars Tarkas denove ordonis alkuregon, kaj denove la grandaj toatoj portis siajn ferocajn rajdantojn kontrau la remparojn de la malamikoj. Samtempe la batallinio de Heliumio svarmis trans la aliflankajn barilojn de la armeoj de Zodanga, kaj ci tiuj trovis sin premataj inter du muelstonegoj. Noble ili batalis, sed vane.
La ebenajo antau la civito igis vera bucejo, antau ol la lasta ano de Zodanga cedis sin, sed fine la mortigado cesis, la kaptitojn oni retroen marsigis al Heliumo, kaj ni eniris la pordegojn de la pli granda civito kiel venkintaj herooj.
Kiel du linioj flanke de la largaj avenuoj dense staris virinoj kaj infanoj, kaj kelkaj viroj, kies devoj necesigis ilian ceeston en la civito dum la batalado. Sencesa aplaudo salutis nin, kaj oni sutis al ni donace ornamajojn de oro, plateno kaj argento. Miaj sovagaj Tarkanoj elvokis la plej grandan entuziasmon; neniam antaue okazis, ke verdaj militistoj trairis la pordojn de Heliumo, kaj la rugMarsanoj gojis, ke nun ili venas kiel amikoj kaj aliancanoj.
Laute oni elkriis mian nomon, atestante, ke en Heliumo oni jam scias pri miaj modestaj servoj al Deja Toris.
Kiam ni alproksimigis al la belega palaco, aro da oficiroj renkontis nin kaj petis, ke Tars Tarkas kun siaj jedoj, kaj la jedakoj de liaj aliancanoj kun siaj jedoj, kune kun mi, deigu de siaj toatoj, kaj akompanu ilin por ricevi de Tardos Mors la esprimon de lia dankemo pro niaj servoj. Supre de la granda stuparo, kiu kondukis al la cefpordego de la palaco, staris la rega aro, kaj kiam ni atingis la malsuprajn stupojn, unu el ili venis por renkonti nin. Li estis preskau perfekta specimeno de vireco: altkreska, rektstatura kiel sago, kun belegaj muskoloj, kaj kun mieno de denaska reganto super la homoj.
Mi komprenis tuj, ke li estas Tardos Mors, Jedako de Heliumio.
La unua ano de nia aro, kiun li renkontis, estis Tars Tarkas, kaj liaj unuaj vortoj por ciam sigelis la novan amikecon inter la du popoloj. ”Estas ja granda honoro por Tardos Mors renkonti la plej grandan militiston sur Barsumo, sed ankorau pli granda estas por li la honoro, meti sian manon sur la sultron de amiko kaj aliancano.”
”Jedako de Heliumio,” respondis Tars Tarkas, ”estas destinite, ke viro el alia mondo instruu al la verdaj militistoj, kion signifas la amikeco; al li ni dankas pro tio, ke la Tarkaj hordoj povas kompreni vin, ke ili povas guste taksi kaj reciproki la sentimentojn tiel bele esprimitajn.”
Nun Tardos Mors salutis aparte al ciu verda jedako kaj jedo, kaj al ciu diris vortojn de amikeco kaj sato.
Kiam li venis al mi li metis ambau manojn sur miajn sultrojn. ”Estu bonvena, filo mia! Sufice mi montras mian saton al vi, donante al vi tutkore kaj goje la plej altvaloran juvelon en tuta Heliumio, jes, kaj en tuta Barsumo.”
Poste oni prezentis nin al Mors Kajak, jedo de la pli malgranda Heliumo, la patro de Deja Toris. Li sajnis ec pli kortusita ol la patro pro la renkonto. Dekfoje li penis esprimi al mi sian dankemon, sed li sufokigis pro emocio kaj ne povis paroli. Malgrau tio, mi poste trovis, ke kiel feroca kaj sentima militisto li havas reputacion neordinaran ec sur la militema Barsumo. Kiel ciu Heliumiano li adoris sian filinon, kaj tio forte emociis lin, kiam li pensis pri la suferoj, de kiuj si estas savita.
Capitro XXVII. De gojo al morto
Dum dek tagoj oni regalis la hordojn de Tark kaj iliajn sovagajn aliancanojn. Poste, sargitaj de multekostaj donacoj kaj eskortataj de dek mil soldatoj de Heliumio sub komando de Mors Kajak, ili komencis sian reenvojagon al la propraj landoj. La jedo de la pli malgranda Heliumo, kun aro de nobeloj, akompanis ilin la tutan vojon al Tark, por sigeli ec pli firme la novan pacon kaj amikecon. Ankau Solla estis akompananto de Tars Tarkas, kiu, antau ciuj cefuloj, jam konfesis sin sia filino.
Tri semajnojn poste Mors Kajak kaj liaj oficiroj, kune kun Tars Tarkas kaj Solla, reiris al Heliumio, sur grandega aviadilo, sendita al Tark por alporti ilin por la ceremonio, kiu faros unu homon el Deja Toris kaj mi.
Dum nau jaroj mi servis en la konsilantaroj kaj batalis en la armeoj de Heliumio, kiel princo de la familio de Tardos Mors. Sajnis, ke neniam la popolo enuas, versante sur min honorojn, kaj neniu tago pasis, kiu ne alportis novan pruvon pri ilia amo al mia princino, la unika, la unusola Deja Toris.
En ora kovejo sur la tegmento de nia palaco kusis negblanka ovo. Dum preskau kvin jaroj dek soldatoj el la jedaka gvardio konstante staris apud gi, kaj kiam mi estis en la civito, ciutage Deja Toris kaj mi staris manon en mano antau nia sanktejo, pensante pri la estonteco, kiam la delikata selo rompigos.